1
00:00:13,000 --> 00:00:15,001
2-4-7-filmoj prezentas la filmon...
2
00:00:16,500 --> 00:00:20,001
‚Persepolo‛
3
00:00:21,000 --> 00:00:24,001
laŭ la originala bildstrio de:
Marĝane Satrapi
4
00:00:25,000 --> 00:00:40,001
kunproduktis...
5
00:00:43,000 --> 00:00:56,001
voĉoj de...
6
00:00:57,000 --> 00:00:59,001
animacia studio Perseprod...
7
00:01:33,000 --> 00:01:37,001
reĝisorado de:
Marĝane Satrapi kaj
Vincento Parono
8
00:01:47,500 --> 00:01:49,000
Parizo, flughaveno Orli
9
00:02:30,000 --> 00:02:33,559
Viajn bileton kaj pasporton, mi petas.
10
00:02:35,791 --> 00:02:38,711
Sinjorino, mi petas
vian bileton kaj vian pasporton.
11
00:02:57,271 --> 00:02:59,460
Marĝinjo, ne forkuru!
12
00:02:59,669 --> 00:03:01,858
Vidu, tie estas Njuŝa!
13
00:03:03,735 --> 00:03:05,716
Marĝinjo, nekredeble,
kiel vi kreskis!
14
00:03:06,029 --> 00:03:07,385
Ĉu vi alportis donacon?
15
00:03:07,593 --> 00:03:09,470
Kia estas Parizo?
16
00:03:09,783 --> 00:03:11,347
Ĉu vi vidis Brus Li-n?
kaj kia estas la Ejfelturo?
17
00:03:11,556 --> 00:03:12,598
Estu bonvena en Teherano, kara.
18
00:03:12,599 --> 00:03:13,745
Ni sentis tian mankon de vi!
19
00:03:13,954 --> 00:03:14,788
Mi prizorgos vian pakaĵaron.
20
00:03:14,996 --> 00:03:16,352
Ne, mi prizorgos.
21
00:03:16,560 --> 00:03:18,229
Hastu, ni estas atendataj.
22
00:03:18,959 --> 00:03:20,314
„Mi memoras...“
23
00:03:20,523 --> 00:03:23,025
„tiutempe mi vivis
trankvilan, senĝenan vivon...“
24
00:03:23,338 --> 00:03:24,902
„vivon de knabineto.“
25
00:03:25,215 --> 00:03:28,552
„Mi ŝatis terpomfritojn kun keĉapo,
mia plej ŝatata figuro estis Brus Li...“
26
00:03:28,760 --> 00:03:31,888
„mi iris en Adidas-ŝuoj,
kaj obsedis min du aferoj:...“
27
00:03:32,097 --> 00:03:36,372
„ke poste mi senharigos la krurojn,
kaj ke iĝos la lasta profeto de la galaksio.“
28
00:03:46,000 --> 00:03:48,676
Por scii, ĉu la mamoj estas en ordo,
vi ŝovu krajonon sub ilin...
29
00:03:48,988 --> 00:03:51,595
se ĝi falas, vi havas belajn globojn,
se ĝi restas, vi povas plori.
30
00:03:52,951 --> 00:03:54,515
Se oni skuus ĉi tiun...
31
00:03:54,828 --> 00:03:56,600
tutan skatolon da restintaj
krajonoj oni kolektus.
32
00:03:58,477 --> 00:03:59,415
He, trankviliĝu!
33
00:03:59,624 --> 00:04:02,335
Ili enlasis min por vizito
lastan semajnon.
34
00:04:02,543 --> 00:04:04,525
Li ŝajnis en tre malbona sano.
35
00:04:04,733 --> 00:04:08,070
Ili promesis liberigon...
antaŭ preskaŭ kvar jaroj.
36
00:04:08,383 --> 00:04:09,634
Ne zorgu.
37
00:04:09,842 --> 00:04:12,866
Ĉi tiu politika sistemo ne plu
eltenos longe, ĝi kolapsos.
38
00:04:13,179 --> 00:04:14,952
Panjo, Marĝinjo piedbatis al mi la kapon.
39
00:04:15,264 --> 00:04:16,620
Venĝo de drako...
40
00:04:16,933 --> 00:04:20,686
estas plado maldolĉa,
kiun oni prenas malvarma.
41
00:04:20,895 --> 00:04:23,293
Se la drako ne tuj paciĝos,
ĝi ricevos survangon.
42
00:04:29,862 --> 00:04:31,530
Mi, Marĝane...
43
00:04:31,739 --> 00:04:34,137
estonta profeto,
decidis ke:
44
00:04:34,346 --> 00:04:37,370
Unue – ĉiuj
havu bonan sintenon.
45
00:04:37,578 --> 00:04:40,811
Due – ĉiuj
havu bonan parolon.
46
00:04:41,019 --> 00:04:43,939
Trie – ĉiuj
faru bonan faron.
47
00:04:44,147 --> 00:04:48,526
Kvare – malriĉuloj manĝu
rostitan kokon ĉiutage.
48
00:04:48,735 --> 00:04:51,967
Kvine – maljunuloj
ne havu dolorojn.
49
00:04:52,176 --> 00:04:54,366
Marĝinjo, se ĉi tiel vi decidis...
50
00:04:54,574 --> 00:04:56,555
mi estos via
unua disĉiplo.
51
00:04:56,764 --> 00:04:58,432
Ĉu vere? Brave!
52
00:04:58,641 --> 00:05:01,560
Kiel vi aranĝos, ke
maljunuloj ne havos dolorojn?
53
00:05:01,769 --> 00:05:03,333
Tre simple: estos malpermesite.
54
00:05:03,541 --> 00:05:05,210
Ha lerte, kial mi ne mem pensis?
55
00:05:05,418 --> 00:05:06,774
Kio okazas?
56
00:05:06,982 --> 00:05:14,110
For la reĝo, for la reĝo!
57
00:05:22,310 --> 00:05:23,561
Tion mi antaŭdiris...
