1
00:00:09,000 --> 00:00:13,500
Ĉi tiu filmo ricevis
la specialan premion
en la 26a festivalo en Kano
(Cannes)...
2
00:00:13,501 --> 00:00:17,000
la premion de internacia ĵurio
en la 11a festivalo de
sciencfikcia filmo en Triesto.
3
00:00:32,288 --> 00:00:37,999
‚La Sovaĝa Planedo‘
4
00:00:38,288 --> 00:00:42,666
laŭ la romano ‚Seriaj Omoj‘
de Stefan Wul.
5
00:00:43,999 --> 00:00:49,000
Kinigo, scenaro
kaj dialogoj de...
6
00:00:49,288 --> 00:00:53,000
Originalaj desegnoj de...
7
00:00:53,288 --> 00:00:58,000
Figurdesegnado de...
Dekordesegnado de...
8
00:00:59,288 --> 00:01:03,000
Muziko de...
9
00:01:03,288 --> 00:01:06,555
Reĝisorado de...
10
00:03:08,824 --> 00:03:10,444
Ŝi ne plu moviĝas.
11
00:03:10,555 --> 00:03:13,320
Mise! ni ne povos
plu ludi per ŝi.
12
00:03:15,670 --> 00:03:17,879
Gardu vin! venas sinjoro Sihn.
13
00:03:27,666 --> 00:03:31,580
Ho, rigardu, patro:
ina omo kaj ĝia ido.
14
00:03:31,681 --> 00:03:33,599
Ĉu ŝi mortis?
15
00:03:33,600 --> 00:03:35,398
Bedaŭrinde, jes, Tiva.
16
00:03:35,999 --> 00:03:38,500
Kaj la ido – kial bruas?
17
00:03:38,501 --> 00:03:42,799
Malklare. Eble pro timo
aŭ eble pro malsato.
18
00:03:42,800 --> 00:03:45,740
Ni ne lasu ĝin en tia situacio.
Permesu, ke mi kunprenu ĝin.
19
00:03:45,741 --> 00:03:48,678
Permesu, patro,
mi prizorgos ĉion pri ĝi.
20
00:03:48,679 --> 00:03:53,000
Bone, Tiva, ni savu
tiun beston de morto.
21
00:03:53,001 --> 00:03:55,818
„Mi tiam aŭdis unuafoje la nomon
de la ĉef-edilo de draagoj.“
22
00:03:57,481 --> 00:03:59,737
„Li indulgis mian vivon,
ligante mian sorton al sia.“
23
00:04:35,038 --> 00:04:37,777
Patrino, patrino...
24
00:04:37,778 --> 00:04:40,516
Patrino!
25
00:04:40,517 --> 00:04:45,435
Vidu, kiel bela la omido estas!
26
00:04:45,436 --> 00:04:48,677
Ĝia patrino mortis.
Mi flegos ĝin.
27
00:04:48,678 --> 00:04:55,000
Ĝi estas tre bela, Tiva.
28
00:04:55,001 --> 00:04:59,595
Tiva, vi rompis la mediton
de via patrino!
29
00:04:59,596 --> 00:05:03,756
Tenu la beston en obeo, alie
mi devos forpreni ĝin de vi!
30
00:05:03,757 --> 00:05:05,879
Patro, ĝi forrampis.
Ĝi ricevu kolringon.
31
00:05:49,584 --> 00:05:51,393
Vi lernu la uzon
de ĉi tio, rigardu...
32
00:05:52,394 --> 00:05:54,545
Ekirigu la beston.
33
00:06:14,000 --> 00:06:16,711
Estas amuze.
Permesu, ke mi provu.
34
00:06:26,712 --> 00:06:28,431
Milde!
35
00:06:29,432 --> 00:06:31,472
Pro la delikateco de tiu besto...
36
00:06:31,473 --> 00:06:32,811
vi facile vundus ĝin.
37
00:06:32,999 --> 00:06:35,032
Kiel vi nomos ĝin?
38
00:06:38,533 --> 00:06:41,750
Nomos per ‚Tiva‘, kiel mi.
39
00:06:41,751 --> 00:06:46,951
Tio ne sonas kiel oma nomo!
Nomu ĝin ‚Fidinda‘ aŭ ‚Vigla‘.
40
00:06:46,952 --> 00:06:48,551
Vidu, kiel ĝi terure petolas!
41
00:06:51,666 --> 00:06:55,031
Mi nomos ĝin Terr...
Terr... Terr!...
42
00:07:07,745 --> 00:07:10,508
„Min oni preteratentadis.“
43
00:07:10,509 --> 00:07:14,870
„Kiom gravis omido
kompare kun la nobla medito...“
44
00:07:14,871 --> 00:07:16,109
„tiu stranga rito...“
45
00:07:16,110 --> 00:07:19,999
„al kiu miaj mastroj fordonis tiom
da tempo kaj da konsideroj?“
46
00:07:54,228 --> 00:07:59,388
Spite al la planoj la fabriko de
domelementoj en la ‹uvao› Goham...
47
00:07:59,389 --> 00:08:02,188
ne atingis la atendatan kvanton.
48
00:08:02,189 --> 00:08:04,987
La fabrikaparatoj ŝajne elmontras
nenormalan eluziĝon...
49
00:08:04,988 --> 00:08:08,306
pro kio okazis malfruiĝo.
50
00:08:08,307 --> 00:08:12,307
Ĉu vi, majstro Taĵ, trovis la
kaŭzon de tiu nenormala eluziĝo?
