1
00:00:04,400 --> 00:00:07,900
<i>...</i>
<i>franca-belga-irlanda kunlaboraĵo</i>

2
00:00:08,541 --> 00:00:13,583
<i>produktita de...</i>

3
00:00:13,999 --> 00:00:18,012
<i>kun helpo de...</i>

4
00:00:20,399 --> 00:00:24,440
<i>kun partopreno de...</i>

5
00:00:25,827 --> 00:00:29,869
<i>kaj de...</i>

6
00:00:31,000 --> 00:00:35,297
<i>kun subteno de...</i>

7
00:00:38,022 --> 00:00:41,022
<i>...</i>

8
00:00:42,256 --> 00:00:46,897
<i>historio kaj grafiko de: Tomm Moore</i>
<i>scenaro de: Fabrice Ziolkowski</i>

9
00:00:48,256 --> 00:00:52,297
<i>muziko de...</i>
<i>arta estrado de...</i>
<i>arta kunestrado de...</i>

10
00:00:53,256 --> 00:00:58,500
<i>reĝisorado de: Tomm Moore</i>

11
00:01:13,110 --> 00:01:16,554
„Mi travivis plurajn mondaĝojn...“

12
00:01:18,124 --> 00:01:19,886
„per la okuloj de salmo...“

13
00:01:19,922 --> 00:01:21,248
„cervo...“

14
00:01:22,187 --> 00:01:23,379
„kaj lupo.“

15
00:01:26,711 --> 00:01:32,967
„Mi vidis, kiel nordanoj enmarŝis Irlandon,
ĉion detruante pro avido de oro.“

16
00:01:43,813 --> 00:01:47,759
„Mi vidis suferon en mallumo...“

17
00:01:53,235 --> 00:01:59,493
„tamen... mi vidis, ke beleco
floras en delikataj lokoj.“

18
00:02:02,081 --> 00:02:08,339
„Mi vidis la libron... la libron,
kiu mallumon ŝanĝis en lumon.“

19
00:02:10,067 --> 00:02:12,779
<i>‚La Sekreto de Kells‛</i>

20
00:02:28,275 --> 00:02:31,741
Brendano, ne lasu ĝin forkuri!

21
00:02:38,905 --> 00:02:42,837
Venu, bela ansereto,
ansereto, ansereto...

22
00:02:48,710 --> 00:02:51,937
Malantaŭe restu, mi ĝin kaptos.

23
00:03:05,146 --> 00:03:07,472
- Kien?
- Be!

24
00:03:21,756 --> 00:03:24,943
Brendano! tiu trabaro ne fortikas!

25
00:03:24,980 --> 00:03:28,131
Ne zorgu, frato Asua, mi singardos.

26
00:03:30,662 --> 00:03:32,170
Pardonu.

27
00:03:32,500 --> 00:03:33,500
Aaaah!

28
00:03:47,945 --> 00:03:48,822
Brendano!

29
00:03:48,938 --> 00:03:50,229
Mi venas.

30
00:04:00,817 --> 00:04:01,862
- Brendano!
- Brendano!

31
00:04:01,924 --> 00:04:03,310
Ĉu vi sanas?

32
00:04:04,111 --> 00:04:04,557
Mi...

33
00:04:38,448 --> 00:04:41,599
Silentigu ĝin, Brendano,
por ke la estro ne aŭdu.

34
00:04:41,601 --> 00:04:46,466
Mi bedaŭras, tio nepras.
Ĝi ne daŭros longe.

35
00:04:46,701 --> 00:04:49,066
Unu... du... tri... kvar... kvin.

36
00:04:50,731 --> 00:04:53,610
Nu, ne estis tiom dolore, ĉu?

37
00:04:53,747 --> 00:04:57,453
Bonŝanca birdo,
viaj plumoj iĝos iloj...

38
00:04:57,490 --> 00:05:01,946
per kiuj ni skribos senmortajn
paĝojn de sanktaj tekstoj.

39
00:05:02,700 --> 00:05:03,500
Aj!

40
00:05:03,700 --> 00:05:05,200
Ha ha ha ha ha!

41
00:05:19,028 --> 00:05:21,139
Monaĥejestro, mi klarigos...

42
00:05:21,340 --> 00:05:25,486
Ni anseron persekutis,
ĝi tre rapide kuris...

43
00:05:26,015 --> 00:05:28,554
kaj mi en koton falis.

44
00:05:28,758 --> 00:05:30,418
Pardonu nin, estro.

45
00:05:30,728 --> 00:05:33,347
Brendano, kie estas la
planoj, kiujn mi petis?

46
00:05:33,348 --> 00:05:37,326
Ĉu planoj...? Eee, mi lasis
ilin en la skribejo.

47
00:05:37,362 --> 00:05:39,843
- Alportu ilin en la turon.
- Jes onklo.

48
00:05:39,879 --> 00:05:45,255
Morgaŭ de tagiĝo ĝis vespera sonorado
vi laboros en la mur-konstruo.

49
00:05:45,256 --> 00:05:47,518
Kaj, frato Leonardo...

50
00:05:47,519 --> 00:05:51,000
purigu vin, mi petegas.

51
00:05:56,740 --> 00:05:59,608
Kial estu artistoj en Kells...

52
00:05:59,793 --> 00:06:03,143
dum tiu viro destinas homojn
nur al konstruo de sensenca muro?

53
00:06:03,442 --> 00:06:08,844
Jes, nur ĉi tion li atentas,
kaj plie vi aprobas lin, Brendano!

54
00:06:08,845 --> 00:06:11,749
Onklo simple volas protekti nin
de eksteraj danĝeroj.

55
00:06:11,750 --> 00:06:17,106
Kiam la nordanoj venos al Kells, ili
indulgos nek junulojn nek maljunulojn, do...

56
00:06:17,107 --> 00:06:19,396
„pretiĝu aŭ pereu“.
Ha ha ha ha ha!

57
00:06:22,620 --> 00:06:25,365
Vi ne komprenas...

58
00:06:26,744 --> 00:06:30,493
Brendano, vi neniam eliris,
ne estis trans la muro.

59
00:06:31,029 --> 00:06:33,906
Eliri mi ne bezonas,
mi scias pri la danĝero.

60
00:06:34,243 --> 00:06:39,000
- Kie vi ĉiuj estis?
- Ni kolektis ĉi tion por vi.

61
00:06:39,443 --> 00:06:41,578
Vi ne vidis, frato Sergej...

62
00:06:41,579 --> 00:06:44,661
kiel frato Leonardo fluge
plonĝis, kiel bela cigno.

63
00:06:45,100 --> 00:06:45,800
Ha ha ha!

64
00:06:46,000 --> 00:06:47,032
Ne amuze.

65
00:06:47,033 --> 00:06:51,649
La estro nin vidas, li malkontentas,
ĉar ni ne je muro laboras.

66
00:06:51,685 --> 00:06:56,899
Aĥ sufiĉe! kio pri libroj?
Ĉu li tiom malalte taksas ilin?

67
00:06:56,935 --> 00:07:02,113
Se libroj ne estus, ĉia scienco
perdiĝus... definitive.

68
00:07:02,891 --> 00:07:04,216
Ni ne konstruu ĉiam nur murojn.

69
00:07:04,252 --> 00:07:07,498
Homoj havu librojn,
per libroj ili ricevu esperon.

70
00:07:07,535 --> 00:07:10,793
Se ni havus veran majstron-miniaturiston
ni farus multegon da belaj verkoj.

71
00:07:10,829 --> 00:07:14,051
Ni preĝu, por ke iam tia homo
al ni kondukiĝu.

72
00:07:14,087 --> 00:07:15,248
Jes, ni preĝu.

73
00:07:15,284 --> 00:07:19,792
Majstron vi ne bezonas, viaj verkoj
estas la plej belaj, kiujn mi vidis...

74
00:07:19,828 --> 00:07:23,268
Dankon, Brendano, sed
ni estas nuraj skribulaĉoj...

75
00:07:23,269 --> 00:07:27,152
kompare kun veraj majstroj.
- Kiaj veraj majstroj? ekzemple...

76
00:07:27,189 --> 00:07:31,587
Ekzemple frato Ajdan en Iona.

77
00:07:31,624 --> 00:07:33,691
Li estas la eminentulo.

78
00:07:33,727 --> 00:07:35,759
Kiu estas frato Ajdan?

79
00:07:35,795 --> 00:07:37,121
Klerulo...

80
00:07:37,157 --> 00:07:39,318
plej lerta el ĉiuj...

81
00:07:39,355 --> 00:07:41,479
la perfekta miniaturisto.

82
00:07:41,515 --> 00:07:42,603
Nu, kie li vivas?