58
00:05:23,874 --> 00:05:25,021
mi antaŭdiris!
59
00:05:26,481 --> 00:05:28,670
Ni travivas epokan okazaĵon.
60
00:05:35,865 --> 00:05:37,638
Li fine elpagos siajn
misfarojn kontraŭ ni.
61
00:05:37,846 --> 00:05:40,870
Jes, filino, via kompatinda
patro finfine havos venĝon.
62
00:05:41,000 --> 00:05:43,477
La reĝo paku siajn necesaĵojn,
kaj iru por ferioj ĉe siaj vaŝintonaj amikoj.
63
00:05:43,685 --> 00:05:46,709
Sed al mi ŝajnas ke...
la reĝon mi ŝatas.
64
00:05:48,586 --> 00:05:50,463
Lin elektis Dio.
65
00:05:51,610 --> 00:05:53,382
Vere, tiel estas!
66
00:05:53,591 --> 00:05:57,449
Dio mem diris al mi –
Dio kaj ankaŭ la instruisto.
67
00:05:58,283 --> 00:06:00,473
Unue la reĝon ne elektis Dio.
68
00:06:00,681 --> 00:06:01,724
Babilaĵo! la instruisto...
69
00:06:01,932 --> 00:06:03,392
Ŝŝŝ...
70
00:06:05,582 --> 00:06:07,146
Tiel ili diras.
71
00:06:07,354 --> 00:06:10,066
Mi rakontos al vi,
kiel vere okazis.
72
00:06:10,274 --> 00:06:14,445
La vero estas, ke antaŭ 50 jaroj,
la patro de la nuna reĝo, nura oficiro...
73
00:06:14,653 --> 00:06:17,260
volis faligi la ĥaĝar-familian reĝon
kaj starigi respublikon.
74
00:06:17,469 --> 00:06:20,701
Mi agos kiel Ataturko,
ĉi tiun landon mi modernigos.
75
00:06:20,910 --> 00:06:22,578
Mi fondos respublikon.
76
00:06:22,786 --> 00:06:25,602
La angloj aŭdis
pri tiu plano, kaj...
77
00:06:25,810 --> 00:06:29,460
Saloŭton, kial vi voŭlas
estigi respublikon...
78
00:06:29,668 --> 00:06:31,962
dum vi povas
iĝi imperiejstro?
79
00:06:32,171 --> 00:06:33,735
Ĉu mi, imperiestro?
80
00:06:33,943 --> 00:06:37,593
Komprenejble!
pli komforte ol prezidanto.
81
00:06:37,801 --> 00:06:39,887
Havigu al vi plenan regon.
82
00:06:40,095 --> 00:06:41,764
Tia lando...
83
00:06:42,076 --> 00:06:45,413
bezonas fortan reganton,
kia ĝuste vi estas.
84
00:06:45,622 --> 00:06:48,228
Hm... estas en tio grajno da vero.
85
00:06:48,437 --> 00:06:51,356
Kaj... vi scias,
ke la klerikaro...
86
00:06:51,669 --> 00:06:53,546
ne ŝatas respublikon...
87
00:06:53,755 --> 00:06:56,257
kaj – konfidence dirite –
ĝi sufiĉe pravas en tio.
88
00:06:56,466 --> 00:06:58,238
Kion mi faru?
89
00:06:58,447 --> 00:07:01,053
Nenion, nur donu
al ni la nafton...
90
00:07:01,262 --> 00:07:02,513
ni prizorgos...
91
00:07:02,722 --> 00:07:04,286
ĉion ceteran.
92
00:07:07,518 --> 00:07:12,315
De nun reĝas mi.
Ĉio via estas mia.
93
00:07:12,523 --> 00:07:14,191
- Do, li estis tia fiulo!
94
00:07:14,400 --> 00:07:16,590
- Ho!
- Jes kaj tamen ne.
95
00:07:16,798 --> 00:07:19,926
Li estis diktaturisto,
sed li reale modernigis Iranon.
96
00:07:20,135 --> 00:07:23,471
Sian landon li amis iamaniere,
male ol la postveninta filo.
97
00:07:23,680 --> 00:07:27,955
Reĝo ekde nun estas mi.
Mi estas la lumo de arjoj.
98
00:07:28,164 --> 00:07:32,126
Mi igos ĉi landon la lando
plej moderna en tuta historio.
99
00:07:32,334 --> 00:07:34,941
Nia popolo denove brilegos.
100
00:07:36,297 --> 00:07:39,008
Jes, la patro de la reĝo
estis senkompata.
101
00:07:39,216 --> 00:07:40,989
Li malliberigis vian avon.
102
00:07:41,302 --> 00:07:43,283
Sed lia filo dekoble
pli malbonis.
103
00:07:43,491 --> 00:07:45,055
Ĉu avĉjo malliberiĝis?
104
00:07:45,264 --> 00:07:47,349
Jes, li estis ano
de la reĝa familio...
105
00:07:47,558 --> 00:07:51,833
li estis ĥaĝara nobelo.
La patro-reĝo forrabis ĉion de li.
106
00:07:52,041 --> 00:07:55,170
Nu li malliberiĝis
precipe pro komunismo.
107
00:08:00,696 --> 00:08:05,388
„Mia avo estis ĥaĝara nobelo
kaj ankaŭ komunisto.“
108
00:09:10,140 --> 00:09:13,998
- Je Dio! vi ankoraŭ vivas,
mi tiom maltrankviliĝis.
109
00:09:14,206 --> 00:09:16,917
- Ili pafis al homoj.
- Estis preme, avinjo, tre preme.
110
00:09:17,230 --> 00:09:20,567
- Mi kaj Taĝi forkuris, sed en sekva
strato la soldatoj nin ĉirkaŭis.
111
00:09:20,775 --> 00:09:23,382
Tiuj putinidoj forprenis
miajn rulojn de fotoj.
112
00:09:23,590 --> 00:09:26,197
- Ni restis dum horoj en la policejo.
