http://subtesktoj.free.fr

subtekstoj de filmoj

eldono 4a de: 2014-09-02
aŭtoras : ĵeromo vaŝe

ĉi tiu paĝo prezentas kelkajn longajn desegnofilmojn parte aŭ tute francdevenajn. ĝi ne provizas la filmojn mem, kiujn vi trovu aliloke, sed disponigas esperantajn subtekstojn en tri diversaj literkodoj: utf-8, x-literumo kaj utf16le. la utf8-kodaj subtekstoj estas ankaŭ elŝuteblaj el opensubtitle.org.

se la subtekstoj ne bone funkcias por vi, helpu vin per la ‚manlibro pri kreado de esperantaj subtitoloj‘, je la ĉapitro ‚spektado de filmo kun eksteraj subtitoloj‘, aŭ sciigu min: jxvasxe (ĉe) free.fr

la sekreto de kells

skarabo skarabon rekonas

eldonjaro: 2009

reĝisoro: tomm moore

klaso: desegnofilmo, historia fikcio

daŭro: 75 minutoj

originala titolo: the secret of kells

originala lingvo: angla

dato de traduko: 2013

resumo: la juna monaĥeto brendano vivas en la irlanda monaĥejo ‚kells‛ en la 9a jarcento. lia onklo estas monaĥejestro kaj penas fortikigi la lokon kontraŭ vikingaj surprizatakoj. pro tiaspeca atako fama miniaturisto al alia monaĥejo rifuĝas en kells. li komisias al brendano rikoltadon de beroj por inko en la arbaro. brendano plezure ekkonas la naturon, ricevas helpon de feino kaj ŝtelas lupean kristalon el la subterejo de pagano dio. kiam vikinga atako trafas kells-on, brendano forkuras kun la maljuna miniaturisto. vagante kun li tra irlando, li lernas ties arton kaj daŭrigas kun helpo de la kristalo la valoregan libron, kiun komencis la majstro. kiam brendano fine revenas al kells, li retrovas sian onklon ankoraŭ viva kaj konfidas al li la finitan libron, kiu iĝas ‚la libro de kells‛.

la libro de kells vere ekzistas. ĝi estas fama antikva manuskripto konservita en dublino. laŭ fakuloj du „manoj“, tio estas du skribistoj, kontribuis al ĝi. la cetero de la rakonto kompreneble fikcias. la filmo bedaŭrinde konfuzas la pruvitan ekziston de du skribistoj, laborantaj per plumo nur pri la teksto de la manuskripto, kun la kreado de la impresaj pentritaj paĝoj, kiujn la fimo iafoje vidigas, faritaj de aliaj homoj, nome pentristoj aŭ pliĝuste miniaturistoj, laborantaj per penikoj.

subtekstoj: [utf8] [x-literumo] [utf16le] [ĉiuj en zip-dosiero]

imbd: [0485601]

persepolo

lasta adiaŭo

eldonjaro: 2007

reĝisoro: vincent paronnaud, marjane satrapi

klaso: desegnofilmo, vivrakonto

daŭro: 96 minutoj

originala titolo: persepolis

originala lingvo: franca

dato de traduko: 2013

resumo: marĝane estas juna knabino vivanta en irano en la 1970aj jaroj. komunismajn anojn de ŝia familio arestis aŭ mortigis la reĝa polico. la islaman revolucion ŝia familio akceptas favore en la unuaj monatoj, sed poste kaj pro la milito kontraŭ irako la atmosfero en la lando iĝas pli kaj pli prema. la junan, impulseman knabinon la familio sendas por studado al aŭstrio, kie ŝi pli libere vivas, sed malfacile trovas sian lokon en okcidenta socio. kiam ŝi revenas en postmilitan iranon, ŝi sentas sin fremda en la nova socio. ŝi adiaŭas sian amatan avinon kaj la familion kaj elektas ekziliĝon. (la filmo adaptas samtitolan bildstrion de irandevena mangaisto marĝane satrapi.)