51
00:08:12,308 --> 00:08:13,586
Ni ankoraŭ ne scias.
52
00:08:13,587 --> 00:08:17,627
Dume ni per rezervaj
aparatoj de la distrikto...
53
00:08:17,628 --> 00:08:19,687
kompletigos la produktadon.
54
00:08:19,688 --> 00:08:21,746
Mi ne komprenas.
55
00:08:21,747 --> 00:08:25,346
Tiuj aparatoj kontentige
funkciis ĝis nun.
56
00:08:25,347 --> 00:08:30,000
Ĉu en aliaj uvaoj
similaj averioj okazis?
57
00:08:30,001 --> 00:08:31,426
- Ne... - Ne... - Ne.
58
00:08:31,427 --> 00:08:35,385
Nur fabrikaparatoj el nia
kosma vojaĝo al Antakso 4...
59
00:08:35,386 --> 00:08:39,986
post reveno de tiu planedo
pene plenumis siajn programojn.
60
00:08:39,987 --> 00:08:42,424
Majstro Sihn, la scienculoj...
61
00:08:42,425 --> 00:08:47,826
klarigis ĉi difekton per rompo
en ilia sentekvilibra sistemo.
62
00:08:47,826 --> 00:08:53,226
Scienculoj ankaŭ rimarkigas, ke la
bestoj alportitaj de planedo Terra...
63
00:08:53,227 --> 00:08:57,545
havas sufiĉe altajn
‹savibonon› kaj inteligenton.
64
00:08:57,546 --> 00:09:00,104
Mi ne tre kredas,
ke tio veras.
65
00:09:00,105 --> 00:09:04,344
Evidente la bestoj
adaptiĝas sufiĉe bone.
66
00:09:04,345 --> 00:09:06,625
Ĉu tamen pro inteligento?
67
00:09:06,626 --> 00:09:09,405
Tiuj bestetoj, kiujn vi
inter du meditoj dorlotas...
68
00:09:09,406 --> 00:09:12,184
eble vin surprizos...
69
00:09:12,185 --> 00:09:13,703
en iu venonta tago.
70
00:09:14,000 --> 00:09:18,190
Filmoj faritaj sur Terra montras
multajn signojn de organizita vivo.
71
00:09:46,091 --> 00:09:49,537
Ĉi tiu adaptiĝemo – laŭ via diro
majstro Kap – ...
72
00:09:49,538 --> 00:09:52,982
eble indikas altan evoluon.
73
00:09:52,983 --> 00:09:56,661
Omoj havas pli mallongan
vivodaŭron, ol ni...
74
00:09:56,662 --> 00:10:00,382
sed ni ne forgesu,
ke ili multiĝas pli rapide.
75
00:10:00,383 --> 00:10:04,000
Ke tiuj bestoj progresas,
majstro Sihn,...
76
00:10:04,001 --> 00:10:05,903
ni ankoraŭ ne rimarkis.
77
00:10:05,904 --> 00:10:08,461
Sed kio rimarkindas,
78
00:10:08,462 --> 00:10:10,620
estas la grandaj damaĝoj...
79
00:10:10,621 --> 00:10:14,061
kiujn ili faris en la
uvaoj Ĵekst kaj Telez.
80
00:10:14,062 --> 00:10:17,501
La nombron de malsovaĝaj omoj
ni facile regas...
81
00:10:17,502 --> 00:10:20,060
sed sovaĝaj omoj...
82
00:10:20,061 --> 00:10:23,021
tre probable pli abundas,
ol oni ĝenerale kredas.
83
00:10:23,022 --> 00:10:24,580
Ni senomigas la prosperejojn...
84
00:10:24,581 --> 00:10:28,261
de sovaĝaj omoj en ĉiu tria ciklo.
Sed mi dubas...
85
00:10:28,262 --> 00:10:29,980
ĉu tio sufiĉas.
86
00:10:29,981 --> 00:10:33,260
Estas vere, ke malmultaj
armoj efikas daŭre.
87
00:10:33,261 --> 00:10:35,820
Ni agu draste.
88
00:10:35,821 --> 00:10:38,860
Oni esploras novajn procedojn
por senomigo...
89
00:10:39,947 --> 00:10:41,312
sed mi dubas, ĉu ili efikos.
90
00:13:44,813 --> 00:13:47,171
Tiva, iru kaj ludu aliloke.
91
00:13:51,172 --> 00:13:52,650
Mi pardonpetas...
92
00:13:52,651 --> 00:13:55,052
fantazio al ni prosperis
hodiaŭ, sed...
93
00:13:55,053 --> 00:13:56,291
tiu besto konstante ĝenas!
94
00:13:57,535 --> 00:14:00,086
Estu indulgema! Al tiuj bestoj
ĉiuj niaj infanoj havas inklinon.
95
00:15:49,687 --> 00:15:52,805
„Mi kreskadis rapide en tiu mondo malrapida...“
96
00:15:52,806 --> 00:15:56,286
„ĉar al draagoj unu el miaj jaroj
estis semajno.“
97
00:15:56,287 --> 00:16:00,146
„Mi estis nura viva ludilo...“
98
00:16:00,147 --> 00:16:02,000
„kiu iafoje tromemfide ribelis.“
99
00:16:02,001 --> 00:16:04,005
„Tiva min amis.“
100
00:16:06,006 --> 00:16:09,996
Terr... amas... Tivan...
101
00:16:09,997 --> 00:16:11,924
Ripetu!
102
00:16:12,080 --> 00:16:15,722
Terr... amas... Tivan...
ripetu.