- Marĝinjo estis terure ekscitita.
113
00:09:26,406 --> 00:09:30,055
Dum la posttagmezo ŝi tedis min
kun paroladoj pri proletoj, klasbatalo...
114
00:09:30,264 --> 00:09:32,349
kaj tiu barbulo,
tiu Ĉe Gevero.
115
00:09:32,662 --> 00:09:35,477
- La knabo, kiun oni pafmortigis
apud ni, apenaŭ estis 20-jara.
116
00:09:35,686 --> 00:09:36,937
- Kia estas ĉi tiu lando?
117
00:09:37,771 --> 00:09:41,108
- Ĉi tiu lando estas en kaĉo, filinjo.
- For la reĝo!
118
00:09:41,316 --> 00:09:42,359
- Kaj denove...
119
00:09:42,672 --> 00:09:45,696
- For la reĝo! for la reĝo!
120
00:09:46,008 --> 00:09:46,634
- Marĝinjo...
121
00:09:46,843 --> 00:09:48,615
tuj enlitiĝu!
122
00:09:48,824 --> 00:09:54,037
- For la reĝo, for la reĝo!
123
00:09:54,246 --> 00:09:56,748
«Mi komprenas vian ribelon.»
124
00:09:56,957 --> 00:10:01,023
«Kune ni provos iri
al demokratio.»
125
00:10:01,232 --> 00:10:03,943
«Ni konstruos la estontecon
man-en-mane.»
126
00:10:26,778 --> 00:10:28,133
- Siamako!
127
00:10:28,342 --> 00:10:30,219
ĉu ili vin liberigis?
- Saluton, Ebi.
128
00:10:30,427 --> 00:10:32,721
- Li estas Siamako,
li revenis.
129
00:10:32,930 --> 00:10:35,015
- Saluton, Taĝi.
130
00:10:35,224 --> 00:10:37,622
- Envenu. Tia feliĉo, ke vi vivas!
131
00:10:37,935 --> 00:10:39,290
- Envenu, envenu...
132
00:10:39,603 --> 00:10:41,793
ne staru antaŭ la pordo.
133
00:10:44,400 --> 00:10:47,111
- Ĉu Marĝane?
kiel vi kreskis!
134
00:10:47,319 --> 00:10:51,281
Kiam oni arestis min,
vi ankoraŭ estis bebo.
135
00:10:51,490 --> 00:10:53,575
Kaj nun vi estas
juna sinjorino.
136
00:10:56,391 --> 00:10:57,642
- Kiu estas ĉi tiu ulo?
137
00:10:57,850 --> 00:10:59,727
- Mia patro. Li sidis en malliberejo...
138
00:10:59,936 --> 00:11:01,813
li estas heroo.
139
00:11:03,064 --> 00:11:06,088
Ili estis kleruloj
pri ĉiu parto de la korpo.
140
00:11:06,296 --> 00:11:09,007
Ili sciis bati tie,
kie plej doloras.
141
00:11:11,093 --> 00:11:13,699
Ili tiom skurĝis min
per dikaj elektrokabloj...
142
00:11:13,908 --> 00:11:17,036
ke mia piedo
aspektas malpiede.
143
00:11:17,245 --> 00:11:22,041
Ja sub la plandoj estas nervoj,
kiuj kondukiĝas rekte al la cerbo.
144
00:11:22,249 --> 00:11:23,605
La doloro estas neeldirebla.
145
00:11:23,814 --> 00:11:28,089
La turmentistojn instruis
speciale la usona CIA.
146
00:11:29,340 --> 00:11:30,904
Ŝajnas ke pri turmentado...
147
00:11:31,112 --> 00:11:32,885
ili estis avangardo.
148
00:11:33,094 --> 00:11:35,700
Kaj Hamido?
Kio al li okazis?
149
00:11:36,639 --> 00:11:38,620
Hamidon ili mortigis.
150
00:11:38,828 --> 00:11:42,686
Kiel ribelulo
li trasuferis inferon.
151
00:11:42,999 --> 00:11:44,772
Li havis cianidon kun si
por okazo de aresto...
152
00:11:45,085 --> 00:11:47,796
sed al li bedaŭrinde
ne prosperis uzi ĝin.
153
00:11:48,004 --> 00:11:50,402
Tial li ricevis
la plej aĉajn turmentojn.
154
00:11:53,218 --> 00:11:55,512
Kiu malvenkos, tiun
ni turmentos ĝismorte.
155
00:11:55,720 --> 00:11:58,118
- Bonege.
- Per kiaj turmentoj?
156
00:11:58,327 --> 00:12:01,663
Li ricevos sur la kapo batojn
de dika elektrokablo...
157
00:12:05,104 --> 00:12:07,920
sed antaŭe li enbuŝigos
ĉi tion...
158
00:12:08,232 --> 00:12:09,588
kaj maĉos tri fojojn.
159
00:12:09,797 --> 00:12:11,508
- Jes!
160
00:12:14,072 --> 00:12:15,531
Jen estas Ramin.
161
00:12:15,740 --> 00:12:19,598
Farzado raportis, ke kuzo lia raportis,
ke lia patro oficis en la reĝa sekreta servo.
162
00:12:19,806 --> 00:12:24,081
Lia patro mortigis unu milionon da homoj
per la propraj manoj.
163
00:12:24,290 --> 00:12:25,437
- Ĉu unu milionon?
164
00:12:25,646 --> 00:12:27,105
- Jes-ja.
165
00:12:27,314 --> 00:12:28,461
En la nomo de la mortigitoj...
166
00:12:28,669 --> 00:12:31,380
ni venĝos tion
al Ramin.
167
00:12:36,802 --> 00:12:39,931
- Ja, ni blindigu al li la okulojn!
168
00:12:51,817 --> 00:12:53,173
- Marĝinjo!
169
00:12:53,486 --> 00:12:54,737
Kian novan misaĵon
vi komencis?