subtekstoj: [utf8] [x-literumo] [utf16le] [ĉiuj en zip-dosiero]

imbd: [0808417]

gven, la sablolibro

sunlevo en la dezerto

eldonjaro:1985

reĝisoro: jean-françois laguionie

klaso: desegnofilmo, fantazio

daŭro: 67 minutoj

originala titolo: gwen, le livre de sable

originala lingvo: franca

dato de traduko: 2012

resumo: la mondon kovras dezerto. kelkaj nomadoj vivas en fositaj truoj. ĉiunokte lumoj ŝvebas en la ĉielo, kaj matene troviĝas disaj amasoj da enigmaj objektoj en la sablo. juna knabo de la grupo malaperas. junulino kaj maljunulino serĉas lin en ruina urbo. tie ili trovas homojn, kiuj ĉiunokte kvazaŭ-religie ĉantas la enhavon de dika vendokatalogo, el kio fontas la objektopluvoj en la dezerto.

subtekstoj: [utf8] [x-literumo] [utf16le] [ĉiuj en zip-dosiero]

imbd: [0087376]

la sinjoroj de la tempo

en la arbaro de perdido

eldonjaro:1982

reĝisoro: rené laloux

klaso: desegnofilmo, sciencfikcio

daŭro: 75 minutoj

originala titolo: les maîtres du temps

originala lingvo: franca

dato de traduko: 2012

resumo: post akcidento knabeto restas sola sur danĝera planedo perdido. li havas nur telekomunikilon, per kiu gvidas lin la vojaĝantoj de malproksima kosmoŝipo. la kosmoŝipo haltas ĉe planedo demonpilko, kie restas maljuna konanto de la planedo perdido, kiu aliĝas al la savekspedicio. atingante perdidon, la kosmoŝipanoj konstatas strangaĵojn en la kosmo, kaj estas kaptitaj de la sinjoroj de la tempo... (laŭ romano ‚la orfo de perdido‘ de stefan wul.)

subtekstoj: [utf8] [x-literumo] [utf16le] [ĉiuj en zip-dosiero]

imbd: [0084315]

la reĝo kaj la birdo

birdo spitas la tiranon

eldonjaro: 1980

reĝisoro: paul grimault

klaso: desegnofilmo, fabelo

daŭro: 83 minutoj

originala titolo: le roi et l'oiseau

originala lingvo: franca

dato de traduko: 2011

resumo: birdo havas sian neston sur la reĝa palaco de taĥikardio kaj al la bestoĉasema reĝo ne amike rilatas. la reĝo sekrete enamiĝis al paŝtistino pentrita sur muro de lia apartamento. sed la paŝtistino kore amas kamentubiston pentritan sur alia panelo. iun nokton la pentritaj figuroj viviĝas kaj forkuras helpate de la birdo. la reĝo kun sia polico persekutas ilin tra la urbo. (laŭ fabelo ‚paŝtistino kaj kamentubisto‘ de hans-kristiano andersen.)

subtekstoj: [utf-8] [x-literumo] [utf16-le] [ĉiuj en zipdosiero]

imbd: [0079820]

la sovaĝa planedo

la dorlotbesto de iva

eldonjaro: 1973

reĝisoro:rené laloux

klaso: desegnofilmo, sciencfikcio

daŭro: 72 minutoj

originala titolo: la planète sauvage

originala lingvo: franca

date de traduko: 2013

resumo: ‚omojn‛ el planedo ‚terra‛ la grandegaj ‚draagoj‛ portis al sia planedo ‚igam‛. omoj vivas tie kiel dorlotbestoj, per kiuj amuzas sin infanoj. ‚terr‛ estas la hejma omo de juna tiva. li konsciiĝas kaj kleriĝas per la lecion-aŭdilo de sia mastrino. iutage li forkuras kaj aliĝas al grupo de sovaĝaj omoj, kiuj vivas en ĝardeno. lia instruiteco helpas al la grupo. pro iu el la „senomigoj“, per kiu draagoj periode malgrandigas la nombron de sovaĝaj omoj, ili rifuĝas en forlasita raketejo. ili konstruas proprajn raketojn kaj ekflugas al la luno de igam, la sovaĝa planedo, esperante, ke ili tie libere vivos malproksime de draagoj, sed tie ili malkovras la sekreton de draagoj. (laŭ romano ‚omoj serie‘ de stefan wul.)

subtekstoj: [utf8] [x-literumo] [utf16le] [ĉiuj en zip-dosiero]

imbd: [0070544]

aliaj subtekstejoj: aŭdvide.blogspot.com, filmoj.net, subtitoloj-subtekstoj, ted