103
00:16:56,723 --> 00:17:01,002
„Tiva ricevadis sian
instruon tra aŭdilo.“
104
00:17:01,003 --> 00:17:05,283
„Ĝi peris la lecionojn
rekte al la cerbo...“
105
00:17:05,284 --> 00:17:11,001
„ilin enpremante en la memoron
senforgese.“
106
00:17:11,002 --> 00:17:14,102
«Nia planedo Igam
havas unu lunon...»
107
00:17:14,103 --> 00:17:17,202
«nome la sovaĝan planedon.
Ĝi estas neloĝata.»
108
00:17:17,203 --> 00:17:19,201
«Ĝin oni uzas por medito. »
109
00:17:19,202 --> 00:17:21,441
«Igam partiĝas je pluraj uvaoj.»
110
00:17:21,442 --> 00:17:25,762
«Du uvaoj, Strom kaj Jot,
estas naturaj kaj simetriaj.»
111
00:17:25,763 --> 00:17:29,322
«Urtanon, la plej grandan uvaon,
tute kovras...»
112
00:17:29,323 --> 00:17:31,663
«bluaj sensonigaj rokoj.»
113
00:17:31,664 --> 00:17:34,293
«Ĝia varmamplekso cetere rangas...»
114
00:17:34,294 --> 00:17:36,920
«inter 8 kaj 243 ‹leksoj›...»
115
00:17:36,921 --> 00:17:40,641
«kio malebligas ĉian
‹ripokan› ekspluaton.»
116
00:17:40,642 --> 00:17:44,081
«Nia uvao, Goham, havas
‹fepularan› enlandan maron...»
117
00:17:44,082 --> 00:17:47,761
«kiu stabiligas la ‹penoĵon›
je proksimume 25 leksoj.»
118
00:17:47,762 --> 00:17:51,440
«Fiksaj blokoj kompensas
la influon de la ‹pontika ribacio›.»
119
00:17:51,441 --> 00:17:54,800
«‹Malojaj› globoj
moderigas la premon.»
120
00:17:54,801 --> 00:17:59,280
«Ĉiuj uvaoj travivas ciklon
de tri malegale longaj sezonoj:...»
121
00:17:59,281 --> 00:18:01,999
«la sezono de kristaligo,
‹geros›...»
122
00:18:02,000 --> 00:18:08,000
„Hazardo malfermis ankaŭ al mi
la pordon de la draagaj scioj.“
123
00:18:08,001 --> 00:18:11,000
«Kiam la grundo elskvamiĝas,
densa vegetaĵaro...»
124
00:18:11,001 --> 00:18:15,800
«anstataŭas ĉiujn ĝiajn ‹noskojn›
per similaj noskoj.»
125
00:18:15,801 --> 00:18:17,479
„Mi ŝatis la lecionojn.“
126
00:18:17,480 --> 00:18:20,319
„Mi penis kleriĝi per ili.“
127
00:18:20,320 --> 00:18:23,959
«La klifoj, kiuj en iuj lokoj bordas
la fepularan maron estas eluzitaj...»
128
00:18:23,960 --> 00:18:25,333
«de pluvoj, kiuj ofte daŭras...»
129
00:20:22,275 --> 00:20:24,833
Tiva, Tiva, venu kun via besto!
130
00:20:24,834 --> 00:20:28,473
Ĵurgal havas la propran
kaj ni amuziĝos.
131
00:20:28,474 --> 00:20:32,674
Mi ne volas, ke ĝi vundiĝu.
La omo de Ĵurgal estas furiozema!
132
00:20:32,675 --> 00:20:36,072
Lastfoje ĝi preskaŭ deŝiris
de mia la orelojn!
133
00:20:36,073 --> 00:20:40,913
Ĝi ne damaĝos ĝin.
Venu kaj ni ludu!
134
00:20:41,110 --> 00:20:42,671
Venu, venu, vidu!
135
00:21:25,672 --> 00:21:29,511
Terr luktu,
estos pli amuze.
136
00:21:29,512 --> 00:21:33,351
Terr venkos, ĝi kvazaŭ
estas sovaĝulo!
137
00:21:34,819 --> 00:21:35,819
Nun luktu!
138
00:21:59,000 --> 00:22:00,230
Ĝi bone kantas.
139
00:22:00,944 --> 00:22:02,649
Ankaŭ Terr scias kanti.
140
00:22:07,263 --> 00:22:10,168
Kantu, Terr, ek! kantu.
141
00:22:14,669 --> 00:22:17,589
- Ĉu ĝi strangolos ĝin?
- Mi ne scias, kion ĝi volas.
142
00:22:18,253 --> 00:22:19,825
Fia besto!
143
00:23:13,826 --> 00:23:19,026
«La ‹materna› muskolaro aŭ ‹fladuo›
de l' ‹tarko› estas bone videbla...»
144
00:23:29,376 --> 00:23:31,146
«ĉar la beston oni
facile senhaŭtigas...»
145
00:23:31,147 --> 00:23:33,106
Ĉu vi aŭdas la omon?
146
00:23:33,107 --> 00:23:35,064
Ĝi diras lecionon de Tiva.
147
00:23:35,065 --> 00:23:38,585
Ŝi tiom amas Terr-on,
ke ĉiam kunhavas ĝin.
148
00:23:38,586 --> 00:23:41,225
Ĉu ĝi komprenas, kion ĝi eldiras?
149
00:23:41,226 --> 00:23:42,864
Miaopinie ne.
