1
00:00:02,199 --> 00:00:04,199
Filmkompanio ‚les films de la demoiselle -
films A2‛ prezentas
2
00:00:04,200 --> 00:00:07,700
‚Gven, la sablolibro‘
3
00:00:09,725 --> 00:00:11,725
scenaro de...
4
00:00:12,850 --> 00:00:14,850
muziko de...
5
00:00:15,675 --> 00:00:17,675
dekoro de...
6
00:00:19,000 --> 00:00:22,800
animacio de...
7
00:00:25,525 --> 00:00:27,525
homfiguroj de...
8
00:00:28,600 --> 00:00:30,600
tondado de...
9
00:00:31,525 --> 00:00:33,525
guaŝado de...
10
00:00:34,550 --> 00:00:36,550
tablo-kamerao de...
11
00:00:37,875 --> 00:00:39,875
helpreĝisoro...
12
00:00:41,300 --> 00:00:45,100
reĝisoro...
13
00:01:56,450 --> 00:01:58,180
Legendojn oni facile forgesas.
14
00:02:00,410 --> 00:02:01,750
Kiam mi estis infano,
15
00:02:01,750 --> 00:02:03,740
nokte, side apud la fajro, mia patro
16
00:02:04,250 --> 00:02:08,740
rakontadis la venon de la ŝtormego,
kiam la dioj forlasis ĉi tiun mondon.
17
00:02:10,640 --> 00:02:15,020
Dum tagoj kaj tagoj,
vento, akvo kaj fajro
18
00:02:15,020 --> 00:02:18,440
trakuris la montetojn, la valojn,
kaj ĉion forigis desur ili.
19
00:02:19,940 --> 00:02:22,230
Kiam la ŝtormego fine foriris,
20
00:02:22,230 --> 00:02:24,550
restis nur sablo.
21
00:02:26,280 --> 00:02:27,530
Sablo...
22
00:02:28,970 --> 00:02:31,230
kaj ie, norde,
23
00:02:31,810 --> 00:02:33,530
teruraĵo,
24
00:02:34,830 --> 00:02:38,950
kiun la dioj postlasis,
kaj kiu pacience
25
00:02:38,950 --> 00:02:40,940
atendis ilian revenon.
26
00:02:44,640 --> 00:02:45,850
Tempo pasis.
27
00:02:47,480 --> 00:02:51,390
Vivaĵoj velkis, sed
ne plene malaperis,
28
00:02:51,390 --> 00:02:53,520
ĉar malaperi ili ne povas,
kio ajn okazas.
29
00:02:53,520 --> 00:02:56,010
Kaj en la sulkoj de la sablo,
30
00:02:56,010 --> 00:03:02,510
iompostiome mi iĝis maljuna,
173-jara ino.
31
00:03:05,820 --> 00:03:06,860
Je ĉiu nova luno,
32
00:03:08,190 --> 00:03:11,130
la afero vekiĝis kaj
esplore superŝvebis la dezerton,
33
00:03:12,640 --> 00:03:15,060
eble por elprovi,
ĉu ĝi ankoraŭ regas.
34
00:03:16,760 --> 00:03:19,380
Ni nomis ĝin la ‹maku›.
35
00:03:20,310 --> 00:03:21,420
tio signifas:
36
00:03:22,080 --> 00:03:24,120
„gardisto“ en la lingvo de sablo.
37
00:03:25,890 --> 00:03:29,230
En tiuj noktoj,
kaŝite kun la aliaj en puto,
38
00:03:29,850 --> 00:03:32,640
mi kaŭradis,
kaj ne demandis.
39
00:03:35,580 --> 00:03:37,920
En la sekva mateno
la vivo daŭris, senzorge daŭris,
40
00:03:38,180 --> 00:03:42,790
ĉar tagiĝo
forviŝas la misterojn de nokto.
41
00:03:42,790 --> 00:03:46,540
Kaj ili siavice
surŝutiĝas de sablo.