83
00:07:42,639 --> 00:07:45,495
Li vivas sur insuleto nomata Iona.

84
00:07:46,396 --> 00:07:52,654
Tie estas monaĥejo, en kiu li laboras
pri belega libro: la libro de Iona.

85
00:07:53,975 --> 00:08:02,018
La libron oni komencis antaŭ 200 jaroj
laŭ komisio de Sankta Kolumbo Kil mem.

86
00:08:03,543 --> 00:08:06,896
La libro de Iona
superas ĉiujn aliajn...

87
00:08:06,897 --> 00:08:09,290
dank' al la mirinda tria okulo
de Kolumbo Kil.

88
00:08:09,327 --> 00:08:15,038
Ne, ne pro lia tria okulo, sed
pro liaj tri manoj kun po 12 fingroj.

89
00:08:15,145 --> 00:08:18,131
Tio ne veras, trian okulon
li havis, ne trian manon!

90
00:08:18,132 --> 00:08:20,506
Ĉu vi ne aŭdis pri la okulo
de Kolumbo Kil?

91
00:08:20,542 --> 00:08:24,213
Jes-ja, sed ĝi utilis
por profetado...

92
00:08:24,250 --> 00:08:27,883
kaj komenciĝis la libro
per lia tria mano.

93
00:08:27,884 --> 00:08:31,327
Lasu tion, rakontu prefere
pri frato Ajdan.

94
00:08:32,364 --> 00:08:36,770
Liaj skribaĵoj laŭdire ardas sur la paĝoj,
kvazaŭ ili estus el lumo.

95
00:08:37,710 --> 00:08:41,035
Pekuloj blindiĝis
pro okulado al tiuj paĝoj...

96
00:08:41,071 --> 00:08:44,361
ĉar ekvido de tiu libro,
estas ekvido de ĉielo mem.

97
00:08:44,397 --> 00:08:46,562
La libro de Iona...

98
00:08:47,208 --> 00:08:49,518
Sed kie estas Iona?

99
00:08:49,555 --> 00:08:55,089
Tre malproksime en la maro,
kiel decas al insulo.

100
00:08:55,125 --> 00:08:56,559
Bela loko...

101
00:08:56,560 --> 00:09:00,622
kie miniaturistoj
ne laboras pri muroj.

102
00:09:00,659 --> 00:09:06,279
Sed laŭ la estro
insulojn oni facile atakas.

103
00:09:19,740 --> 00:09:21,695
Brendano, ĉu vi ankoraŭ
ĉi tie sidas?

104
00:09:21,696 --> 00:09:25,149
Portu la planojn al la estro,
alie trafos vin riproĉoj!

105
00:09:25,150 --> 00:09:26,193
Onklo!

106
00:09:26,537 --> 00:09:27,867
Rapidu, knabo!

107
00:09:36,582 --> 00:09:38,565
Jen la planoj, onklo.

108
00:09:38,566 --> 00:09:44,782
Brendano, kiel mi fidu al vi,
se vi ĉiam malkonstantas?

109
00:09:45,120 --> 00:09:48,198
Poste ĉi tiun monaĥejon regos vi.

110
00:09:48,234 --> 00:09:52,391
Sed simplan taskon vi finas
post pluraj horoj.

111
00:09:52,428 --> 00:09:53,709
Mi pardonpetas.

112
00:09:53,745 --> 00:09:59,312
La monaĥoj parolis pri Iona.
Mi sonĝis pri ĝia ruiniĝo.

113
00:09:59,349 --> 00:10:01,658
Tio ŝajnis tiom reala, onklo!

114
00:10:02,439 --> 00:10:04,827
Tio realas, Brendano.

115
00:10:06,651 --> 00:10:09,542
Iam la teruraĵo trafos nin.

116
00:10:09,579 --> 00:10:13,223
Tial ni pretiĝu.

117
00:10:32,603 --> 00:10:36,853
Ĉi tiun parton de la muro portos
tri kolonoj: ĉi tie, tie kaj tie.

118
00:10:36,889 --> 00:10:39,676
Onklo, alvenis iu...

119
00:10:41,162 --> 00:10:42,431
kaj havas blankan katon!

120
00:10:42,467 --> 00:10:45,033
Sen ia dubo alia viktimo
de la Nordanoj.

121
00:10:45,070 --> 00:10:46,974
Bone, ni vidu.

122
00:11:01,008 --> 00:11:06,503
Ho, ne, ne... de ne tiom malproksime.
Sed la kruroj portis nin laŭ la tuta vojo.

123
00:11:06,504 --> 00:11:10,390
Bonvole rediru, de kie?
Ĉu tre longan vojon?

124
00:11:10,427 --> 00:11:13,683
Jes-ja, sufiĉe longa...

125
00:11:13,684 --> 00:11:16,685
sed kun ĉi tiu kunuleto
la irado ŝajnas duone malpli longa.

126
00:11:17,975 --> 00:11:20,315
Ĉu ne tiel, Pangur Bán?

127
00:11:22,997 --> 00:11:24,600
- Bonvenon en Kells, frato.
- Hm?

128
00:11:24,601 --> 00:11:26,779
- Monaĥejestro Kelaĥ.
- Paco estu kun vi!

129
00:11:26,815 --> 00:11:32,167
Fratoj, bonvenigu en Kells unu
el la grandaj nuntempaj miniaturistoj...

130
00:11:32,204 --> 00:11:34,023
Okazas ia konfuzo.

131
00:11:34,459 --> 00:11:35,441
...fraton Ajdan de Iona.

132
00:11:35,459 --> 00:11:36,441
- Ho!
- Ho!
- Ha!

133
00:11:41,857 --> 00:11:44,288
Ne ĉiuj demandu samtempe.
Kolumbo Kil kutime diris...

134
00:11:44,846 --> 00:11:50,478
„demandoj ne bruligas la langon,
dum vi atendas antaŭ ol diros ilin“.

135
00:11:51,346 --> 00:11:53,021
Bonvenon en Kells, frato Ajdan!

136
00:11:53,057 --> 00:11:56,039
Ĉi tien, frato, mi petas.

137
00:12:02,713 --> 00:12:05,899
Saluton, bonvenon en Kells!

138
00:12:06,453 --> 00:12:08,031
Hej atendu!

139
00:12:11,340 --> 00:12:15,291
... ni ĝuste estis parolantaj
pri vi kaj pri la libro.

140
00:12:19,002 --> 00:12:21,838
Bela, vasta loko, ĉu ne?

141
00:12:22,460 --> 00:12:25,634
kun bona pura aero, hela lumo
el tiuj fenestroj... vere bone.

142
00:12:25,670 --> 00:12:27,106
Frato...

143
00:12:27,759 --> 00:12:30,099
ĉu en ĉi tio vi konservas la libron?

144
00:12:32,824 --> 00:12:37,110
Ĉu... en... konservas... la...

145
00:12:37,522 --> 00:12:41,628
Nu kiu vi estas?
Tre malgranda frato, ĉu ne?

146
00:12:42,435 --> 00:12:46,616
Malgranda per la korpo,
sed granda per demandoj.

147
00:12:46,617 --> 00:12:49,950
Kial do la libro vin tiom interesas?

148
00:12:49,952 --> 00:12:54,501
Nu... la fratoj interparolante diris,
ke Sankta Kolumbo Kil mem komencis...

149
00:12:54,538 --> 00:12:57,440
Fratoj, fraton Ajdan vi salutis.
Nun li venos kun mi...

150
00:12:57,450 --> 00:13:01,000
kaj mi vidigos al li nian gravan laboron...

151
00:13:01,077 --> 00:13:04,743
de fortikigo de Kells.
Ĉiu iru al siaj taskoj.

152
00:13:06,744 --> 00:13:08,900
La planoj estas en mia laborĉambro.

153
00:13:08,901 --> 00:13:12,336
- Aĥ, mi pensis, ke mi restus ĉi tie kaj...
- Ĉi tien, frato.

154
00:13:14,392 --> 00:13:17,308
Knabo, provizu manĝon al...

155
00:13:17,344 --> 00:13:20,308
Mi decidis, ke la fortikaĵo
finfariĝos ene de du jaroj.

156
00:13:21,144 --> 00:13:24,871
Do, vi estas Pangur Bán.
Mi estas bre...

157
00:13:24,907 --> 00:13:28,094
Hej atendu! mi devas
doni al vi manĝaĵon.

158
00:13:28,332 --> 00:13:29,541
Atendu!

159
00:13:31,981 --> 00:13:33,367
Pangur Bán!

160
00:13:36,610 --> 00:13:38,103
Pangur Bán!