150
00:23:42,865 --> 00:23:47,985
Ĉiuokaze, mi malpermesos, ke
ŝi kunhavu la omon dum lecionoj.
151
00:23:48,333 --> 00:23:50,984
Ŝi studu serioze.
152
00:23:50,985 --> 00:23:53,464
«Observante la ‹ŝisinian› muskolon
de tarka kruro ni vidas...»
153
00:23:53,465 --> 00:23:55,797
«ke tiu ŝisinia muskolo estas
karna, longaforma ‹viloko›...»
154
00:24:08,223 --> 00:24:11,004
«La ‹mologo› estas enonaska besto.»
155
00:24:11,005 --> 00:24:13,673
«Ĝi havas pli ol kvincent milionojn
da ‹lukonoj›...»
156
00:24:13,674 --> 00:24:16,343
«kaj la entuta surfaco
de la lukonaj vandoj...»
157
00:24:16,344 --> 00:24:18,463
«konsistas el malgrandaj ĉeloj...»
158
00:24:18,464 --> 00:24:21,703
«disaj inter grandaj, tre maldikaj
‹organuraj› platoj.»
159
00:24:21,704 --> 00:24:23,182
«Iuj scienculoj nun opinias...»
160
00:24:23,183 --> 00:24:28,463
«ke ĝi ne estas organuro
sed nur ‹gambosa› miksomaterialo...»
161
00:24:28,464 --> 00:24:30,622
«tio estas arta strukturo...»
162
00:24:30,623 --> 00:24:33,823
Ĉu vi denove kunhavas
Terr-on dum leciono...
163
00:24:33,824 --> 00:24:36,843
kvankam mi tion malpermesis?
164
00:24:36,844 --> 00:24:39,862
He vi – en la omujon!
165
00:24:39,863 --> 00:24:42,502
Patro! ĝi tamen ne ĝenas min...
166
00:24:42,503 --> 00:24:44,181
kaj ĝi tiom kontentas.
167
00:24:45,700 --> 00:24:49,400
Al vi la lecionoj estu agrablaj!
Nun, bonvole daŭrigu la studadon.
168
00:24:56,982 --> 00:25:02,701
„Venis la tago, kiam draagidoj
partoprenas unuafoje en medito...“
169
00:25:02,702 --> 00:25:06,900
„Tiu sankta solenaĵo
estas grava paŝo...“
170
00:25:06,901 --> 00:25:08,000
„sur ilia vojo al scio.“
171
00:26:30,057 --> 00:26:34,277
„Jam de kelka tempo mi perdis
mian intimecon kun Tiva.“
172
00:26:35,003 --> 00:26:38,047
„Ŝi estis kreskanta, kaj rezignanta
pri ĉiu ludilo siavice.“
173
00:26:39,269 --> 00:26:42,016
„Lecionojn mi ne plu kunhavis.
Mi decidis, ke mi forkuros.“
174
00:27:15,817 --> 00:27:18,395
Patrino, Terr-on mi ne trovas.
175
00:27:18,396 --> 00:27:20,846
Kaj mia aŭdilo forŝteliĝis.
176
00:27:20,847 --> 00:27:23,294
Uzu do vian brakringon!
177
00:27:23,295 --> 00:27:27,175
Se ĝi tre malproksimiĝis,
mi suferigos ĝin.
178
00:27:27,176 --> 00:27:31,055
Ŝaltu la brakringon
plenforte, bonvolu.
179
00:27:31,056 --> 00:27:32,896
Patrino, mi ne kuraĝas...
180
00:28:16,052 --> 00:28:20,133
Vi ne tre sagacas –
malsovaĝa omo, ĉu?
181
00:28:20,134 --> 00:28:21,772
Ankaŭ vi surhavas kolringon.
182
00:28:21,773 --> 00:28:24,652
Ĉi tiu estas malvera,
trompe por la draagoj.
183
00:28:24,653 --> 00:28:27,091
Kio estas tio?
184
00:28:27,092 --> 00:28:29,052
Aparato elpensita de draagoj.
185
00:28:29,053 --> 00:28:31,011
Kio?
186
00:28:31,011 --> 00:28:33,972
Draaga aparato.
187
00:28:33,973 --> 00:28:36,550
Aŭskultu!
188
00:28:36,973 --> 00:28:37,650
Ha!
189
00:28:38,451 --> 00:28:41,170
«‹Valia› ciklo, kvara leciono...»
190
00:28:41,171 --> 00:28:43,732
«Rimarkinde estas,
ke la serĉado de ‹aklonoj›...»
191
00:28:43,733 --> 00:28:46,050
«en spaca ‹pernetropo›...»
192
00:28:46,051 --> 00:28:49,831
«okazas sammaniere, kiel
en dudimensia pernetropo.»
193
00:28:49,832 --> 00:28:53,611
«Oni notu, ke oni serĉas
ne nur ‹festaciajn› grupojn...»
194
00:28:53,612 --> 00:28:58,651
Ne timu, ĝi ne danĝeras.
195
00:29:01,900 --> 00:29:03,689
Ĉu vi ŝtelis?
Kien vi portos?
196
00:29:03,690 --> 00:29:06,911
- Mi ne scias.
- Do venu kun mi!
197
00:30:08,287 --> 00:30:12,665
„Mia nova amiko gvidis min al grupo,
kiu kaŝe loĝis en granda arbo...“
198
00:30:13,208 --> 00:30:15,766
„ie en forlasita ĝardeno.“
199
00:30:21,999 --> 00:30:24,255
„Kiel mokinda hejma omo,
mi travivis...“
200
00:30:24,256 --> 00:30:26,100
„malglore la unuan rilaton
al sovaĝaj omoj.“
201
00:30:42,006 --> 00:30:44,145
Tiun keston ne batu,
ĝi estas kaptilo!