42
00:06:39,990 --> 00:06:42,520
Kiam la maku retretis,
43
00:06:42,640 --> 00:06:45,620
ĝi fojfoje postlasis en la dezerto
strangajn bildojn,
44
00:06:47,080 --> 00:06:49,340
de diversaj
formoj kaj grandecoj.
45
00:07:05,010 --> 00:07:07,430
Tiujn bildojn ni respektadis,
46
00:07:08,310 --> 00:07:10,220
kvankam ili estis
tute senvivaj.
47
00:07:11,090 --> 00:07:13,360
Ĉar ofte, ili
tre utilis al ni,
48
00:07:13,630 --> 00:07:16,510
kiel ŝirmoj kontraŭ
suno aŭ malvarmo.
49
00:07:20,030 --> 00:07:22,710
Tiam ni posedis
la tutan dezerton
50
00:07:22,830 --> 00:07:24,930
en ĝia senmova ĥaoso
51
00:07:25,050 --> 00:07:26,770
el silento kaj forgeso,
52
00:07:26,890 --> 00:07:28,360
el mallaŭtaj bruoj,
53
00:07:28,750 --> 00:07:30,690
el lumo kaj ombro.
54
00:08:40,510 --> 00:08:42,210
Nun iru libere, birdo.
55
00:08:42,780 --> 00:08:44,690
Viaj plumoj donos al ni forton,
56
00:08:44,810 --> 00:08:47,230
kaj ili rekreskos pli baldaŭ,
ol la steloj reaperos.
57
00:08:54,270 --> 00:08:58,320
La tempo tiel iris en ritma alterno
de espero kaj de timo.
58
00:08:59,800 --> 00:09:01,490
Sed iun matenon
59
00:09:01,610 --> 00:09:04,890
la ĉasistoj
alkondukis knabinon.
60
00:09:08,340 --> 00:09:09,970
Ŝi ankoraŭ estis infano.
61
00:09:11,200 --> 00:09:12,640
Ŝia patro estis mortinta
62
00:09:13,430 --> 00:09:16,340
kaj dum 3 tagoj,
en la malproksima sudo,
63
00:09:16,460 --> 00:09:19,710
ŝi postiris la birdon,
ĉar ŝi konis ĝian blekon.
64
00:09:22,280 --> 00:09:23,920
Tiu bleko estis
al ŝi familiara,
65
00:09:25,020 --> 00:09:29,560
ĝi ŝvebas super ĉies kapoj,
kaj la sabla vastejo ĝin ne fordampas.
66
00:09:33,950 --> 00:09:38,450
Estis kvazaŭ sekreta
ligo inter ili,
67
00:09:38,570 --> 00:09:40,570
ia vivo-forto
68
00:09:41,090 --> 00:09:43,870
kiu pli viglis en
ilia sango, ol en nia.
69
00:10:28,050 --> 00:10:29,090
Knabino.
70
00:10:30,800 --> 00:10:32,890
Hej, knabino.
71
00:10:33,210 --> 00:10:34,330
Venu malsupren.
72
00:10:44,730 --> 00:10:46,400
Levu vian vualon.
73
00:10:51,620 --> 00:10:53,230
Kiu estas ŝi?
74
00:10:54,450 --> 00:10:56,930
Ĝi estas Gven
filino de Tom Logan.
75
00:10:57,210 --> 00:10:58,800
Ŝi restas kun ni nun.
76
00:11:01,780 --> 00:11:05,390
Tie supre sur la surfaco,
ili dormas,
77
00:11:05,860 --> 00:11:07,940
iliaj kapoj estas en la steloj.
78
00:11:08,590 --> 00:11:10,850
Eĉ en plenluna nokto?
79
00:11:11,570 --> 00:11:14,630
Jes, eĉ en plenluna nokto.
80
00:11:30,660 --> 00:11:31,910
Kio pri li?