161
00:13:38,760 --> 00:13:41,872
Malbone, ke vi venis ĉi tien,
eble la nordanoj vin sekvis...

162
00:13:41,909 --> 00:13:44,117
Ĉu mi prefere restu kaj mortu?

163
00:13:44,154 --> 00:13:48,386
Mi forfuĝis de la vikingoj,
kaj nun ili malproksimas, frato Kelaĥ...

164
00:13:48,387 --> 00:13:51,719
pardonu... estro Kelaĥ.

165
00:13:51,740 --> 00:13:55,210
La libro saviĝis,
mi volas ĝin finfari.

166
00:13:57,521 --> 00:14:01,270
Jes, bone... iujn aferojn
ni pli urĝe devas finfari ĉi tie.

167
00:14:01,306 --> 00:14:04,537
- Ĉu vi celas vian muregon?
- Ne mia murego, Ajdan...

168
00:14:04,573 --> 00:14:07,770
sed murego, kiu savos civilizon...

169
00:14:07,806 --> 00:14:10,058
murego, kiu savos vian libron.

170
00:14:11,970 --> 00:14:13,164
Paganoj...

171
00:14:13,696 --> 00:14:15,240
adorantoj de Krom...

172
00:14:16,303 --> 00:14:21,860
pro la fortiko de niaj muroj
agnoskos la fortikon de nia fido.

173
00:14:23,241 --> 00:14:26,625
Vi estis lerta
en desegnado, Kelaĥ.

174
00:14:26,937 --> 00:14:31,911
Bone, pardonu, ke mi iros...
Mi multon devas prizorgi.

175
00:14:34,000 --> 00:14:36,702
Neniu muro haltigos la nordanojn,
monaĥestro.

176
00:14:36,703 --> 00:14:39,383
Kiam ili venos, ni simple forkuru...

177
00:14:39,384 --> 00:14:42,959
esperante, ke
nia rapido sufiĉos.

178
00:14:49,423 --> 00:14:50,966
Venu Pangur.

179
00:15:27,217 --> 00:15:28,364
Pangur!

180
00:15:28,600 --> 00:15:31,600
La libron mi ne difektos.

181
00:15:31,769 --> 00:15:34,958
Mi vidis de la mondo nur tion,
kion ĉirkaŭas la murego de Kells.

182
00:15:34,995 --> 00:15:37,965
Se mi vidus eĉ nur unu paĝon...

183
00:15:37,966 --> 00:15:39,226
mi petas.

184
00:15:46,364 --> 00:15:47,208
Nu...

185
00:15:47,744 --> 00:15:50,704
Ĉu ne la malgranda frato
kun grandaj demandoj?

186
00:15:50,741 --> 00:15:53,036
- Mi ne volis...
- Mi komprenas.

187
00:15:53,072 --> 00:15:59,330
Vi tediĝis pri kaŝaŭskulto de l' estro,
kaj dume esploris miajn aĵojn.

188
00:15:59,650 --> 00:16:01,509
Ho ne, tute ne!

189
00:16:01,510 --> 00:16:04,545
Trankviliĝu knabo, mi ne riproĉas.

190
00:16:06,240 --> 00:16:07,585
Eble mi...

191
00:16:08,201 --> 00:16:12,581
La fratoj diris, ke pekuloj blindiĝas,
se ili ekrigardas en la libron...

192
00:16:12,582 --> 00:16:14,089
do eble mi ne rigardu.

193
00:16:14,125 --> 00:16:17,270
Ĉu vi vere kredas, ke tio trafos vin?

194
00:16:18,171 --> 00:16:21,966
Nenio en ĉi vivo estas
krom nebulo, ĉu ne knabo?

195
00:16:21,967 --> 00:16:24,657
Vi mem decidas, neniu alia.

196
00:16:29,377 --> 00:16:30,377
Ha!

197
00:16:33,954 --> 00:16:38,189
La kovrilo ne estas
la vera trezoro; malfermu!

198
00:16:43,158 --> 00:16:45,122
Verko de anĝeloj.

199
00:16:47,245 --> 00:16:51,883
„Verko de anĝeloj“
ha ha, ĉu vi aŭdis, Pangur?

200
00:16:52,565 --> 00:16:55,873
Hm hm! mi ne supozis, ke tiel
komike anĝeloj aspektas, kiel mi.

201
00:16:55,874 --> 00:16:58,659
Eble do la knabo vere blindiĝis.

202
00:16:59,510 --> 00:17:02,983
Mi pensis same,
kiam mi unuafoje vidis ĝin.

203
00:17:02,984 --> 00:17:07,600
Sed ĝi estas verko de ordinaraj
mortemuloj, kiel mi aŭ vi.

204
00:17:08,377 --> 00:17:13,263
La libro estas lumturo
en ĉi malhela epoko de nordanoj.

205
00:17:13,784 --> 00:17:16,801
Ĉu vi deziras vidi la plej belan paĝon...

206
00:17:16,838 --> 00:17:21,807
kiu mallumon ŝanĝos en lumon?

207
00:17:25,059 --> 00:17:29,430
La paĝo de ‹ĥi-ro› ĝi estos.

208
00:17:32,267 --> 00:17:34,409
Sed ĝi ankoraŭ ne desegniĝis.

209
00:17:34,445 --> 00:17:38,960
Ankoraŭ ne.  Ĝi iĝos la plej
brila paĝo de la tuta libro.

210
00:17:38,961 --> 00:17:41,709
Diru sincere, Brendano,
ĉu vi helpus al mi?

211
00:17:41,745 --> 00:17:45,143
Ho jes, volontege, mi jam ĉiam helpas
la fratojn en kolektado de plumoj.

212
00:17:45,179 --> 00:17:47,436
Trankviliĝu, trankviliĝu, frateto.

213
00:17:47,472 --> 00:17:53,212
Unue, vi helpos min per kolektado
de ĉi tiuj eroj de maljuna kverko.

214
00:17:53,249 --> 00:17:54,675
Kio ĝi estas?

215
00:17:54,711 --> 00:18:00,340
Malbelaj beretoj, kiuj donas la plej
smeralde verdan inkon en la mondo.

216
00:18:00,341 --> 00:18:06,598
Se vi kolektos dekduon da ili en la arbaro,
mi montros, kiel oni faras ĝin, do ek!

217
00:18:10,945 --> 00:18:12,546
Kio vin detenas?

218
00:18:12,582 --> 00:18:16,433
Mi ne iros; mi ne rajtas
promeni ekster la murego.

219
00:18:16,851 --> 00:18:18,980
Estas tro danĝere.

220
00:18:19,085 --> 00:18:22,075
Danĝere estas, vere.

221
00:18:22,792 --> 00:18:25,093
En Iona...

222
00:18:25,130 --> 00:18:29,391
miaj fratoj pereis
pro fremda atako.

223
00:18:29,392 --> 00:18:33,222
Nun nur la libron mi havas
kiel memoraĵon pri ili.

224
00:18:33,223 --> 00:18:39,480
Sed se miaj fratoj nun ĉi tie starus,
ili al vi dirus, ke vi pli lernos...

225
00:18:40,036 --> 00:18:43,582
en la arbaro de rokoj kaj de arboj,
ol en ajna alia loko.

226
00:18:43,618 --> 00:18:46,314
Vi vidos mirindaĵojn.

227
00:18:46,351 --> 00:18:50,351
Ĉi tion la monaĥejestro klare
sciis antaŭ longa tempo.

228
00:18:59,959 --> 00:19:04,130
Mi neniam vidis ion similan, Pangur.

229
00:19:04,131 --> 00:19:08,139
Mi vere volas
helpi al frato Ajdan.

230
00:19:08,140 --> 00:19:12,770
Mi ja povas per propra mano
kolekti tiujn inkoberojn.

231
00:19:12,807 --> 00:19:16,401
Mi vizitus la arbaron, kaj
frato Ajdan surpriziĝus kaj ĝojus...

232
00:19:17,817 --> 00:19:19,362
Sed la estro...

233
00:19:19,951 --> 00:19:22,585
Mi revenos antaŭ ol li
bezonos min por ia tasko.

234
00:19:22,621 --> 00:19:25,218
Sed... eble mi vojeraros...

235
00:19:25,254 --> 00:19:26,472
en mallumo?

236
00:19:26,473 --> 00:19:30,059
Ne, mi neniam eliru!

237
00:19:31,965 --> 00:19:37,138
Daŭre pensante pri la libro...

238
00:19:38,056 --> 00:19:40,982
mi ne timos en mallumo...

239
00:19:40,983 --> 00:19:44,203
kaj ne necesos, ke mi
iru malproksimen.