202
00:31:04,900 --> 00:31:07,764
„Ĉar mi alportis ĝis la granda arbo
la aŭdilon de scio...“
203
00:31:07,765 --> 00:31:10,924
„la sorĉisto spontanee
malamikis al mi.“
204
00:31:11,925 --> 00:31:13,585
Ni alportis kvin kestojn, estro.
205
00:31:13,999 --> 00:31:16,043
Ĉu nur unu manon da?
206
00:31:16,044 --> 00:31:18,924
Unu kesto estis kaptilo, estro,
kaj Rapidulo pro ĝi mortis.
207
00:31:18,925 --> 00:31:21,444
Li sciis, ke ĝi estas kaptilo.
208
00:31:21,445 --> 00:31:23,403
Li estas malsovaĝa omo, estro.
209
00:31:23,404 --> 00:31:26,555
Li forkuris kun draaga aparato...
210
00:31:26,556 --> 00:31:29,654
per kiu li instruiĝis
pri draaga skribo.
211
00:31:29,777 --> 00:31:32,400
(Demandu, kion enhavas tiu kesto.
Mi vetas, ke li ne scias legi.)
212
00:31:32,655 --> 00:31:35,300
Ĉu la malsovaĝa homo do scias,
kion enhavas la kestoj?
213
00:31:36,100 --> 00:31:37,000
Kion ĉi tiu?
214
00:31:38,360 --> 00:31:39,888
Kolorpulvoron.
215
00:34:43,800 --> 00:34:45,293
«... varmamplekso cetere rangas...»
216
00:34:45,294 --> 00:34:46,920
«inter 8 kaj 243 leksoj...»
217
00:34:46,921 --> 00:34:50,000
«kio malebligas ĉian
ripokan ekspluaton.»
218
00:34:51,356 --> 00:34:54,300
«Nia uvao, Goham, havas
fepularan enlandan maron...»
219
00:34:55,401 --> 00:34:57,534
«kiu stabiligas la penoĵon
je proksimume 25 leksoj.»
220
00:34:57,735 --> 00:34:59,794
«Fiksaj blokoj kompensas...»
221
00:35:00,095 --> 00:35:02,153
«la influon de la pontika ribacio.»
222
00:35:02,154 --> 00:35:04,777
«Malojaj globoj moderigas la premon.»
223
00:35:05,555 --> 00:35:10,929
«La du aliaj uvaoj, Ĵez kaj Telez,
estas tute...»
224
00:35:12,833 --> 00:35:14,153
Kial vi ĉesigis la lecionon?
225
00:35:15,154 --> 00:35:17,473
Draaga scio malutilas.
226
00:35:17,474 --> 00:35:19,693
Ĝin omoj ne bezonas.
227
00:35:19,694 --> 00:35:21,943
Ni ne estas malsovaĝaj omoj.
228
00:35:21,944 --> 00:35:23,192
Li kulpis grandan ofendon!
229
00:35:24,193 --> 00:35:26,393
Laŭleĝe vi devas interlukti.
230
00:35:29,394 --> 00:35:31,272
Alportu la lukto-bestojn!
231
00:36:19,030 --> 00:36:20,830
Vi venkis.
232
00:36:21,030 --> 00:36:23,830
Restu kun ni, omoj
de la granda arbo.
233
00:36:24,831 --> 00:36:26,029
Al ni vi tre helpos.
234
00:36:26,030 --> 00:36:28,949
Morgaŭ ni ekspedicios.
235
00:38:04,506 --> 00:38:07,146
„Ĝi estis mia unua ekspedicio
por ŝtelo de draaga manĝaĵo.“
236
00:38:07,888 --> 00:38:10,555
„Ni revenis kun granda
ŝarĝo da kaptaĵoj.“
237
00:38:23,945 --> 00:38:26,799
Vigle! la granda arbo proksimas.
238
00:38:32,745 --> 00:38:34,849
La grupo de la profunda vepro!
Singardu!
239
00:38:51,823 --> 00:38:53,423
Kial ili priŝtelis nin?
240
00:38:53,424 --> 00:38:55,984
Ili estas el la profunda vepro.
Neniel fidu ilin.
241
00:38:57,656 --> 00:39:00,108
Tiuj ŝteluloj loĝas
aliekstreme de la ĝardeno.
242
00:39:05,703 --> 00:39:09,623
«La granda Zarek en la tria
jarmilo antaŭ la ‹kroŭpa› erao...»
243
00:39:09,624 --> 00:39:11,342
«fondis la unuan
‹piraman› civilizon.»
244
00:39:11,343 --> 00:39:15,000
«Laŭlegende de sia tombo
li ankoraŭ movas...»
245
00:39:15,001 --> 00:39:16,000
«la globon de vivo.»
246
00:39:16,001 --> 00:39:20,000
«Trapikite de ĵetaĵoj
lia korpo restas senŝanĝa.»
247
00:39:20,001 --> 00:39:22,662
«Lia menso travojas
la igaman ĉielon...»
248
00:39:22,663 --> 00:39:26,942
«periode, ekde la tempo de
la unua ‹jankosa› invado...»
249
00:39:26,943 --> 00:39:29,101
«kiun forpelis la draaga
armeo sub lia komando.»