81
00:11:32,030 --> 00:11:34,020
Kiel venis li, ne portante vualon?
82
00:11:37,980 --> 00:11:39,330
Ĉu ŝi klarigis?
83
00:11:40,570 --> 00:11:42,240
Ŝi ne scias.
84
00:11:44,110 --> 00:11:46,270
Ŝi ne havis elokventan parolon.
85
00:11:55,700 --> 00:11:58,290
Ŝi havis
fajrajn okulojn,
86
00:11:59,230 --> 00:12:02,460
okulojn, kiuj rigardis rekte al alia vizaĝo,
87
00:12:03,340 --> 00:12:05,620
kvazaŭ
timon ili ne spertas.
88
00:12:13,190 --> 00:12:14,420
Ĉit, silentu!
89
00:12:17,100 --> 00:12:18,340
Ĝi venas.
90
00:14:00,450 --> 00:14:02,350
En nia senfina vojaĝo,
91
00:14:04,100 --> 00:14:07,510
ni atingis la limojn
de la ĉasejoj.
92
00:14:10,660 --> 00:14:12,990
En tiu aparta nokto,
93
00:14:13,110 --> 00:14:15,470
la aero estis
surprize bonodora.
94
00:14:18,170 --> 00:14:20,970
Ĉio legiĝas el la sablo,
kiam aerblovo ne estas:
95
00:14:22,140 --> 00:14:24,090
malĝojon de bedaŭro,
96
00:14:25,120 --> 00:14:27,250
facilecon de rido,
97
00:14:27,840 --> 00:14:30,150
aŭ tiun apartan haston,
kiu rapidigas la paŝojn
98
00:14:30,270 --> 00:14:32,120
sur la vojo al renkontiĝo.
99
00:17:06,730 --> 00:17:09,430
Mi ne rifuĝos
en la puton ĉi-nokte.
100
00:17:10,620 --> 00:17:13,040
Tiom malpeza estas
la kanto de la mortintoj.
101
00:17:13,160 --> 00:17:17,290
Kaj vi estas tie ĉi,
atenta kaj silenta,
102
00:17:17,890 --> 00:17:19,980
kiel via frato,
la skorpio.
103
00:17:20,780 --> 00:17:24,420
Pro vi, mi subite deziras
ridi kaj ludi.
104
00:17:50,150 --> 00:17:52,540
Tamen timo
tiras mian stomakon.
105
00:17:53,860 --> 00:17:56,110
Sed plezuriga timo ĝi estas.
106
00:17:57,430 --> 00:17:59,930
Pro vi, mia amiko.
107
00:23:32,400 --> 00:23:34,730
Ne utilas
demandi la sablon.
108
00:23:34,850 --> 00:23:36,770
Ŝi jam rakontis pri ĉio:
109
00:23:37,400 --> 00:23:38,910
la lando de la mortintoj,
110
00:23:39,030 --> 00:23:40,650
la perdita vualo,
111
00:23:41,190 --> 00:23:43,370
la maku, kiu
forprenis mian knabon...
112
00:23:43,950 --> 00:23:44,730
pri ĉio.
113
00:23:46,380 --> 00:23:48,900
Ŝi foriris
trans la rokojn.
114
00:23:49,440 --> 00:23:50,500
Ŝtonoj.
115
00:24:06,520 --> 00:24:08,140
Ni devis iri.
116
00:24:08,660 --> 00:24:11,800
Ni estis migruloj,
de put' al puto irantaj,
117
00:24:11,920 --> 00:24:13,520
sen postrestado,
118
00:24:13,640 --> 00:24:16,680
kaj tio estis la sola okazo
por forkuro.
119
00:24:18,600 --> 00:24:20,020
Kaj tamen mi ne agis.
120
00:24:21,040 --> 00:24:24,270
Mi sentis, ke la knabino rigardas
al mi el malantaŭ la rokoj.