240
00:19:44,240 --> 00:19:49,620
Tiel estu, Pangur Bán,
morgaŭ mi iros en la arbaron.

241
00:20:08,694 --> 00:20:10,001
Pangur!

242
00:21:33,110 --> 00:21:38,981
Kompreneble, estus utile,
se mi scius, kiel aspektas kverko.

243
00:21:56,856 --> 00:22:00,637
Eble ni prefere rehejmiĝu...

244
00:22:02,460 --> 00:22:06,122
Ĉu per ĉi vojo? ĉu vi memoras?

245
00:22:08,733 --> 00:22:14,990
Ne timu, Pangur, ni simple trovu
la reiran vojon, antaŭ ol mallumiĝos.

246
00:23:29,881 --> 00:23:33,286
Aj ne, estas jam sufiĉe preme!

247
00:23:33,322 --> 00:23:35,168
Ĉu via kato?

248
00:23:41,247 --> 00:23:42,495
Nu?

249
00:23:42,531 --> 00:23:46,454
Mi aŭdis pri... via gento.

250
00:23:46,455 --> 00:23:48,789
Vi estas... feo.

251
00:23:49,094 --> 00:23:52,012
Por kio vi promenas en mia arbaro?

252
00:23:52,097 --> 00:23:55,266
Vi venis por difekti ĝin, ĉu ne?

253
00:23:56,130 --> 00:24:02,388
Vin sendis via familio
por trovi manĝaĵojn, ĉu ne?

254
00:24:03,057 --> 00:24:06,475
Reiru nun al via hejmo...

255
00:24:06,512 --> 00:24:10,199
alie mi kaptigos vin
de la lupoj, graŭl!

256
00:24:10,236 --> 00:24:11,242
Ne!

257
00:24:13,041 --> 00:24:16,820
Mi ne intencis... Mi
pardonpetas sincere, ĉu bone?

258
00:24:16,821 --> 00:24:20,377
Min oni ne sendis por manĝaĵoj,
mi venis por necesaĵoj por inko.

259
00:24:20,414 --> 00:24:23,914
Familion mi ne havas.
Da manĝaĵo estas sufiĉe en Kells.

260
00:24:23,951 --> 00:24:27,415
Mi ne venis por ĉi tio.
Mi nur iom vojeraris.

261
00:24:27,451 --> 00:24:29,803
Ĉu vi ne havas familion?

262
00:24:30,368 --> 00:24:31,988
Ne havas.

263
00:24:32,025 --> 00:24:33,710
Nenia patrino?

264
00:24:36,071 --> 00:24:38,922
Ankaŭ mi solas.

265
00:24:41,761 --> 00:24:44,941
Se ĉi tio estas via arbaro,
certe vi scias ĉion pri ĝi.

266
00:24:44,978 --> 00:24:46,130
Kompreneble.

267
00:24:46,167 --> 00:24:47,479
Ne foriru!

268
00:24:47,517 --> 00:24:48,793
Halo?

269
00:24:49,753 --> 00:24:52,741
Ŝŝŝ... ne tiom laŭte, foriru!

270
00:24:53,488 --> 00:24:57,390
Ne, bonvole atendu! Ĉu vi scias,
kie oni trovas ĉi tiujn aĵojn?

271
00:24:57,391 --> 00:24:59,140
Jes...

272
00:24:59,176 --> 00:25:00,829
sed ilin vi ne povos manĝi.

273
00:25:00,866 --> 00:25:04,146
Mi ne manĝos.
Ili utilos por inko.

274
00:25:07,552 --> 00:25:09,000
Kio estas inko?

275
00:25:09,679 --> 00:25:12,019
Por la libro...

276
00:25:12,155 --> 00:25:13,464
por fari bildojn.

277
00:25:14,047 --> 00:25:17,617
Ĝi estas flua koloro,
kiun oni surmetas sur paĝojn...

278
00:25:17,654 --> 00:25:21,915
kiel folioj... estas malfacile klarigi,
pli bone, se vi vidus ĝin.

279
00:25:21,952 --> 00:25:26,178
Pri kio vi parolas mi ne scias,
kaj scii ne volas...

280
00:25:26,214 --> 00:25:27,555
Sed... frato Ajdan...

281
00:25:27,592 --> 00:25:31,687
Mi helpos vin en trovado de tio,
kion vi deziras, kondiĉe ke...

282
00:25:32,395 --> 00:25:38,653
vi kaj via dorlotbesto promesos,
ke vi neniam revenos en mian arbaron.

283
00:25:44,588 --> 00:25:47,069
Konsentite, ni promesas.

284
00:25:47,105 --> 00:25:50,984
Venu do, mi demandos al la arbaro,
kie ili estas.

285
00:25:51,732 --> 00:25:54,464
Demandos al... kiel...?

286
00:25:54,500 --> 00:25:56,314
Hej, ne tiom rapide!

287
00:25:56,351 --> 00:25:59,839
Mia nomo estas Brendano.
Kiel vi nomiĝas?

288
00:26:09,616 --> 00:26:13,891
Ĉio mirindas, kiel Ajdan antaŭdiris.

289
00:26:13,892 --> 00:26:15,143
Ajdan estas mia amiko.

290
00:26:15,144 --> 00:26:19,759
Mi helpas lin en farado de la
plej bela libro en la mondo.

291
00:26:19,760 --> 00:26:24,574
Li diras, ke ĝi mallumon ŝanĝos
en lumon. Vi nepre vidu ĝin!

292
00:26:25,175 --> 00:26:29,802
Ne fanfaronu, unue vi vidu
la tuton de mia arbaro.

293
00:26:43,196 --> 00:26:44,323
Vi rapidas.

294
00:26:44,359 --> 00:26:47,843
Jes, mi tre rapidas,
ha ha ha.

295
00:26:48,092 --> 00:26:49,136
Do...

296
00:26:49,603 --> 00:26:51,846
kie estas la beroj?

297
00:26:57,588 --> 00:27:00,235
Arbojn vi jam surgrimpis, ĉu ne?

298
00:27:01,655 --> 00:27:04,393
Jes, kompreneble, estas facile.

299
00:27:05,911 --> 00:27:07,289
Do venu!

300
00:27:38,467 --> 00:27:41,518
Mi savis vian vivon duafoje hodiaŭ.

301
00:27:41,519 --> 00:27:44,775
Mi aŭdis, ke vi scias grimpi arbojn.

302
00:27:44,776 --> 00:27:47,084
Mi scias per pli malgrandaj.

303
00:27:47,121 --> 00:27:49,618
Jes... iajn arbustojn, ha ha!

304
00:27:51,073 --> 00:27:53,283
Ne rigardu malsupren, venu.

305
00:27:56,659 --> 00:27:57,766
Ŝŝŝ!

306
00:28:00,159 --> 00:28:01,311
Vidu!

307
00:28:02,193 --> 00:28:04,128
‹Aithníonn ciaróg ciaróg eile.›

308
00:28:05,293 --> 00:28:08,728
„Skarabo skarabon rekonas.“
(similuloj facile amikiĝas.)

309
00:28:36,501 --> 00:28:37,560
Ne timu!

310
00:28:38,620 --> 00:28:42,396
Malfermu viajn okulojn,
kaj mi diros al vi mian nomon...

311
00:28:44,835 --> 00:28:46,239
Aŝlin.

312
00:28:47,600 --> 00:28:48,600
Aŝlin.

313
00:28:49,788 --> 00:28:53,938
Kaj ĉi tio estas mia arbaro.

314
00:29:05,099 --> 00:29:07,813
Mi petis, ke ili ne pikvundu vin.

315
00:29:07,814 --> 00:29:10,138
Jen, ĝuste tion vi serĉas...

316
00:29:10,139 --> 00:29:13,424
sed veraj beroj ili ne estas.

317
00:29:13,602 --> 00:29:15,764
Ili aspektas kiel fekoj
de sovaĝa porko.

318
00:29:15,800 --> 00:29:17,955
- Kaj odoras konforme.
- Ha ha ha!

319
00:29:20,893 --> 00:29:24,523
Se vi finkolektis,
ni reiru suben.

320
00:29:26,611 --> 00:29:28,261
Malsupren, hm...

321
00:29:29,271 --> 00:29:31,095
Iom maldekstren.

322
00:29:31,096 --> 00:29:34,223
Singardu, ne premu sur tiu...

323
00:29:34,224 --> 00:29:35,566
branĉo.

324
00:29:37,930 --> 00:29:41,137
Mi pardonpetas, la subirado
daŭris longe...

325
00:29:41,138 --> 00:29:43,024
krom en la fino.