250
00:39:29,102 --> 00:39:33,761
«Iuj scienculoj rilatigas tion
al la ideo de medito.»
251
00:39:33,762 --> 00:39:36,000
«Aliaj opinias, ke
Zarek estas senmorta kaj ke...»
252
00:39:36,001 --> 00:39:39,901
«el la flamoj de tempo
li reaperas en la vortico...»
253
00:39:39,902 --> 00:39:43,100
«de l' realo
senlime multobla...»
254
00:39:43,101 --> 00:39:47,100
«kontraŭante la mortemon
en la draagaj animoj.»
255
00:39:49,061 --> 00:39:49,999
«Efektive...»
256
00:39:55,821 --> 00:39:58,140
«post la pirama civilizo...»
257
00:39:58,141 --> 00:40:00,000
«la draaga popolo
repelis la invadon...»
258
00:40:02,001 --> 00:40:03,899
Vidu, kiel omoj lernas.
259
00:40:03,999 --> 00:40:06,540
Se ni nur havigus al ni
pliajn aŭdilojn...!
260
00:40:09,300 --> 00:40:12,111
Terr, vi scias tiom multe,
kiom la draagoj.
261
00:40:13,701 --> 00:40:15,859
Mi nur komencas
kompreni skribon.
262
00:40:16,860 --> 00:40:17,660
Vidu.
263
00:43:26,371 --> 00:43:27,610
Ĉu vi certas?
264
00:43:27,611 --> 00:43:30,690
Ĉu vi legis bone?
265
00:43:30,691 --> 00:43:33,731
Jes, en la ĝardeno sur ĉiuj
muroj legiĝas ‚senomigo‘!
266
00:43:33,732 --> 00:43:35,032
Kio okazos?
267
00:43:36,131 --> 00:43:38,610
La draagoj mortigos ĉiujn
omojn de la ĝardeno!
268
00:43:40,611 --> 00:43:41,300
Antaŭlonge...
269
00:43:41,401 --> 00:43:42,890
mi vidis senomigon.
270
00:43:43,491 --> 00:43:44,089
Estis terure!
271
00:43:45,290 --> 00:43:49,030
Sed nun en la arbo
la danĝero ne grandas.
272
00:43:49,331 --> 00:43:50,529
Kiel ni agu?
273
00:43:51,530 --> 00:43:54,650
- Fatale!
- Ni havas tempon por prepariĝi.
274
00:43:55,651 --> 00:43:57,150
Ni postenigos gardistojn.
275
00:43:57,151 --> 00:43:58,649
La draagoj buĉos nin...
276
00:44:00,650 --> 00:44:02,749
pune pro la ŝtelo de ilia sciaro.
277
00:44:03,350 --> 00:44:05,048
Ni preĝu al la sovaĝa planedo.
278
00:44:06,049 --> 00:44:09,288
La gardistoj avertos, kiam venos
la draagoj. Morgaŭ ni decidos.
279
00:45:36,845 --> 00:45:39,432
Kial vi enŝteliĝis al ni?
He?
280
00:45:43,885 --> 00:45:46,925
Mi venas kun sciigo. Morgaŭ
la draagoj la ĝardenon senomigos.
281
00:45:48,926 --> 00:45:50,724
La ĝardenon senomigos?
Ĉu tiom?
282
00:45:50,725 --> 00:45:51,583
Kiel vi eksciis?
283
00:45:51,684 --> 00:45:54,364
Iu el ni legis ĝin
de sur la muroj!
284
00:45:55,888 --> 00:45:58,605
Ĉu nun omoj de l' granda arbo
legas la draagan skribon?
285
00:45:59,606 --> 00:46:01,603
Ne atentu lin, maljunulino!
286
00:46:01,604 --> 00:46:03,844
Li trompe provas ellogi
nin el la profunda vepro!
287
00:46:04,845 --> 00:46:06,804
Mi parolas veron,
la draagoj volas senomigi!
288
00:46:08,200 --> 00:46:09,602
Malliberigu lin!
289
00:46:10,603 --> 00:46:12,327
Iu eliru kaj kontrolu la murojn!
290
00:50:24,392 --> 00:50:25,135
Aŭskultu!
291
00:50:25,212 --> 00:50:27,116
- Draagoj!
- Silenton!
292
00:50:39,912 --> 00:50:41,311
Mi flaras omojn ĉi tie.
293
00:50:41,312 --> 00:50:43,671
Fibestoj!
Estus bone, se la ediloj...
294
00:50:43,672 --> 00:50:44,790
planus pli oftajn purigojn!
295
00:50:46,791 --> 00:50:49,791
Ne malbone havi maskotan omon...
ili estas amuzaj.
296
00:50:50,192 --> 00:50:52,830
Sed tiuj sovaĝaj omoj
ŝtelas...
297
00:50:52,831 --> 00:50:54,711
malpuras kaj multiĝas
timige rapide.
298
00:50:55,712 --> 00:50:57,911
Estas nesto en la defluejo!
299
00:50:57,912 --> 00:50:59,870
Vidu... tuta kolonio.
300
00:51:00,871 --> 00:51:02,171
Ni premmortigu ilin.
301
00:51:39,109 --> 00:51:41,187
La estro mortis.
302
00:51:43,188 --> 00:51:45,547
Ne ploraĉu kiel infanoj.
303
00:51:46,548 --> 00:51:48,868
Ni foriru al loko,
kie la draagoj ne trovos nin.
304
00:51:51,000 --> 00:51:53,908
Mi konas tian lokon,
mi kondukos vin tien.