170
00:12:54,945 --> 00:12:58,595
- Marĝane trovis najlojn.
- Al Ramin ni rompos la kapon.
- Ne, prefere blindigos al li la okulojn.
171
00:12:58,803 --> 00:13:00,576
Kiel vi sentus, se mi
al la muro vin alnajlus...
172
00:13:00,784 --> 00:13:02,244
pende per la oreloj?
173
00:13:04,121 --> 00:13:07,875
Iru hejmen en vian ĉambron
kaj restu tie ĝis kiam mi elpermesos.
174
00:13:23,620 --> 00:13:26,122
Marĝane, kio okazis?
175
00:13:26,331 --> 00:13:29,146
Ĉi tio ne estas agmaniero
de estonta profeto.
176
00:13:29,354 --> 00:13:32,691
Sed, Dio, la patro
de Ramin mortigis homojn.
177
00:13:32,900 --> 00:13:36,862
Kompatinda Ramin ne kulpas,
li ne portu la pezon...
178
00:13:37,070 --> 00:13:38,843
de la patraj pekoj.
179
00:13:39,052 --> 00:13:43,222
Maliculoj puniĝos baldaŭe aŭ pliposte.
Fidu mian justecon.
180
00:13:43,535 --> 00:13:48,019
Neniu petis, ke vi punu,
vi devas pardoni.
181
00:13:52,815 --> 00:13:53,649
Ramin.
182
00:13:53,858 --> 00:13:54,901
Kion vi volas?
183
00:13:55,213 --> 00:13:58,967
Nu via patro estis mortigisto,
sed vi ne kulpas pri tio.
184
00:13:59,176 --> 00:14:00,427
Mi pardonas vin.
185
00:14:01,782 --> 00:14:05,745
Li ne estas mortigisto, li ekstermis
komunistojn, kaj komunistoj estas diabloj.
186
00:14:10,958 --> 00:14:13,252
„En la monatoj post
la forpelo de la reĝo...“
187
00:14:13,565 --> 00:14:15,233
„la tuta lando supermezure feliĉis.“
188
00:14:15,442 --> 00:14:19,404
„Ĉiu estis revoluciulo,
ĉiu estis kontraŭinto de la reĝo.“
189
00:14:19,612 --> 00:14:21,698
„La haŭtmakulo sur la vizaĝo
de nia najbarino...“
190
00:14:21,906 --> 00:14:23,800
„mirakle iĝis batalvundo.“
191
00:14:23,900 --> 00:14:25,100
persa lingvo, kvara jaro
192
00:14:25,139 --> 00:14:27,850
„Nia instruisto
antaŭe fervora pri la reĝo...“
193
00:14:28,163 --> 00:14:32,021
„ordonis forŝiron de ĉiuj fotoj
de la reĝa familio el la lernolibroj.“
194
00:14:32,333 --> 00:14:35,983
„Politikaj kunvenoj floradis ĉie-dise,
kaj tianomaj enlandaj malamikoj...“
195
00:14:36,296 --> 00:14:39,111
„jam iĝis popolaj herooj.“
196
00:14:39,320 --> 00:14:43,282
„En tiu gaje ĥaosa atmosfero
iunokte onklo Anuŝo aperis en mia vivo.“
197
00:14:43,490 --> 00:14:48,182
De nun ĉio iros laŭ la bona vojo.
La popolon nenio haltigos.
198
00:14:48,391 --> 00:14:52,458
Ni finfine havos
justan kaj liberan socion.
199
00:14:52,770 --> 00:14:56,003
Kiel antaŭdiris Lenino,
la proletaro regos.
200
00:14:56,211 --> 00:14:56,941
Oĉjo Anuŝo?
201
00:14:57,150 --> 00:14:59,027
Kiom longe vi estis en malliberejo?
202
00:14:59,028 --> 00:15:00,000
Naŭ jarojn, nevinjo.
203
00:15:00,001 --> 00:15:02,050
Ĉu? do pli longe
ol la patro de Lalia?
204
00:15:02,259 --> 00:15:04,136
Kiomjara vi estas?
Ĉu vi havas edzinon?
Ĉu vi estas komunisto?
205
00:15:04,344 --> 00:15:07,577
Marĝinjo, al via onklo lasu
ripozon post la manĝo.
206
00:15:07,785 --> 00:15:09,453
La knabino ĉiam
pri ĉio scivolas.
207
00:15:09,662 --> 00:15:11,956
Prave vi scivolemas.
208
00:15:12,165 --> 00:15:13,520
Ĉu vi jam ripozis?
209
00:15:13,833 --> 00:15:14,667
Marĝinjo, nun vi enlitiĝu.
210
00:15:14,876 --> 00:15:16,127
Neee...
211
00:15:16,752 --> 00:15:19,568
Ne malĝoju, surmetu noktoveston,
mi venos kaj rakontos.
212
00:15:20,000 --> 00:15:21,445
Ĉu vi aŭdis, ke baldaŭ...
213
00:15:21,757 --> 00:15:23,009
okazos baloto?
214
00:15:23,217 --> 00:15:24,990
Ni fidu al homoj.
Post longa diktaturo...
215
00:15:25,198 --> 00:15:28,014
homoj strebos
al konservo de libereco.
216
00:15:28,222 --> 00:15:31,037
Ĉiuokaze ne estos
pli malbone, ol sub la reĝo.
217
00:15:31,246 --> 00:15:33,331
Nun mi pretas!
218
00:15:33,540 --> 00:15:36,355
Vi vidos, kiel ŝi
eldemandos vin.
219
00:15:36,564 --> 00:15:38,649
preetaaas!
220
00:15:38,858 --> 00:15:41,047
Mi rakontos de la komenco.
221
00:15:41,360 --> 00:15:44,384
„Mi estis 18-jaraĝa, kiam
mia onklo Ferejduno kun amikoj...‟
222
00:15:44,697 --> 00:15:47,929
„deklaris memregecon
de la irana provinco Azerbajĝano.‟
223
00:15:48,138 --> 00:15:49,285
Haa!