326
00:29:43,060 --> 00:29:47,363
Estas tempo por reiro.
Mi konas sekretan vojon al via hejmo.

327
00:29:47,364 --> 00:29:48,575
Sekvu min!

328
00:29:56,967 --> 00:29:58,658
Vidu!

329
00:30:01,034 --> 00:30:02,486
- Brendano?
- Maŭ?

330
00:30:05,034 --> 00:30:06,155
Brendano!

331
00:30:18,917 --> 00:30:21,555
Kion vi faras? Ni foriru!

332
00:30:23,674 --> 00:30:26,016
Ĉi tie estas loko de suferado.

333
00:30:26,319 --> 00:30:28,858
Ĉu de suferado?
kion tio signifas?

334
00:30:28,859 --> 00:30:32,519
Nur venu! estas tre danĝere.

335
00:30:32,556 --> 00:30:35,891
Mi dubas, ke tio pli danĝeras,
ol grimpado de kverko.

336
00:30:35,927 --> 00:30:38,881
Ĝi estas la kaverno de la mallumulo.

337
00:30:38,918 --> 00:30:40,423
Ĉu Krom Kruaĥ?

338
00:30:40,459 --> 00:30:43,796
Krom Kruaĥ estas fabelaĵo por infanoj.

339
00:30:44,028 --> 00:30:48,072
La monĥaejestro de Kells diras,
ke oni ne timu imaĝaĵojn.

340
00:30:48,073 --> 00:30:50,544
Imagaĵo ĝi ne estas.

341
00:30:51,574 --> 00:30:56,379
Ĝi atendas en mallumo,
atendas, ke iu vekos ĝin.

342
00:30:56,715 --> 00:30:59,411
Aŝlin, vi nur timas
pro propra fantazio.

343
00:30:59,447 --> 00:31:02,182
La estro diras, ke ĝi
estas pagana babilaĵo.

344
00:31:02,220 --> 00:31:04,822
Ekzistas nenia Krom Kruaĥ...

345
00:31:09,138 --> 00:31:11,528
Ne... eldiru ĝian nomon!

346
00:31:11,564 --> 00:31:13,919
Ĉu vi vere timas?

347
00:31:28,828 --> 00:31:30,055
Aŝlin!

348
00:31:35,434 --> 00:31:36,924
Ĉu vi sanas?

349
00:31:40,361 --> 00:31:42,202
Kio estis tio?

350
00:31:42,238 --> 00:31:43,899
Mi jam diris...

351
00:31:43,936 --> 00:31:45,044
Krom!

352
00:31:53,759 --> 00:31:56,017
- Brendano?
- Hm?

353
00:31:56,053 --> 00:31:59,002
Vi rajtos reveni en la
arbaron, se vi deziras.

354
00:31:59,703 --> 00:32:01,848
Ankaŭ Pangur rajtos reveni.

355
00:32:13,683 --> 00:32:17,139
- Sinjoro, en Iona ni ĉiam aranĝis ilin...
- Ĉi tie ne estas Iona.

356
00:32:17,240 --> 00:32:20,335
La skribejon ni aranĝos
laŭ miaj instrukcioj.

357
00:32:20,571 --> 00:32:22,730
Sed ne bonas, ke...

358
00:32:23,376 --> 00:32:26,014
Estos bone tiel, kiel mi diras.

359
00:32:26,684 --> 00:32:29,568
Frato Ajdan, ilin mi trovis, trov...

360
00:32:30,028 --> 00:32:33,429
Nu, Brendano, vi longe
forestis hodiaŭ.

361
00:32:36,411 --> 00:32:37,657
Kie vi restis?

362
00:32:48,612 --> 00:32:51,298
Respondu, kie vi restis?

363
00:32:52,055 --> 00:32:53,658
Mi...

364
00:32:53,694 --> 00:32:55,351
mi iris en la arbaron.

365
00:32:55,387 --> 00:32:59,074
Nur dum mallonga tempo, ne longe.

366
00:32:59,889 --> 00:33:01,039
Nur por frato Ajdan...

367
00:33:01,075 --> 00:33:05,155
Brendano, ĉu mi ne sufiĉe avertis
pri danĝeroj trans ĉi tiu muro?

368
00:33:05,156 --> 00:33:05,755
Sed...

369
00:33:06,056 --> 00:33:07,137
Spite al tio vi malobeis.

370
00:33:07,174 --> 00:33:08,517
Mi scias; tamen pro la libro...

371
00:33:08,553 --> 00:33:13,708
Brendano, vi neniam denove
eliru el la monaĥejo senpermese.

372
00:33:13,744 --> 00:33:15,102
Onklo, se vi vidos la libron...

373
00:33:15,139 --> 00:33:16,600
Ĉu vi komprenis?

374
00:33:17,044 --> 00:33:17,908
Jes, onklo.

375
00:33:19,992 --> 00:33:20,968
Bone.

376
00:33:21,071 --> 00:33:26,343
Nun venu kun mi, ni havas
taskojn en la laborĉambro.

377
00:34:10,894 --> 00:34:11,805
Rigardu!

378
00:34:11,894 --> 00:34:12,805
Kio?

379
00:34:12,894 --> 00:34:13,805
Ilin mi trovis.

380
00:34:13,841 --> 00:34:16,867
Ĉu al vi prosperis? ja prosperis!

381
00:34:16,904 --> 00:34:18,859
Mi verdire ricevis iom da helpo...

382
00:34:18,955 --> 00:34:20,595
de amiko en la arbaro.

383
00:34:20,666 --> 00:34:21,916
Ha!

384
00:34:22,815 --> 00:34:26,228
Ĉio facilas al tiu, kiu havas
helpemajn amikojn, ĉu ne?

385
00:34:26,229 --> 00:34:27,856
Ni vidu.

386
00:34:27,892 --> 00:34:32,037
Jes, jes... ŝajnas,
ke ĉi tiuj konvenos.

387
00:34:32,074 --> 00:34:36,181
Pro etaj beroj viviĝos grandaj bildoj.

388
00:34:36,182 --> 00:34:37,225
Ni komencu!

389
00:34:45,351 --> 00:34:46,351
Hmm... hmm...

390
00:35:02,367 --> 00:35:07,037
Bonege... abunda fumado
estas... bona signo.

391
00:35:08,143 --> 00:35:10,216
- Ĉu vere?
- Vere.

392
00:35:12,422 --> 00:35:14,588
- Ha, belege.
- El malbonodora bero.

393
00:35:14,624 --> 00:35:18,753
Estas bone ke ni faris inkon,
sed tio ne utilas...

394
00:35:18,754 --> 00:35:20,819
...sen iu el ĉi tiuj.

395
00:35:20,855 --> 00:35:22,174
Mi ne... mi ne rajtas...

396
00:35:22,210 --> 00:35:25,041
Nun neniu ĉeestas...

397
00:35:25,042 --> 00:35:27,180
krom vi...

398
00:35:27,216 --> 00:35:29,087
kun via imago.

399
00:35:34,323 --> 00:35:35,351
Ĉu vi timas?

400
00:35:35,387 --> 00:35:40,262
Ĉu mi? ne, imagaĵojn mi ne timas.

401
00:35:44,714 --> 00:35:48,594
Daŭrigu, finfaru tion, kion vi komencis!

402
00:36:14,128 --> 00:36:15,306
Oro!

403
00:37:00,389 --> 00:37:01,886
Ne malbone.

404
00:37:02,675 --> 00:37:05,258
Miatakse li taŭgas por la tasko.

405
00:37:05,259 --> 00:37:06,580
Por kio?

406
00:37:06,699 --> 00:37:09,659
Mi konfesas, knabo...

407
00:37:09,660 --> 00:37:13,340
ke mi ne diris al vi
la plenan veron.

408
00:37:13,341 --> 00:37:17,321
Mi ne faros la paĝon de ĥi-ro.

409
00:37:17,358 --> 00:37:21,300
Miaj okuloj tro maljunas,
miaj manoj tro malfirmas.

410
00:37:21,337 --> 00:37:22,687
Sed... vi diris...

411
00:37:22,924 --> 00:37:25,000
Vi estos tiu, kiu faros ĝin.

412
00:37:25,158 --> 00:37:27,387
Mi? neniel! mi ne povos...

413
00:37:27,524 --> 00:37:29,481
Certe iu alia povas...

414
00:37:29,518 --> 00:37:32,581
Vi faros ĝin.
Mi nur fuŝus.

415
00:37:32,582 --> 00:37:32,981
- Brendano!

416
00:37:32,982 --> 00:37:34,667
Ne, ne, ne, kompreneble vi kapablas.

417
00:37:34,704 --> 00:37:36,753
Vi trovis tiujn berojn.