305
00:53:07,705 --> 00:53:09,945
Tiu vojo kondukas
al forlasita raketejo.
306
00:53:11,785 --> 00:53:13,564
Tie ni estos sekuraj.
307
00:54:01,382 --> 00:54:04,703
Mi malaprobas, ke ni senomigas
regule nur en ĉiu tria ciklo.
308
00:54:04,822 --> 00:54:08,382
Lastatempaj okazoj pruvas,
kiom tio malsufiĉas.
309
00:54:08,542 --> 00:54:10,182
Murdo de draago!
Nekredeble!
310
00:54:11,302 --> 00:54:14,082
Ĉu draagoj tiel malfortas,
ke omoj povas mortigi ilin...
311
00:54:14,083 --> 00:54:15,000
facilege?
312
00:54:15,001 --> 00:54:18,000
Sovaĝaj omoj multe pli
abundas, ol oni kredis.
313
00:54:19,622 --> 00:54:23,381
Sur la korpo vidiĝis multegaj
mordoj kaj vundoj.
314
00:54:23,542 --> 00:54:25,341
Raportis la saviĝinta draago...
315
00:54:25,342 --> 00:54:27,901
ke omoj multegis.
316
00:54:32,261 --> 00:54:34,999
Sovaĝaj omoj fariĝas
ĉiutage pli sentimaj!
317
00:54:35,000 --> 00:54:37,999
Ili multiĝas timige rapide!
318
00:54:38,261 --> 00:54:41,421
Majstro Sihn, estas
maltrankviliga la konstato...
319
00:54:41,541 --> 00:54:43,181
ke via uvao Telez...
320
00:54:45,666 --> 00:54:47,660
ne estas la sola...
321
00:54:47,661 --> 00:54:49,300
kie senomigo renkontis malfacilojn.
322
00:54:49,380 --> 00:54:51,620
Du aliaj uvaoj...
323
00:54:51,621 --> 00:54:52,421
Goham kaj Urtano...
324
00:54:54,540 --> 00:54:56,020
travivis similajn okazaĵojn.
325
00:54:56,420 --> 00:55:00,780
En la senomigita ĝardeno
proksime de la murdita draago...
326
00:55:00,940 --> 00:55:02,980
troviĝis du surprize oportune
aranĝitaj nestoj.
327
00:55:03,140 --> 00:55:05,379
Kaj plej mirige,
plej neatendite...
328
00:55:05,499 --> 00:55:07,060
en iu el tiuj nestoj...
329
00:55:08,179 --> 00:55:10,739
ankoraŭ fermitaj kestoj
staris ordigite...
330
00:55:10,740 --> 00:55:13,979
laŭ speco.
Kiel sciis la omoj...
331
00:55:13,980 --> 00:55:15,888
kion ili enhavas?
332
00:55:17,399 --> 00:55:21,559
Estas urĝe, majstro Sihn, ke
ni decidu vere efikajn agadojn!
333
00:55:21,679 --> 00:55:24,719
Mi proponas, ke ni senomigu
ĝardenojn dufoje en ĉiu ciklo.
334
00:55:24,839 --> 00:55:29,359
Mi ankaŭ petas striktan
reguladon de la bredo...
335
00:55:29,558 --> 00:55:31,959
kaj de la vendo
de malsovaĝaj omoj.
336
00:55:32,078 --> 00:55:34,358
Tro ofte ili resovaĝiĝas...
337
00:55:34,599 --> 00:55:37,158
kaj aliĝas al la grupoj...
338
00:55:37,278 --> 00:55:39,998
kiuj vivas en ĝardenoj
kaj aliaj dezertaj lokoj.
339
00:55:40,158 --> 00:55:44,917
Ni fine uzu la delonge anoncitajn
novajn rimedojn por senomigo.
340
00:55:45,037 --> 00:55:49,157
Ni ekstermu la sovaĝajn omojn.
Kaj mi plie demandas:
341
00:55:49,278 --> 00:55:51,957
ĉu ni konservu niajn
hejmajn omojn?
342
00:55:52,118 --> 00:55:56,637
Vi erare kredas, ke omoj
estas nuraj fibestoj.
343
00:55:56,757 --> 00:55:58,677
Kaj ĉi tiu eraro,
mi timas...
344
00:55:58,797 --> 00:56:01,397
havos pezajn sekvojn.
345
00:56:31,916 --> 00:56:33,475
„Pasis en Igam...“
346
00:56:33,635 --> 00:56:36,436
„tri sezonoj...“
347
00:56:36,596 --> 00:56:38,315
„tio estis por ni
dekkvino da jaroj.“
348
00:56:48,954 --> 00:56:52,035
„En la delonge forlasita
draaga raketejo...“
349
00:56:52,155 --> 00:56:54,555
„ni konstruadis nian urbon.“
350
00:56:54,675 --> 00:56:57,794
„Sed nia vera celo
estis la sovaĝa planedo.“
351
00:56:58,434 --> 00:57:00,995
„Multaj malsovaĝaj kaj sovaĝaj
omoj aliĝadis al ni.“
352
00:57:48,992 --> 00:57:52,032
„Dank' al scioj havitaj
per la aŭdilo...“
353
00:57:52,232 --> 00:57:54,352
„ni uzis altajn teĥnikojn
kaj skaligadis...“
354
00:57:54,472 --> 00:57:56,311
„draagajn raketelementojn...“
355
00:57:56,472 --> 00:57:58,272
„al grando por ni taŭga.“
356
00:58:06,751 --> 00:58:11,591
«‹Trinuro› estas blanka metalo,
kies aspekto ‹palsifas matvaron›.»