121
00:24:24,950 --> 00:24:26,780
Ankaŭ ŝi atendis.
122
00:24:29,240 --> 00:24:31,920
Subite venis familiara voĉo.
123
00:24:32,160 --> 00:24:35,480
La vento flustris en mia orelo:
124
00:24:36,790 --> 00:24:39,720
„Nun ion plenumi vi devas,
maljuna virino.
125
00:24:40,110 --> 00:24:42,210
Ion plenumi vi devas...“
126
00:24:43,490 --> 00:24:45,110
Mi sidis senmove.
127
00:24:46,950 --> 00:24:50,580
Dum tri tagonoktoj,
mi atendis alian signon.
128
00:24:51,660 --> 00:24:53,970
Kaj en la mateno
de la tria tago...
129
00:24:54,850 --> 00:24:56,120
ĝi aperis,
130
00:24:58,070 --> 00:25:01,070
plej bona signo, kiun mi vidis
ekde multaj lunoj.
131
00:26:57,890 --> 00:26:59,740
Rodrigo!
132
00:27:00,830 --> 00:27:02,880
Maljuna sorĉistino, haltu!
133
00:27:08,130 --> 00:27:10,870
Neniu iru tien.
134
00:27:11,290 --> 00:27:12,200
Vi scias.
135
00:27:12,820 --> 00:27:16,060
Vi estas tro maljuna,
maljuna sorĉistino!
136
00:27:18,785 --> 00:27:20,785
Tro malfrue.
137
00:27:21,610 --> 00:27:25,030
Tio ne redonos al vi Nokmun-on.
138
00:27:27,370 --> 00:27:29,460
Aŭskultu min,
sentaŭgulino.
139
00:27:29,580 --> 00:27:32,760
Via kapo estas venta,
tial aŭskultu atente.
140
00:27:32,880 --> 00:27:34,810
Pri ĉio ĉi kulpas vi.
141
00:27:34,930 --> 00:27:37,450
Vi estis tiu,
kiun la maku devis forpreni.
142
00:27:37,750 --> 00:27:38,940
Kaj tion vi scias.
143
00:27:39,260 --> 00:27:40,550
Ni devas iri tien.
144
00:27:40,970 --> 00:27:42,920
Ĝi redonos al mi Nokmun-on.
145
00:27:43,040 --> 00:27:45,480
kaj ĝi prenos vin anstataŭe,
146
00:27:45,820 --> 00:27:48,560
ĉar morto ne rajtas erari.
147
00:29:29,800 --> 00:29:31,790
Ĉu vi dormas, maljuna sorĉistino?
148
00:29:35,490 --> 00:29:38,970
Mi ne povas dormi en molaj bildoj.
149
00:29:40,210 --> 00:29:42,540
Rakontu al mi rakonton.
150
00:30:04,340 --> 00:30:05,990
Ĉu misaŭguro?
151
00:30:07,260 --> 00:30:08,290
Ne.
152
00:30:08,660 --> 00:30:10,860
Tiuj aĵoj ne ekzistas.
153
00:30:11,870 --> 00:30:14,200
Ili ekzistas, ni ja vidas ilin.
154
00:30:14,600 --> 00:30:17,120
Ili ekzistas
kaj ne ekzistas.
155
00:30:17,360 --> 00:30:18,630
Kion vi celas?
156
00:30:20,600 --> 00:30:22,810
Jen kio okazis:
157
00:30:24,130 --> 00:30:27,190
Kiam la homo pensis, ke la dioj
ĉi tiun mondon forlasis,
158
00:30:28,480 --> 00:30:30,850
li rigardis al la ĉielo kaj kriis:
159
00:30:32,380 --> 00:30:34,430
„mi solas en la universo“
160
00:30:36,250 --> 00:30:38,320
„solas en la universo.“
161
00:30:39,450 --> 00:30:43,740
Ili ĉiuj kriis tiamaniere,
unu apud la alia.