418
00:37:36,754 --> 00:37:38,899
Via mano jam certe firmas.

419
00:37:38,924 --> 00:37:39,485
- Brendano!

420
00:37:39,986 --> 00:37:44,356
Eĉ antaŭ mia veno, vi multe lernis
el la verkoj de l' aliaj fratoj.

421
00:37:44,993 --> 00:37:47,020
Nur pelu vian imagon.
- Brendano!

422
00:37:47,056 --> 00:37:48,366
Mi devas iri.

423
00:37:56,992 --> 00:37:59,278
Kien vi iris tiel frue?

424
00:37:59,279 --> 00:38:01,970
Venu kun mi, multe
da laboro atendas.

425
00:38:05,392 --> 00:38:07,581
Mi ne scias Pangur...

426
00:38:08,092 --> 00:38:12,301
Io, kion mi ne vidas, detenas lin.

427
00:38:15,443 --> 00:38:19,589
Se li iam desegnu la paĝon de ĥi-ro...

428
00:38:19,999 --> 00:38:26,256
li returniĝu kaj ĝin – kio ajn ĝi estas –
frontu rekte alvizaĝe!

429
00:38:47,042 --> 00:38:48,085
Brendano...

430
00:38:48,293 --> 00:38:53,863
ni movos la skafaldon
al la okcidenta muro, alhastu!

431
00:39:15,088 --> 00:39:15,988
- Ha ha ha!

432
00:39:22,600 --> 00:39:28,000
<i>‹Laŭtempe la ruf-hara monaĥeto
iĝis lerta pri miniaturo, sed ne
tiom pri latino...›</i>

433
00:39:39,000 --> 00:39:40,000
- Ha ha!

434
00:40:07,164 --> 00:40:12,435
Mi opinias, ke vi pretas
por la sekreto de Kolumbo Kil.

435
00:40:12,442 --> 00:40:14,798
La fascina detalo...

436
00:40:14,799 --> 00:40:17,412
Kompreneble alian okulon vi bezonas.

437
00:40:17,449 --> 00:40:18,775
Ĉar...

438
00:40:20,761 --> 00:40:23,462
- Kiam mi trovos la kristalon...
- Frato...

439
00:40:23,498 --> 00:40:26,445
... plene malfermiĝos nova mondo...
eta mirindaĵo...

440
00:40:26,482 --> 00:40:32,738
Kolumbo Kil instruis, ke la kristalon
oni uzu nur por noblaj laboroj.

441
00:40:32,829 --> 00:40:34,765
Ĝi ne uziĝis de post Iona.

442
00:40:34,801 --> 00:40:36,665
Kio estas... kristalo?

443
00:40:36,701 --> 00:40:40,884
Ĉi tio ne estas ajna kristalo,
ĝi estas la kristalo...

444
00:40:41,172 --> 00:40:43,585
la okulo de Kolumbo Kil.

445
00:40:44,068 --> 00:40:48,745
Kolumbo Kil en sia vivo
faris 300-on da libroj...

446
00:40:48,746 --> 00:40:50,289
per la propraj manoj.

447
00:40:50,954 --> 00:40:53,982
Sur sia mortolito,
li preĝis, ke lia lerninto...

448
00:40:54,019 --> 00:40:56,981
havu vidpovon same klaran
kaj mirindan kiel lia.

449
00:40:56,982 --> 00:41:00,016
Kaj kiam li elspiris
la lastan spiron...

450
00:41:00,111 --> 00:41:02,276
elglitis el lia mano...

451
00:41:02,277 --> 00:41:04,415
la okulo de Kolumbo Kil!

452
00:41:04,737 --> 00:41:09,047
Kolumbo Kil certe aprobus,
ke vi havos ĝin.

453
00:41:09,048 --> 00:41:10,092
Kie ĝi estas?

454
00:41:10,093 --> 00:41:11,425
Pardonu, Pangur.

455
00:41:11,426 --> 00:41:13,021
Ĉu vi vidis ĝin?

456
00:41:15,943 --> 00:41:17,083
Ĝi perdiĝis.

457
00:41:18,103 --> 00:41:19,788
Pereo!

458
00:41:19,925 --> 00:41:22,214
Kie vi lastfoje vidis ĝin?

459
00:41:34,870 --> 00:41:36,611
Mi ne komprenas.

460
00:41:36,647 --> 00:41:39,738
Se mi provmontrus al vi la kristalon...

461
00:41:39,739 --> 00:41:42,174
ĉio klariĝus... sed...

462
00:41:42,346 --> 00:41:46,451
Sed mi ankoraŭ povas daŭrigi
mian ekzercadon, ĉu ne?

463
00:41:46,452 --> 00:41:49,564
Ĉu vi iam observis la desegnetojn
sur flugilo de verda muŝo?

464
00:41:49,600 --> 00:41:53,920
- Ne.
- Tion vi ne povos sen la kristalo.

465
00:41:53,921 --> 00:41:56,602
Ĉu ni preĝu por miraklo...

466
00:41:56,639 --> 00:41:58,637
kiel Kolumbo Kil faris?

467
00:41:58,638 --> 00:42:04,816
Laŭrakonte la kristalo, antaŭ ol
famis kiel okulo de Kolumbo Kil...

468
00:42:04,817 --> 00:42:07,539
havis antikvan nomon,
la nomon de la estaĵo...

469
00:42:07,540 --> 00:42:12,298
de kiu Kolumbo Kil forŝiris ĝin
en iu ĝia subtera loĝejo.

470
00:42:14,518 --> 00:42:15,671
Krom Kruaĥ!

471
00:42:15,707 --> 00:42:19,990
Ĝi estis ‚la okulo de Krom Kruaĥ‛.

472
00:42:20,118 --> 00:42:23,722
Mi ne scias, kiom la rakonto veras...

473
00:42:23,723 --> 00:42:25,465
kaj kiom ĝi restas nebula.

474
00:42:27,995 --> 00:42:30,883
Ha, nenio estas en ĉi vivo
krom nebulo...

475
00:42:31,338 --> 00:42:35,968
ne daŭras niaj vivoj
pli ol tempereton.

476
00:42:53,886 --> 00:42:55,762
Ne zorgu, Pangur...

477
00:42:55,763 --> 00:42:57,854
mi ne forestos longe.

478
00:43:12,949 --> 00:43:15,918
Al vi mi malpermesis
eliron el la monaĥejo.

479
00:43:15,954 --> 00:43:18,885
Nun al vi mi malpermesas ankaŭ
eniron en la skribejon.

480
00:43:18,922 --> 00:43:20,792
Bonvolu, Onklo, vi ne komprenas.

481
00:43:20,829 --> 00:43:23,658
Mi bonege komprenas.

482
00:43:23,695 --> 00:43:25,440
De nun neniaj forvagadoj...

483
00:43:25,476 --> 00:43:29,547
neniaj skrib-ekzercoj,
neniaj vizitoj al frato Ajdan.

484
00:43:30,069 --> 00:43:31,631
Ne.

485
00:43:34,172 --> 00:43:35,868
Kion vi diras?

486
00:43:36,285 --> 00:43:37,948
Mi ne povas.

487
00:43:38,578 --> 00:43:40,978
Mi ne povas rezigni la libron, onklo.

488
00:43:41,014 --> 00:43:43,417
Se vi rigardus al unu
ĝia paĝo, vi komprenus.

489
00:43:43,453 --> 00:43:45,819
Vi forgesis ĝian gravecon.

490
00:43:45,820 --> 00:43:48,033
Vi donas al ni kiel
solan celon la muron.

491
00:43:48,069 --> 00:43:51,219
Frato Ajdan diris, ke vi
estis iam miniaturisto.

492
00:43:51,255 --> 00:43:54,801
- Li diris...
- Sufiĉe!

493
00:43:57,291 --> 00:44:03,549
Ĉar vi ne deteniĝas de malbona vojo,
vi restos ĉi tie ĝis prudentiĝo.

494
00:44:20,997 --> 00:44:25,191
Kelaĥ, mi petas, la knabon ne riproĉu.
Mi parolos kun li kaj...

495
00:44:25,228 --> 00:44:28,002
- Ne faru tion.
- Vi ne povas...

496
00:44:28,038 --> 00:44:33,154
Frato Tang portos al li la manĝojn,
kaj kiam nenio ĉi tie plu devojigos lin...

497
00:44:33,155 --> 00:44:36,035
Mi konservos la libron, Kelaĥ.

498
00:44:36,036 --> 00:44:37,713
Al mi oni konfidis ĝin.

499
00:44:38,860 --> 00:44:40,415
Konservu ĝin...