357
00:58:11,871 --> 00:58:16,031
«Zorga ‹rekuligo› provizas
al ĝi belan metalan brilon.»
358
00:58:23,791 --> 00:58:25,430
Al ni bone prosperas, Terr.
359
00:58:25,550 --> 00:58:27,390
Du raketoj jam pretas...
360
00:58:27,391 --> 00:58:28,670
por elprovado.
361
00:58:28,791 --> 00:58:32,190
- Aliaj sekvos per laboro kaj tempo.
- Ni rapidu!
362
00:58:32,631 --> 00:58:35,510
Multaj spionoj inter
hejmaj omoj sciigis...
363
00:58:35,630 --> 00:58:37,910
ke venas granda senomigo.
364
00:58:38,030 --> 00:58:40,510
Ne estas certe,
ke ili pretervidos nin.
365
01:01:02,464 --> 01:01:05,264
Ni senprokraste flugigos
la du esplorraketojn...
366
01:01:05,623 --> 01:01:08,443
kaj baldaŭ vidos, ĉu vivado
sur la sovaĝa planedo eblas.
367
01:01:08,583 --> 01:01:10,383
Atendi ni ne povas.
368
01:01:10,503 --> 01:01:14,063
Bedaŭrinde mi ne kunvojaĝos.
369
01:01:14,303 --> 01:01:17,662
Mi ne timas.
Mi certas, ke vi prosperos.
370
01:01:18,863 --> 01:01:20,463
Mi scias, ke vi konstruos...
371
01:01:20,623 --> 01:01:24,102
novan mondon, en kiu
omoj feliĉos...
372
01:01:24,222 --> 01:01:25,782
malproksime de draagoj.
373
01:01:26,302 --> 01:01:29,143
La sovaĝa planedo
iĝos nia planedo...
374
01:01:29,622 --> 01:01:32,222
iĝos la mondo
de niaj idoj.
375
01:01:32,422 --> 01:01:34,062
Vi iru!
376
01:01:34,582 --> 01:01:36,462
Vi iru nun!
377
01:01:37,142 --> 01:01:38,221
Vi...
378
01:03:20,377 --> 01:03:23,937
„Ŝance ni eltrovis
la sekreton de la draagoj.“
379
01:03:24,257 --> 01:03:28,096
„Per la meditogloboj tien
ili venadis kaj renkontadis...“
380
01:03:28,257 --> 01:03:32,816
„aligalaksiulojn
por stranga geedziga rito.“
381
01:03:34,696 --> 01:03:38,976
„Ĉi tiu kuniĝo al ili donis
la necesan vivenergion...“
382
01:03:39,096 --> 01:03:42,256
„kaj samtempe daŭrigis
ilian genton.“
383
01:04:16,814 --> 01:04:18,535
„Ni ektimis, ke...“
384
01:04:18,655 --> 01:04:21,974
„la piedoj de l' grandegaj statuoj
eble renversus niajn raketojn.“
385
01:04:30,694 --> 01:04:33,854
„Ni hazarde trafis la solan
malforton de la draagoj.“
386
01:04:35,734 --> 01:04:38,733
„Sur Igam la senomigo haltis.“
387
01:05:20,411 --> 01:05:24,411
Neniam antaŭe draagoj
estis en tia danĝero!
388
01:05:24,531 --> 01:05:27,411
Nia tuta civilizo ŝanceliĝas!
389
01:05:27,932 --> 01:05:29,611
La omoj estas venĝantaj.
390
01:05:29,731 --> 01:05:32,651
Ili havas nekredeblajn
teĥnikajn rimedojn.
391
01:05:32,971 --> 01:05:34,691
Ni haltigu ilin,
ekstermu ilin.
392
01:05:37,171 --> 01:05:38,971
Ĉu ne tro malfrue?
393
01:05:39,731 --> 01:05:42,331
Nek omoj nek draagoj...
394
01:05:42,451 --> 01:05:45,530
profitos de interdetruo.
395
01:05:46,810 --> 01:05:49,251
Ni prefere strebu al paco.
396
01:06:05,150 --> 01:06:07,390
«Ekde la Sihn-a erao,
epoko de la igamaj majstroj...»
397
01:06:07,410 --> 01:06:12,090
«la draaga civilizo spertas
rimarkindan evoluon.»
398
01:06:12,329 --> 01:06:14,289
«Longe instruite...»
399
01:06:14,349 --> 01:06:16,709
«per nia filozofio kaj teĥnikaro...»
400
01:06:16,770 --> 01:06:18,769
«omoj nun al draagoj peras...»
401
01:06:18,889 --> 01:06:22,529
«iniciatemon kaj
viglan pensmanieron.»
402
01:06:22,649 --> 01:06:27,729
«Nian planedon du lunoj,
unu natura kaj unu arta, ĉirkaŭiras.»
403
01:06:27,849 --> 01:06:30,840
«La natura, laŭnome
sovaĝa planedo...»
404
01:06:30,841 --> 01:06:33,128
«restas dediĉita
al draaga medito.»
405
01:06:33,348 --> 01:06:39,429
«La artan faris la omoj,
kaj nomis ĝin Terr.»
406
01:06:39,548 --> 01:06:41,668
«omoj vivas en
urbegoj...»
407
01:06:41,669 --> 01:06:42,999
«dise en pluraj uvaoj...»
408
01:06:46,281 --> 01:06:56,281
subtekstoj de: ĵeromo vaŝe, 2013.