162
00:30:44,040 --> 00:30:46,770
Estis multegaj homoj
en tiu epoko.
163
00:30:49,270 --> 00:30:54,260
Do ili kreis tiujn lumojn,
kiuj ŝajnigas, ke la ĉielon ankoraŭ iu loĝas.
164
00:30:55,210 --> 00:30:56,860
De tiam...
165
00:30:58,040 --> 00:31:00,210
la lumoj videble vagas,
166
00:31:01,170 --> 00:31:03,570
kaj kiam homo formortos,
167
00:31:04,990 --> 00:31:07,820
ili eble plu dancos lianome.
168
00:31:08,480 --> 00:31:09,310
Ĝuste tiel ĉi.
169
00:31:10,720 --> 00:31:12,000
Sen kialo.
170
00:31:17,925 --> 00:31:18,925
Fi!
171
00:31:18,950 --> 00:31:20,350
Ha ha ha ha ha!
172
00:32:10,690 --> 00:32:13,430
Vento murmuras vortojn,
173
00:32:13,550 --> 00:32:15,450
kiujn mi ne elkomprenas.
174
00:32:15,570 --> 00:32:17,400
Mi ekiras al vi,
175
00:32:17,840 --> 00:32:21,440
blindumite de la febro de
senfinaj tagoj.
176
00:32:23,710 --> 00:32:27,160
Ju pli mi iras,
des pli la vento,
177
00:32:27,280 --> 00:32:29,390
milde alpremiĝante,
178
00:32:29,510 --> 00:32:31,690
iel diras al mi, kie vi estas,
179
00:32:32,930 --> 00:32:35,790
uzante vortojn, kiujn mi ne komprenas.
180
00:37:00,860 --> 00:37:03,190
Kio trafis vin,
sentaŭgulino?
181
00:37:03,310 --> 00:37:04,940
Vi ŝajnas absorbita.
182
00:37:05,060 --> 00:37:07,970
Mi pripensas, kial la
bildoj estas malafablaj.
183
00:37:08,430 --> 00:37:11,620
Ĉu vi rimarkis?
Estas pli kaj pli da ili,
184
00:37:11,740 --> 00:37:14,060
kvazaŭ ili volus
malhelpi, ke ni iru tien.
185
00:37:14,180 --> 00:37:17,060
Kaj tamen, vidu,
186
00:37:17,990 --> 00:37:20,050
ni preskaŭ atingis tien.
187
00:37:20,980 --> 00:37:21,950
Morgaŭ,
188
00:37:22,650 --> 00:37:25,330
ni grimpu la lastan krutaĵon.
189
00:37:25,910 --> 00:37:27,780
Mi tre esperas, ke mi revidos lin.
190
00:37:28,510 --> 00:37:31,270
Ja, kiam mi estis infano,
191
00:37:31,780 --> 00:37:36,280
mia patro diris, ke amaĵon
oni konservas kaŝita en sia koro.
192
00:37:36,780 --> 00:37:38,690
Sed tion mi ne kapablas, maljuna sorĉistino.
193
00:37:39,700 --> 00:37:41,210
Mi deziregas, ke li estu ĉi tie
194
00:37:41,330 --> 00:37:42,370
proksime al mi.
195
00:37:42,990 --> 00:37:45,690
Mi volas senti lian manon sur mia vizaĝo.
196
00:37:52,640 --> 00:37:55,000
Mi scias nenion pri amo, Gven.
197
00:37:56,300 --> 00:37:58,780
Iuj diras, ke ĝi estas grandega soleco.
198
00:38:00,070 --> 00:38:01,960
Ĉu vi ne iros kun mi?
199
00:38:02,560 --> 00:38:03,780
Mi ne povas.
200
00:38:04,400 --> 00:38:05,990
Tio ne eblas.
201
00:38:07,950 --> 00:38:09,840
Do kio okazos al vi?