500
00:44:41,849 --> 00:44:48,105
kondiĉe, ke vi forlasos
Kells-on, kiam ekprintempos.

501
00:45:37,523 --> 00:45:40,116
Brendano!

502
00:45:45,521 --> 00:45:46,870
Aŝlin!

503
00:45:53,591 --> 00:45:55,737
Kiel mi povas liberigi vin?

504
00:45:55,774 --> 00:45:57,011
Mi ne scias.

505
00:45:58,057 --> 00:45:59,955
La turo estas ŝlosita.

506
00:45:59,992 --> 00:46:03,150
Kaj mia pordo estas riglita de ekstere.

507
00:46:03,151 --> 00:46:06,588
La ŝlosilo pendas en la ĉambro
de l' monaĥejestro.

508
00:46:07,293 --> 00:46:12,512
Eble... vi sciigu
fraton Ajdan.

509
00:46:36,418 --> 00:46:45,135
♪ Vi iru tien, kien iri mi ne povas... ♫

510
00:46:45,519 --> 00:46:49,239
♪ Pangur Bán, Pangur Bán ♫

511
00:46:49,600 --> 00:46:56,799
‹♪ nil sa saol seo ach ceo... ♫›
(nenio en ĉi vivo estas krom nebulo...)

512
00:46:58,900 --> 00:47:00,900
‹♪ is ni bheimid beo... ♫›
(ne daŭras niaj vivoj...)

513
00:47:01,900 --> 00:47:05,800
‹♪ ach seal beag gearr. ♫›
(pli ol tempereton.)

514
00:47:06,600 --> 00:47:10,600
♪ Pangur Bán, Pangur Bán ♫

515
00:47:14,400 --> 00:47:20,600
‹♪ nil sa saol seo ach ceo... ♫›
(nenio en ĉi vivo estas krom nebulo...)

516
00:47:22,100 --> 00:47:25,500
‹♪ is ni bheimid beo... ♫›
(ne daŭras niaj vivoj...)

517
00:47:26,100 --> 00:47:29,599
‹♪ ach seal beag gearr. ♫›
(pli ol tempereton.)

518
00:47:29,947 --> 00:47:39,122
♪ Vi iru tien, kien iri mi ne povas... ♫

519
00:47:39,599 --> 00:47:43,209
♪ Pangur Bán, Pangur Bán ♫

520
00:47:43,600 --> 00:47:51,100
‹♪ nil sa saol seo ach ceo... ♫›
(nenio en ĉi vivo estas krom nebulo...)

521
00:47:51,600 --> 00:47:55,100
‹♪ is ni bheimid beo... ♫›
(ne daŭras niaj vivoj...)

522
00:47:55,600 --> 00:47:58,600
‹♪ ach seal beag gearr. ♫›
(pli ol tempereton.)

523
00:48:13,674 --> 00:48:15,862
Kial la estro enfermis vin tie?

524
00:48:15,898 --> 00:48:18,048
Ĉar mi malobeis.

525
00:48:18,085 --> 00:48:19,091
Kial?

526
00:48:19,725 --> 00:48:21,436
Vidu!

527
00:48:21,774 --> 00:48:25,269
- La okulo de Krom!
- Ne, ĝi estas kristalo.

528
00:48:25,305 --> 00:48:27,864
Mi kredas, ke en la kaverno
de la mallumulo unu kristalo estas.

529
00:48:27,866 --> 00:48:29,623
Mi iros tien.

530
00:48:29,700 --> 00:48:35,462
Ne, Brendano, ĝi trompas vin.
Pli bone vi sidus en la turo.

531
00:48:35,463 --> 00:48:39,689
Krom Kruaĥ forprenis mian popolon,
ĝi forprenis mian patrinon...

532
00:48:39,726 --> 00:48:43,637
ĝi forprenas ĉion.
Vi mortos!

533
00:48:43,674 --> 00:48:49,930
Aŝlin, se mi ne provos,
la libro neniam finfariĝos.

534
00:48:55,247 --> 00:48:57,393
La libro...

535
00:48:58,722 --> 00:49:01,806
Bone mi helpos vin.

536
00:49:32,163 --> 00:49:36,600
Aŝlin, ĉi tiu loko
malbonas por vi. Vi reiru.

537
00:49:36,601 --> 00:49:38,993
Mi trovos alian rimedon.

538
00:49:39,030 --> 00:49:42,720
Mi... mi devas helpi vin...

539
00:49:53,251 --> 00:49:55,784
Bonvole tuj foriru!

540
00:49:55,820 --> 00:49:59,746
Mallumon ŝanĝu en lumon.

541
00:52:36,600 --> 00:52:38,150
Aŝlin!

542
00:52:40,615 --> 00:52:46,615
Aŝlin!

543
00:53:05,313 --> 00:53:07,799
Maljunaj stultuloj...

544
00:53:08,347 --> 00:53:10,863
maljunaj stultuloj prefere silentu...

545
00:53:11,500 --> 00:53:13,700
... krom se junaj malsaĝuloj
streĉas la orelon.

546
00:53:13,800 --> 00:53:17,659
Ha! ĉi tie vi estas!
Kiel... kiel vi faris...?

547
00:53:17,805 --> 00:53:19,959
Kiel vi eliĝis el la turo?

548
00:53:19,960 --> 00:53:22,553
Reiru, antaŭ ol la estro ekscios.

549
00:53:22,554 --> 00:53:27,043
Ĉi tie vi ne restu, knabo,
nenio ĉi tie koncernas vin.

550
00:53:27,079 --> 00:53:29,792
Sed ĉi tie estas vi
kaj la libro...

551
00:53:29,829 --> 00:53:32,428
kaj la okulo.

552
00:53:42,891 --> 00:53:46,547
Kiel eblas?
Ĝi detruiĝis!

553
00:53:46,584 --> 00:53:49,246
Pluraj rakontoj pri la okulo ekzistas...

554
00:53:49,283 --> 00:53:52,211
pluraj loĝejoj de la mallumulo ekzistas...

555
00:53:52,248 --> 00:53:55,141
kaj li havis plurajn okulojn.

556
00:53:56,285 --> 00:53:59,990
Ĉu vi... eniris kavernon de la mallumulo?

557
00:54:00,027 --> 00:54:03,697
Ĉion ajn oni trovas en libroj.

558
00:54:04,234 --> 00:54:07,048
Mi memoras, ke mi foje legis tion...

559
00:54:07,049 --> 00:54:10,435
Bone... nun ni komencu!

560
00:54:41,820 --> 00:54:43,914
Via matenmanĝo, estro.

561
00:54:44,447 --> 00:54:46,845
Portu ĝin al Brendano.

562
00:54:47,825 --> 00:54:49,492
Kontrolu, ĉu...

563
00:54:49,494 --> 00:54:53,972
Kontrolu, ĉu li prudentiĝis.

564
00:56:41,000 --> 00:56:50,000
‹♪ sanctus dominus deus sabbaoth... ♫›
(sankta estas la sinjoro, dio de legiaroj)

565
00:56:51,000 --> 00:56:55,000
‹♪ sanctus dominus... ♫›
(sankta estas la sinjoro)

566
00:57:31,085 --> 00:57:33,832
Kiel ĉielo, ĉu ne?...

567
00:57:33,869 --> 00:57:36,580
ĉielo sur tero.

568
00:57:37,914 --> 00:57:41,001
Bonvole... bonvole estro,
mi kulpas.

569
00:57:43,403 --> 00:57:44,692
Stultuleto!

570
00:57:44,694 --> 00:57:49,462
La nordanoj alvenas, kaj
vi sidas ĉi tie desegnante.

571
00:57:51,718 --> 00:57:54,355
Post unu tago la vikingoj
atakos Kells-on!

572
00:57:54,392 --> 00:57:56,957
- La pordego ne eltenos.
- Ni forkuru.

573
00:57:56,993 --> 00:58:00,602
La pordego eltenos.
Rifuĝigu homojn en la preĝejon.

574
00:58:00,638 --> 00:58:03,600
Ili sin ŝirmos tie, ĝis
la atakantoj forvojos.

575
00:58:03,701 --> 00:58:07,059
Tang, diru al vilaĝanoj,
ke ili restu hejme.

576
00:58:07,660 --> 00:58:08,701
Kelaĥ!

577
00:58:09,352 --> 00:58:16,150
Vi estos sekura ĉi tie
kun via valora libro.

578
00:59:32,733 --> 00:59:35,828
Ne, ankoraŭ ne!

579
00:59:39,324 --> 00:59:41,412
Restu interne!

580
01:00:11,965 --> 01:00:14,821
Tang, malfermu la pordon!