224
00:15:49,493 --> 00:15:54,081
„Ferejduno ekfunkciis kiel
justico-ministro de la nova respubliketo.‟
225
00:15:55,854 --> 00:15:57,835
Justeco estas la fundamento
de demokratio.
226
00:15:58,043 --> 00:16:01,276
Homoj estu egalaj
rilate al la leĝaro.
227
00:16:01,484 --> 00:16:04,091
„Mi fariĝis lia sekretario,
ĉar mi estis lia samideano.‟
228
00:16:04,299 --> 00:16:08,366
Anuŝo, ĉio nur komenciĝas.
Ni liberigos de la reĝa diktaturo Iranon...
229
00:16:08,575 --> 00:16:10,973
provincon post provinco,
urbon post urbo.
230
00:16:11,181 --> 00:16:12,641
Tiel estos, onklo!
231
00:16:12,850 --> 00:16:17,020
„Ne tre facile mi aliĝis al li,
ĉar mia patro lojalis al la reĝo.‟
232
00:16:17,855 --> 00:16:21,921
Mia filo perfidas!
Iru, iru al mia idiota frato...
233
00:16:22,130 --> 00:16:25,570
vi ĉiuj mortos per kuglo,
ĉu vi aŭdas? per kuglo.
234
00:16:25,779 --> 00:16:29,950
„Mia patro pli klarvidis, ol mem kredis.
Kaj iun matenon...‟
235
00:16:30,158 --> 00:16:31,827
Je Dio! Ferejduno!
236
00:16:32,035 --> 00:16:34,433
„Mi forkuris,
alian eblecon mi ne havis...‟
237
00:16:34,642 --> 00:16:37,666
„dum mia onklo sole
frontis la fatalon.‟
238
00:16:58,520 --> 00:17:01,752
„Mi iris kaj iris
en neĝo kaj en ventego.‟
239
00:17:01,961 --> 00:17:05,089
„Al mi estis malvarme, malsate,
sed mi plu iris.‟
240
00:17:06,131 --> 00:17:09,719
„Mi transiris la Alborzan montaron,
rifuĝis ĉe miaj gepatroj...‟
241
00:17:10,000 --> 00:17:12,000
„en Astara.‟
242
00:17:14,369 --> 00:17:16,871
Kiu altrudiĝas tiom malfrue?
243
00:17:17,080 --> 00:17:19,269
Je Dio, Anuŝo,
je Dio, Anuŝo!
244
00:17:19,582 --> 00:17:21,251
Nia filo, duonviva.
245
00:17:21,459 --> 00:17:22,710
Mia kara filo...
246
00:17:24,587 --> 00:17:25,943
mia amata filo...
247
00:17:26,256 --> 00:17:29,071
mia amata filo, pardonu!
248
00:17:29,279 --> 00:17:32,303
„Mi ne povis longe halti.
La reĝa soldataro min serĉadis.‟
249
00:17:32,512 --> 00:17:34,284
„Necesis, ke mi ellandiĝu.‟
250
00:17:53,366 --> 00:17:58,266
„Mi transnaĝis Arakson
kaj mi eniris Sovetion.‟
251
00:18:00,977 --> 00:18:02,333
Kaj tiam, kion vi faris?
252
00:18:02,541 --> 00:18:04,210
Mi iris al Leningrado,
poste al Moskvo.
253
00:18:04,418 --> 00:18:08,172
Mi doktoriĝis pri
marksismo-leninismo.
254
00:18:08,381 --> 00:18:10,570
Sed post ioma tempo mi ĉiam pli
sopiris al la familio.
255
00:18:10,883 --> 00:18:15,575
Mi revenis per trajno
alivestite, kun falsaj dokumentoj,
sed tio ne prosperis.
256
00:18:15,888 --> 00:18:18,703
Mi arestiĝis.
- Kaj poste ĉu malliberiĝis?
257
00:18:18,912 --> 00:18:20,997
Jes... komprenu, ke...
258
00:18:21,206 --> 00:18:23,500
mi konfidas al vi
gravan rakonton.
259
00:18:23,708 --> 00:18:26,836
La familia memoro
konserviĝu...
260
00:18:27,149 --> 00:18:30,590
eĉ se ĝi estas al vi malagrabla,
eĉ se vi ne komprenas ĉion.
261
00:18:30,799 --> 00:18:34,552
Ne zorgu, oĉjo Anuŝo,
neniam mi forgesos.
262
00:18:34,865 --> 00:18:36,429
Ĉu vi edziĝis en Rusio?
263
00:18:36,742 --> 00:18:38,515
Estas malfrue, ni dormu.
264
00:18:39,766 --> 00:18:41,643
Prenu, ĉi tion
mi donas al vi.
265
00:18:42,373 --> 00:18:44,354
Mi faris ĝin en malliberejo...
266
00:18:45,084 --> 00:18:46,752
el pano.
267
00:18:58,430 --> 00:19:02,497
«La homoj voĉdonis
demokratie 99,99 elcente...»
268
00:19:02,705 --> 00:19:04,686
«por la islama respubliko.»
269
00:19:04,895 --> 00:19:08,961
Tio normalas, ĉiu revolucio
travivas tempon de maturiĝo.
270
00:19:09,170 --> 00:19:11,151
Duono de la ĉi-landa popolo
ne povas legi.
271
00:19:11,360 --> 00:19:16,260
Sole naciismo aŭ religia moralo
kunlaborigos homojn.
272
00:19:17,303 --> 00:19:20,848
Mina kaj familianoj ellandiĝis.
Ili taksis ĉitiean vivon danĝera.
273
00:19:23,246 --> 00:19:25,957
Oni trovis Mohsenon
droninta en sia bankuvo.
274
00:19:27,000 --> 00:19:29,503
Ne zorgu,
la situacio pliboniĝos.
275
00:19:30,128 --> 00:19:34,299
Siamako kaj lia familio foriris.