202
00:38:11,400 --> 00:38:13,240
Ĉu vi reiros al la dezerto?
203
00:38:14,830 --> 00:38:16,920
Ne maltrankviliĝu pri mi.
204
00:38:17,940 --> 00:38:22,590
Ve – io pli fortas,
ol fajro kaj akvo.
205
00:38:23,310 --> 00:38:26,810
Aŭskultu, mi rakontos al vi rakonton.
206
00:38:27,580 --> 00:38:31,010
Estis iam reĝidino bela kiel la nokto...
207
00:38:34,460 --> 00:38:35,260
Bone.
208
00:40:05,260 --> 00:40:09,350
Ni amas kaj protektas
la libron kvarmilpaĝan,
209
00:40:09,610 --> 00:40:12,620
ili ĝojos, se ni diligentos.
210
00:40:12,740 --> 00:40:16,160
Ni per kvarcentmil versoj
kantu la mesaĝon,
211
00:40:16,420 --> 00:40:18,660
ĝis la tago de la lumo venos.
212
00:40:18,685 --> 00:40:20,685
Fabrika vendo perkoresponda
213
00:40:20,710 --> 00:40:22,710
Vojaĝnecesaĵoj
214
00:40:23,635 --> 00:40:25,635
Banejaj ekipaĵoj
215
00:40:26,060 --> 00:40:27,560
Ŝuoj
216
00:40:27,620 --> 00:40:31,820
Ĉi-vespere ni malfermos la libron
je la ĉapitro...
217
00:40:34,070 --> 00:40:36,890
„Instru-mentoj horti-kulturaj“
218
00:40:39,740 --> 00:40:42,760
Neoksidebla akvumilo...
219
00:40:43,610 --> 00:40:49,990
♪ Ne-ok-si-de-bla akvu-mi-lo ♫
220
00:40:53,115 --> 00:41:01,915
♪ Ne-ok-si-de-bla akvu-mi-lo ♫
221
00:41:04,915 --> 00:41:06,915
♪ el galva-numi-ta lado ♫
222
00:41:08,040 --> 00:41:11,940
♪ tri gra-andoj kaj ses ♫
223
00:41:13,365 --> 00:41:18,265
♪ ko-o-lo-o-roj... ♫
224
00:42:03,160 --> 00:42:05,840
Mia vojo finiĝis tie,
225
00:42:08,010 --> 00:42:10,490
antaŭ tiu muro kruta kiel monto.
226
00:42:13,840 --> 00:42:17,760
Multajn barojn mi antaŭvidis,
kiam ni ekvojaĝis,
227
00:42:19,300 --> 00:42:21,800
sed ne nian malĝojon
228
00:42:21,920 --> 00:42:23,150
en tiu mateno,
229
00:42:24,390 --> 00:42:26,520
kiam ni disiĝis.
230
00:43:50,000 --> 00:43:51,200
Ĉit.
231
00:43:56,260 --> 00:43:57,700
Vi vekis lin.
232
00:44:01,390 --> 00:44:03,840
Mi provas kompreni...
233
00:44:08,060 --> 00:44:09,160
Rigardu.
234
00:44:09,840 --> 00:44:11,580
Estas mirinde.
235
00:44:23,310 --> 00:44:26,940
Iam kaj tiam lia sonĝado
desegniĝas en la aero,
236
00:44:27,060 --> 00:44:30,030
kvazaŭ ĝi tro intensus,
kaj ne povus resti en lia kapo.
237
00:44:34,230 --> 00:44:35,360
Jen.
238
00:44:35,620 --> 00:44:36,710
Vidu.
239
00:44:37,760 --> 00:44:40,260
Dum longa tempo, li
sonĝis pri senmova akvo.
240
00:44:40,380 --> 00:44:42,520
Sed lastatempe la
bildoj ŝanĝiĝis.