581
01:00:15,709 --> 01:00:17,947
Al la turo!

582
01:00:29,047 --> 01:00:33,876
Unuope! La ŝtupoj
ne eltenos!

583
01:00:34,530 --> 01:00:37,061
Tang, ili tro multas!

584
01:00:39,995 --> 01:00:42,135
Ni ne sufiĉe rapidis.

585
01:00:53,743 --> 01:00:55,899
Fermu la pordon!

586
01:01:01,621 --> 01:01:03,447
Brendano!

587
01:01:46,996 --> 01:01:49,311
Inkon, ni faru inkon!

588
01:01:49,347 --> 01:01:53,075
- Brendano, atendu, atendu, ni ne povas...
- Rapidu!

589
01:02:18,235 --> 01:02:19,589
Onklo!

590
01:02:21,676 --> 01:02:23,523
Ne!

591
01:02:24,804 --> 01:02:26,890
Ne! ni savu lin!

592
01:02:26,927 --> 01:02:30,019
Tuj diru Brendano. Kie estas la
sekreta vojo al la arbaro?

593
01:02:30,055 --> 01:02:31,705
Ni savu lin!

594
01:02:31,741 --> 01:02:34,677
Ni ne povas helpi lin nun.

595
01:02:38,545 --> 01:02:40,981
Brendano!

596
01:02:42,300 --> 01:02:48,100
‹♪ ... pleni sunt cæli et terra... ♫›
(... plenas la ĉielo kaj la tero...)

597
01:02:49,600 --> 01:02:56,981
‹♪ gloria tua... ♫›
(je via gloro...)

598
01:02:59,600 --> 01:03:12,981
‹♪ in excelsis... in excelsis... ♫›
(en plejalto... en plejalto...)

599
01:03:24,247 --> 01:03:27,282
Ni nepre ne haltu.

600
01:03:28,940 --> 01:03:30,512
Mi devas reiri.

601
01:03:30,548 --> 01:03:35,404
La nordanoj neniun indulgis en Iona,
kaj neniun indulgos en Kells.

602
01:03:35,405 --> 01:03:38,559
- Mia onklo...
- Dum li vivis, li vin protektis...

603
01:03:38,595 --> 01:03:41,713
laŭ la sola maniero, kiun li sciis.

604
01:03:41,749 --> 01:03:44,830
Nun miavice mi protektos vin...

605
01:03:44,866 --> 01:03:48,466
pro Kelaĥ kaj pro la libro.

606
01:03:50,572 --> 01:03:53,124
Oro!

607
01:03:58,974 --> 01:04:00,643
Brendano!

608
01:05:27,015 --> 01:05:29,191
Aŝlin!

609
01:05:36,141 --> 01:05:42,399
Ni kuru plu, Brendano, kaj
espereble ni sufiĉe rapidos.

610
01:06:01,195 --> 01:06:03,217
Li vivas!

611
01:06:08,307 --> 01:06:11,104
Mi tiom lacas.

612
01:06:13,704 --> 01:06:15,688
Tang, forlasu min...

613
01:06:17,446 --> 01:06:18,517
bonvole...

614
01:06:19,551 --> 01:06:20,929
forlasu min...

615
01:06:27,300 --> 01:06:29,876
Vi estas la monaĥejestro de Kells!

616
01:06:31,022 --> 01:06:32,816
Vi devas ekstari!

617
01:07:35,000 --> 01:07:40,000
‹♪ ... patrem omnipotentem... ♫›
(... patro ĉiopova...)

618
01:07:41,000 --> 01:07:50,000
‹♪ factorem cæli et terræ... ♫›
(farinto de ĉielo kaj tero...)

619
01:07:55,000 --> 01:08:08,000
‹♪ visibilium omnium... ♫›
(de ĉio videbla...)

620
01:08:11,643 --> 01:08:15,430
„La libron oni neniam destinis
al kaŝiteco inter muroj...

621
01:08:15,431 --> 01:08:19,816
forbare de la mondo, kiu
inspiris ĝian elfaron.

622
01:08:19,817 --> 01:08:20,859
Brendano...

623
01:08:21,619 --> 01:08:24,193
vi portu la libron al homoj...

624
01:08:24,194 --> 01:08:26,900
por ke ili ricevu esperon.

625
01:08:26,936 --> 01:08:32,600
Ĝi prilumu la vojon en ĉi
malhela epoko de nordanoj.“

626
01:09:12,446 --> 01:09:13,915
Aŝlin?

627
01:09:31,419 --> 01:09:34,095
Mi tiom lacas.

628
01:09:34,131 --> 01:09:36,733
Bonvole ripozu, estro.

629
01:09:36,770 --> 01:09:42,000
Ĉu mi ripozu, kiam nia plej
kara trezoro perdiĝis?

630
01:09:42,037 --> 01:09:43,950
Sed kiel mi antaŭvidus?

631
01:09:43,951 --> 01:09:46,561
Kiel mi antaŭvidus, ke li pereos?

632
01:09:46,597 --> 01:09:48,493
Bonvolu, estro.

633
01:09:54,003 --> 01:09:57,307
Li estis nur knabo...

634
01:10:07,519 --> 01:10:12,092
Anĝelo de mallumo!
ankoraŭ ne, ankoraŭ ne!

635
01:10:12,128 --> 01:10:14,666
Lasu al mi tempon!

636
01:10:33,903 --> 01:10:35,886
Onklo!

637
01:10:38,846 --> 01:10:41,193
Ĉu Brendano?

638
01:10:44,873 --> 01:10:47,018
Mi sonĝas...

639
01:10:48,930 --> 01:10:50,838
Vi ne sonĝas.

640
01:10:51,737 --> 01:10:54,760
Mi feliĉegas pro la rekuniĝo.

641
01:10:54,761 --> 01:10:58,000
Mi kredis, ke mi delonge perdis vin.

642
01:10:58,436 --> 01:10:59,875
Brendano!

643
01:11:00,840 --> 01:11:03,451
Vi estis nur knabo...

644
01:11:03,452 --> 01:11:06,284
Tiom da bonaj homoj mortis...

645
01:11:06,285 --> 01:11:09,340
pro mia kulpo.
- Mi petas, onklo...

646
01:11:09,377 --> 01:11:11,109
... ne kulpigu vin.

647
01:11:11,146 --> 01:11:13,055
Vi ne komprenas.

648
01:11:13,323 --> 01:11:15,694
Al mi restas malmulta
vivtempo, Brendano.

649
01:11:15,695 --> 01:11:17,238
Pri Kells...

650
01:11:17,808 --> 01:11:19,349
pri Ajdan...

651
01:11:19,777 --> 01:11:21,123
pri la libro...

652
01:11:21,353 --> 01:11:22,599
vi pravis...

653
01:11:22,635 --> 01:11:25,023
kaj mi eraris.

654
01:11:25,681 --> 01:11:28,021
Nur ĉi tio postrestas...

655
01:11:30,822 --> 01:11:34,614
en ĉi mondo nur ĉi tio
min ankoraŭ konsolas.

656
01:11:34,815 --> 01:11:37,093
Frato Ajdan pravis...

657
01:11:37,194 --> 01:11:40,531
kaj mi malhelpadis lin.

658
01:11:41,291 --> 01:11:45,269
Ajdan ne multe atentis
vian opinion, onklo.

659
01:11:47,669 --> 01:11:49,896
Supozeble ne...

660
01:11:49,933 --> 01:11:56,190
Frato Ajdan celis, ke lia verko
transdoniĝu... kaj finfariĝu.

661
01:12:11,118 --> 01:12:13,169
La libro de Iona!

662
01:12:13,205 --> 01:12:15,220
Ĉu la libro de Kells?

663
01:12:17,627 --> 01:12:20,849
La libro de Kells.

664
01:13:16,984 --> 01:13:23,984
<i>subtekstoj de: ĵeromo vaŝe, 2013</i>

665
01:15:54,000 --> 01:15:56,000
‹Mise agus Pangur Bán›

666
01:15:56,200 --> 01:15:58,000
‹beirt ar bhreá linn bearta dáin›

667
01:15:59,000 --> 01:16:01,000
‹mise ag dréim le deacair theact›

668
01:16:01,200 --> 01:16:03,000
‹Pangur sleamhain ag súil le creach›

669
01:16:06,000 --> 01:16:08,000
‹clú nó cáil ní iarraim fhéin›

670
01:16:08,200 --> 01:16:11,000
‹ag iompú dúch go solas glé›

671
01:16:11,200 --> 01:16:13,000
‹beag le Pangur friotail fáith›

672
01:16:13,200 --> 01:16:17,000
‹b'fhearr leis luch nó leabhar a fáil.›