Tiuj bastardoj mortigis lian fratinon.
276
00:19:35,550 --> 00:19:37,948
Ebi, eble ankaŭ ni
prefere foriru.
277
00:19:38,157 --> 00:19:41,598
Por kio? por ke ni iĝu
domservisto kaj taksiisto?
278
00:19:42,536 --> 00:19:45,352
«Ni senigos la landon
je kontraŭ-revoluciuloj.»
279
00:19:45,560 --> 00:19:49,001
«Inter ni kaj ili estas nur
unu leĝo, la leĝo de sango.»
280
00:20:00,992 --> 00:20:02,765
- Marĝinjo?
- Kio estas?
281
00:20:05,059 --> 00:20:06,935
- Anuŝon oni arestis.
282
00:20:07,248 --> 00:20:08,395
- Mi jam scias.
283
00:20:12,149 --> 00:20:14,964
Paĉjo!
- Ne malĝoju, karulino.
284
00:20:15,173 --> 00:20:17,779
- Ĉu vi volas helpi al li?
- Jes.
285
00:20:17,988 --> 00:20:21,950
- Anuŝo rajtas je unu vizito.
Li deziras, ke la vizitanto estu vi.
286
00:20:24,557 --> 00:20:25,704
- Mi iros.
287
00:20:40,302 --> 00:20:41,553
Dek minutojn.
288
00:20:48,539 --> 00:20:49,895
Kia bela robo!
289
00:20:50,624 --> 00:20:52,606
Kia bela knabineto!
290
00:20:59,383 --> 00:21:01,990
Via vizito honoras min.
291
00:21:05,535 --> 00:21:08,455
Vi estas la filineto,
kiun mi deziris havi.
292
00:21:09,185 --> 00:21:10,540
Sed vi vidos...
293
00:21:10,853 --> 00:21:13,877
iun tagon la proletaro regos.
294
00:21:14,085 --> 00:21:15,024
Prenu.
295
00:21:15,649 --> 00:21:18,256
Mi faris por vi
alian cignon el pano.
296
00:21:18,569 --> 00:21:20,654
Ĝi estos la onklo de la unua.
297
00:21:25,972 --> 00:21:27,953
Stelo de mia vivo.
298
00:21:47,973 --> 00:21:51,622
Kial, infano,
vi malĝojas?
299
00:21:51,831 --> 00:21:55,480
Vi fermu vian faŭkon!
Ili mortigis lin, vi ne malhelpis.
300
00:21:55,689 --> 00:21:57,566
Mi ne kulpas, okaz...
301
00:21:57,774 --> 00:21:59,964
Silentu!
Mi neniam revidu vin!
302
00:22:00,277 --> 00:22:02,258
For, for...
303
00:22:02,988 --> 00:22:04,656
for!
304
00:22:26,344 --> 00:22:30,202
„Unu jaron post la revolucio
Irako ekmilitis Iranon.“
305
00:22:30,515 --> 00:22:33,852
„Sadamo eluzis la malfortiĝon
de la lando kaj atakis.“
306
00:22:34,060 --> 00:22:36,980
„La revolucio kaj la
eksigoj de multaj soldatoj...“
307
00:22:37,188 --> 00:22:38,648
„tre malfortigis nin.“
308
00:22:38,857 --> 00:22:41,568
„Pretekste de la batalado
kontraŭ la ekstera malamiko...“
309
00:22:41,776 --> 00:22:44,070
„la irana ŝtato ekstermadis
siajn enlandajn malamikojn...“
310
00:22:44,279 --> 00:22:47,094
„alivorte la eksajn kontraŭantojn
de la reĝa sistemo.“
311
00:22:47,824 --> 00:22:51,160
„Arestoj kaj ekzekutoj
banaliĝis.“
312
00:22:51,369 --> 00:22:53,454
„Homoj timadis.“
313
00:22:53,663 --> 00:22:58,042
„La nova registaro faris
leĝojn pli subpremajn.“
314
00:22:58,251 --> 00:23:02,630
„Ene de du jaroj
la vivkondiĉoj aliiĝis.“
315
00:23:02,839 --> 00:23:04,298
„Ankaŭ ni aliiĝis.“
316
00:23:05,758 --> 00:23:06,801
Ek, infanoj...
317
00:23:07,009 --> 00:23:09,199
sur la koron
por niaj martiroj.
318
00:23:09,408 --> 00:23:11,180
«Gefiloj de Irano!...»
319
00:23:11,389 --> 00:23:14,204
«La milito mortigis
niajn plej bonajn infanojn.»
320
00:23:14,413 --> 00:23:17,749
«La vero baldaŭ vidiĝos
el ilia sango.»
321
00:23:17,958 --> 00:23:19,626
«Por kio ili mortis?»
322
00:23:19,835 --> 00:23:22,024
«Por ni!»
323
00:23:22,233 --> 00:23:23,901
«Por ni!»
324
00:23:31,930 --> 00:23:34,224
He... Martiroj...
325
00:23:34,432 --> 00:23:36,518
martiroj, martiroj...
326
00:23:36,831 --> 00:23:38,186
finmortigu min,
finmortigu min!
327
00:23:38,395 --> 00:23:40,167
Satrapi, kion vi faras?
328
00:23:40,376 --> 00:23:42,670
Mi suferas, ĉu ne videble?
329
00:23:42,878 --> 00:23:44,755
Iru al la lecionoj!
330
00:23:45,000 --> 00:23:47,400
Teherano, jaro 1982a
331
00:23:48,613 --> 00:23:53,305
La vualo signifas liberecon;
respektinda virino kovras sin...
332
00:23:53,514 --> 00:23:57,789
antaŭ viraj okuloj.
Kiu male elmontriĝas, tiu pekas...
333
00:23:57,997 --> 00:24:01,230
kaj brulos en infero.
- He, ĉu vi vidis?
334
00:24:01,438 --> 00:24:03,628
Bi Ĝiz
Ĉiutage soldatoj mortas...