241
00:45:03,810 --> 00:45:07,760
Do vi opinias, ke tiamaniere
al ni parolas la dioj?
242
00:45:07,880 --> 00:45:09,790
Per sonĝo?
243
00:45:09,910 --> 00:45:12,950
laŭ vi – ne pli verŝajne – iliajn
mesaĝojn entenas libro.
244
00:45:13,070 --> 00:45:17,170
La libro ekzistas, ili ne postlasis
ĝin sen intenco.
245
00:45:17,290 --> 00:45:22,440
Oni povas ĝin legi, tuŝi, ĝi ne estas
nubo modlata de via fantazio.
246
00:45:36,390 --> 00:45:38,710
Kial ili laŭ vi elektis lin,
247
00:45:39,040 --> 00:45:40,750
tiun sovaĝulidon?
248
00:45:42,020 --> 00:45:43,540
Mi ne scias.
249
00:45:43,660 --> 00:45:46,410
Eble ĝuste ĉar li estas sovaĝa.
250
00:45:47,650 --> 00:45:48,720
Rigardu...
251
00:45:50,120 --> 00:45:52,800
sablo ankoraŭ fluas el liaj oreloj.
252
00:48:58,190 --> 00:49:00,180
Vi bele rakontas, sed...
253
00:49:00,300 --> 00:49:03,300
nia tasko estas kantado, ne komprenado.
254
00:49:04,690 --> 00:49:08,280
Ni estas gardistoj, nuraj gardistoj.
255
00:49:10,570 --> 00:49:13,910
Proksimiĝu, li vekiĝas.
256
00:49:22,130 --> 00:49:25,920
Rigardu, bildoj ekestas.
257
00:49:32,950 --> 00:49:35,420
Jam mortis tiuj bildoj.
258
00:49:35,720 --> 00:49:37,730
Mortis antaŭ ol naskiĝis.
259
00:49:38,190 --> 00:49:40,490
Ankaŭ vi sciavidas,
mi bone sentas tion.
260
00:49:40,850 --> 00:49:43,310
Vi pensas: jen, nun ni finfine
komprenos.
261
00:49:43,610 --> 00:49:46,270
Sed ĉiufoje la tiom belaj
bildoj silentas.
262
00:49:46,710 --> 00:49:48,970
La maku mem sentas tion.
263
00:49:49,290 --> 00:49:53,320
Post momento ĝi forĵetos
la produkton de sia ventro, kvazaŭ honte.
264
00:50:33,580 --> 00:50:35,030
Kio okazas?
265
00:50:36,360 --> 00:50:38,110
Li febras.
266
00:50:46,260 --> 00:50:48,500
La sonĝo ankoraŭfoje aliiĝas.
267
00:50:49,810 --> 00:50:50,780
Vere.
268
00:50:51,940 --> 00:50:54,330
Ĉi tiuj bildoj ŝajnas vere vivaj.
269
00:50:55,180 --> 00:50:56,970
Kion ili signifas?
270
00:50:57,860 --> 00:50:59,190
Kion ili provas diri?
271
00:50:59,310 --> 00:51:00,130
Atendu.
272
00:51:01,660 --> 00:51:03,580
Ĉu vi povas retroirigi lian sonĝon?
273
00:51:03,880 --> 00:51:04,930
Mi ekvidis ion.
274
00:51:05,050 --> 00:51:06,680
Nekredeble.
275
00:51:07,200 --> 00:51:09,920
Sama bildo estas en la libro.
276
00:51:11,120 --> 00:51:12,130
Rigardu,
277
00:51:12,490 --> 00:51:13,880
ĉi tio.
278
00:51:14,000 --> 00:51:15,050
Ĝi reaperas.