335
00:24:03,837 --> 00:24:05,505
protektante la landon kontraŭ maldeco.
- Psss.
336
00:24:06,000 --> 00:24:08,100
abba - dancoreĝino
- Rigardu.
337
00:24:08,112 --> 00:24:10,927
- Fi, Abba
estas por stultulinetoj.
338
00:24:18,747 --> 00:24:21,354
Enviciĝu kaj eliru,
rapidu!
339
00:24:32,000 --> 00:24:33,000
Tede!
340
00:24:33,658 --> 00:24:35,743
- Panjo, kion ni manĝos vespere?
341
00:24:35,952 --> 00:24:37,828
- Ĉu ni manĝu
bonan fazeolaĵon?
342
00:24:38,141 --> 00:24:39,914
- Ja, kaj pro ĝi ni furzos!
343
00:24:40,227 --> 00:24:41,791
- Ho!
- Furzzzzz...
344
00:24:42,104 --> 00:24:43,042
- Redonu ĉi tion!
345
00:24:43,355 --> 00:24:45,857
- Mi vidis ĝin unue!
- Mi ne kredas, ĉiesulino!
346
00:24:46,066 --> 00:24:46,900
- Ĉesu!
347
00:24:47,109 --> 00:24:49,820
Aĵoj ekmankas dum unu tago
kaj vi tuj ĉirkaŭmordas.
348
00:24:50,028 --> 00:24:52,218
Se ĉiu prenus laŭ sia bezono,
nenio mankus.
349
00:24:52,948 --> 00:24:54,512
- Kial vi enmiksiĝas?
- De vi ni petis nenion.
350
00:25:07,858 --> 00:25:09,527
Bone tiru vian kaptukon,
fratino.
351
00:25:11,716 --> 00:25:13,072
Hej, al ci mi parolas!
352
00:25:13,280 --> 00:25:15,261
Sinjoro, ne diru „al ci“...
353
00:25:15,470 --> 00:25:18,389
sed ĝentile „al vi“, mi petas.
354
00:25:18,598 --> 00:25:19,536
Ĉu mi ĝentilu al vi?
355
00:25:19,849 --> 00:25:21,309
Inojn viaspecajn...
356
00:25:21,518 --> 00:25:23,707
mi fikas ĉe la muro,
kaj poste forĵetas.
357
00:25:23,916 --> 00:25:24,646
Enaŭtiĝu!
358
00:25:32,000 --> 00:25:33,000
al Ameriko kaj de as...
359
00:25:43,623 --> 00:25:44,770
Panjo, ĉu bone?
360
00:25:44,978 --> 00:25:47,272
Jes, kara, bone.
361
00:25:49,670 --> 00:25:51,026
Ĉu vi veturos aŭ dormos?
362
00:25:52,799 --> 00:25:53,737
Fermu la faŭkon, kreteno!
363
00:27:43,950 --> 00:27:46,348
Panjo-panjo-panjo
mi nepre bezonas 50 tomanojn.
364
00:27:46,557 --> 00:27:48,330
Ĉu vere? por kio?
365
00:27:48,538 --> 00:27:49,685
Golnes diris, ke uloj...
366
00:27:49,998 --> 00:27:53,126
vendas kasedojn en avenuo Gandi.
- Ĉi vi ne havas bendojn de Bi Ĝiz?
367
00:27:53,334 --> 00:27:55,107
Bi Ĝiz estas aĉaĵo!
368
00:28:00,112 --> 00:28:02,823
Stivi Vonder...
Ĥulio Iglesias...
369
00:28:03,136 --> 00:28:04,491
Pink Flojd...
370
00:28:04,804 --> 00:28:05,951
Ĝajkel Mekson...
371
00:28:06,577 --> 00:28:09,079
Ruĵo, ungolako, ludkartoj...
372
00:28:09,288 --> 00:28:10,643
Ajren Mejden...
373
00:28:11,582 --> 00:28:13,250
- Kiom kostas?
- 100 tomanojn.
374
00:28:13,563 --> 00:28:14,606
- 50.
- 60.
375
00:28:14,814 --> 00:28:16,170
- 50.
- 60.
376
00:28:16,378 --> 00:28:17,421
- 50.
- 50.
377
00:28:21,383 --> 00:28:23,260
He, vi, kian veston
vi surhavas?
378
00:28:23,468 --> 00:28:24,824
Kun punkaj ŝuoj!
379
00:28:25,033 --> 00:28:26,179
Kiaj punkaj ŝuoj?
380
00:28:26,388 --> 00:28:27,014
Ĉi tiuj.
381
00:28:27,222 --> 00:28:28,473
Ĉi tiuj estas
normalaj tolŝuoj.
382
00:28:28,682 --> 00:28:29,933
La formo estas punka.
383
00:28:30,142 --> 00:28:32,644
Mi simple ludas korbopilkon
en la teamo de mia lernejo.
384
00:28:32,700 --> 00:28:34,400
Kaj la jako,
ĉu ankaŭ por korbopilkado?
385
00:28:34,417 --> 00:28:35,564
Kaj tio? kio ĝi estas?
386
00:28:35,772 --> 00:28t6,815
Majkel Ĝekson...
387
00:28:37,128 --> 00:28:38,900
kulmino de okcidenta putreco!
388
00:28:39,109 --> 00:28:41,924
Tute ne, sinjorino,
Tiu estas... estas... Malkolm Iks.
389
00:28:42,133 --> 00:28:44,218
Ĉu vi ŝercas?
Tiu estas Majkel Ĝekson.
390
00:28:44,427 --> 00:28:46,500
- Tiru vian kaptukon, putineto!
- For la ŝercoj! al la komitatejo.
391
00:28:46,512 --> 00:28:49,849
Pardonu, sinjorinoj,
mi ne plu faros.
392
00:28:50,057 --> 00:28:53,915
Mia patrino mortis.
Mia malbona vicpatrino edukas min.