279
00:51:44,100 --> 00:51:47,140
„Fajraĵoj plenaj je lumo kaj gajeco.‟
280
00:51:47,260 --> 00:51:50,280
„Kunvenoj de familio,
amikoj aŭ najbaroj,‟
281
00:51:50,400 --> 00:51:52,180
„fajraĵo en la ĝardeno.‟
282
00:51:53,770 --> 00:51:56,810
„Por viaj amikoj kaj najbaroj,
fajraĵo en la ĝardeno.‟
283
00:51:56,930 --> 00:51:59,840
„Kunvenoj de familio, amikoj aŭ
najbaroj, fajraĵoj en la ĝardeno.“
284
00:52:02,780 --> 00:52:04,150
Estas la fino de la libro.
285
00:52:04,610 --> 00:52:05,340
Aŭskultu.
286
00:52:06,080 --> 00:52:10,030
„Fajraĵoj plenaj je lumo kaj gajeco.‟
287
00:52:10,150 --> 00:52:12,200
Plenaj je lumo kaj gajeco.
288
00:52:12,320 --> 00:52:15,270
„Por viaj someraj vesperoj,
tute sekura.‟
289
00:52:16,120 --> 00:52:17,890
„Konservu for de malseko.‟
290
00:52:18,010 --> 00:52:19,200
De malseko.
291
00:52:19,600 --> 00:52:22,200
„Raketoj, fontoj, fajreroj...‟
292
00:52:22,320 --> 00:52:24,490
„Unuaklasaj akvosunoj.‟
293
00:52:24,610 --> 00:52:25,780
Akvosunoj...
294
00:52:30,920 --> 00:52:35,210
♪ Ni kantu pri la fajraĵo ♫
295
00:52:35,330 --> 00:52:39,160
♪ plena je lumo kaj gajeco. ♫
296
00:52:39,280 --> 00:52:45,090
♪ Ni kantu pri la fajraĵo. ♫
297
00:56:38,910 --> 00:56:40,270
Via kulpo!
298
00:56:40,390 --> 00:56:44,020
Nia tasko estas kantado,
vi diris, ne komprenado...
299
00:56:47,000 --> 00:56:50,060
Kulpas vi kaj viaj sensencaj ideoj.
300
00:56:55,060 --> 00:56:57,130
Almenaŭ helpu min.
301
00:57:02,690 --> 00:57:04,680
Dum iom da tempo super la dezerto,
302
00:57:05,190 --> 00:57:10,710
ŝvebis nigra fumo,
ene de kiu moviĝis iuj ombroj.
303
00:57:12,140 --> 00:57:15,980
Poste ŝtormo kaj timo
foriris.
304
00:57:18,760 --> 00:57:22,610
Denove, vokoj aŭdiĝas malproksime,
305
00:57:22,730 --> 00:57:25,190
vive kaj vigle kiel venteto.
306
00:57:26,310 --> 00:57:28,880
Estos hela la tago.
307
00:57:32,730 --> 00:57:36,140
Mi volonte aŭdus,
kia estis la lando de mortintoj,
308
00:57:37,180 --> 00:57:39,100
kiel aspektis iliaj vizaĝoj.
309
00:57:40,990 --> 00:57:43,550
Sed kiam ni staris denove sur la sablo,
310
00:57:44,370 --> 00:57:46,310
Gven priridis miajn demandojn.
311
00:57:46,890 --> 00:57:49,410
„Ili similas al la vivantoj,
maljuna sorĉistino“.
312
00:57:49,730 --> 00:57:54,270
„Ili kantadis diligente,
kaj subite ekkuris freneze“.
313
00:57:55,320 --> 00:57:56,490
Kaj ŝi ekridis.
314
00:58:00,250 --> 00:58:03,090
Malproksime ĉielo kaj sablo unuiĝas.
315
00:58:03,860 --> 00:58:05,230
Eble ŝi pravas.
316
00:58:06,420 --> 00:58:09,620
De nun ni havas senliman tempon,
dum kiu ni pripensos tion.
317
00:59:23,000 --> 00:59:29,000
Subtekstoj de: ĵeromo vaŝe, 2012