393
00:28:54,124 --> 00:28:58,920
Se mi ne tuj rehejmiĝos, ŝi mortigos min.
Ŝi brulvundos min per gladilo.
394
00:28:59,129 --> 00:29:03,091
Ŝi postulos, ke mia patro
fordonu min al orfejo.
395
00:29:03,300 --> 00:29:06,636
Kompatu, kompatu, sinjorinoj, bonvolu...
396
00:29:06,845 --> 00:29:08,722
Kompatu, kompatu, sinjorinoj...
397
00:29:12,580 --> 00:29:13,935
Fu!
398
00:29:41,150 --> 00:29:43,965
«La kuraĝo de niaj soldatoj
donis frukton.»
399
00:29:44,278 --> 00:29:49,283
«Ĉi-nokte nia armeo detruis 63 tankojn
kaj 26 ĉas-aviojn de Irako.»
400
00:29:49,908 --> 00:29:52,723
«La sango de niaj martiroj
akvumas nian sanktan grundon...»
401
00:29:53,036 --> 00:29:55,747
«kaj florigos la
dezertojn de malespero.»
402
00:29:55,956 --> 00:30:01,999
«Morto de martiro impulsas
sangon en la angiojn de la socio.»
403
00:30:12,848 --> 00:30:15,559
Vi ŝajnas afliktita,
sinjorino Nasrin.
404
00:30:15,767 --> 00:30:19,625
Jes, afliktita.
La lernejo ĉi tion donis al mia filo...
405
00:30:19,834 --> 00:30:22,545
dirante, ke tiuj, kiuj
bonŝance mortos en batalo...
406
00:30:22,753 --> 00:30:25,673
eniros paradizon per ĉi tiu ŝlosilo,
ĉi tiu plasta ŝlosilo.
407
00:30:25,986 --> 00:30:27,967
Laŭdire en la paradizo...
408
00:30:28,175 --> 00:30:31,720
estas abunda manĝaĵo,
inoj, oraj domoj, diamantoj...
409
00:30:31,929 --> 00:30:32,763
Ĉu inoj?
410
00:30:34,327 --> 00:30:37,142
Ja... li estas 14-jara,
tio plaĉas al li.
411
00:30:37,351 --> 00:30:38,915
Mi havis malfacilan vivon.
412
00:30:39,124 --> 00:30:41,730
Mi edukis kvin infanojn
kun larmoj.
413
00:30:41,939 --> 00:30:45,275
Nun tiuj sinjoroj volas forpreni
mian plej aĝan kontraŭ ĉi tiu ŝlosilo.
414
00:30:45,588 --> 00:30:48,091
Mi ĉiam lojalis al religio.
415
00:30:48,299 --> 00:30:51,115
Mi ĉiam preĝis,
Mi surmetis vualon, mi obeis.
416
00:30:52,053 --> 00:30:55,285
Se nun tiel estas,
mi ne plu fidos ion ajn.
417
00:30:55,494 --> 00:30:56,432
Mi revenis.
Ĉu vi aŭdis...
418
00:30:56,641 --> 00:30:57,996
ke arestiĝis familio Roŭŝani?
419
00:30:58,205 --> 00:31:00,082
Oni trakontrolis ilian hejmon
kaj trovis...
420
00:31:00,290 --> 00:31:02,167
alkoholaĵojn kaj ludkartojn.
- Pro kiu vi vualas vin...
421
00:31:02,480 --> 00:31:04,148
sinjorino Nasrin?
422
00:31:06,129 --> 00:31:07,381
Pro la sinjoro.
423
00:31:07,589 --> 00:31:10,405
Tiel oni instruis al mi.
424
00:31:11,656 --> 00:31:12,907
Ne zorgu.
425
00:31:13,116 --> 00:31:14,784
Venigu vian filon
kaj mi parolos kun li.
426
00:31:15,827 --> 00:31:17,286
„Dank' al miaj gepatroj...“
427
00:31:17,495 --> 00:31:20,519
„la filo de sinjorino Nasrin
neniam foriris al la fronto.“
428
00:31:21,874 --> 00:31:24,689
„Sub timo pro bombado
sub oficiala premo...“
429
00:31:24,898 --> 00:31:29,173
„sub gvatado fare de najbaroj
iele-trapele ni vivadis.“
430
00:31:36,576 --> 00:31:38,557
„Por senpezigi la atmosferon...“
431
00:31:38,766 --> 00:31:42,832
„homoj kaŝe diboĉis.“
432
00:31:43,041 --> 00:31:46,586
„Festoj nepre enhavis alkoholon,
kiu kompreneble estis malpermesita.“
433
00:31:46,795 --> 00:31:49,297
„Vinon mia onklo provizis
al la tuta familio.“
434
00:31:50,027 --> 00:31:54,511
„Li aranĝis plenan vinfarejon
en sia kelo.“
435
00:31:54,719 --> 00:31:57,952
„Sinjorino Nasrin,
purigisto de mia onklo...“
436
00:31:58,160 --> 00:31:59,620
„premadis la vinberojn.“
437
00:31:59,828 --> 00:32:01,601
Dio pardonu min!
438
00:32:03,061 --> 00:32:05,355
„Viziti la privatajn festojn
estis danĝere...“
439
00:32:05,563 --> 00:32:08,900
„sed ĝi estis nia malgranda
insulo de libereco.“
440
00:32:12,654 --> 00:32:14,948
- Ek, elaŭtiĝu.
441
00:32:15,156 --> 00:32:17,346
Personaj kaj aŭtaj dokumentoj,
stirpermesilo...
442
00:32:17,763 --> 00:32:19,327
- Bone, bone.
443
00:32:19,535 --> 00:32:20,891
- Proksimiĝu.
444
00:32:21,621 --> 00:32:23,289
Blovu...
vi drinkis.
445
00:32:23,498 --> 00:32:24,228
- Tute ne.
446
00:32:24,436 --> 00:32:26,417
- Vi mensogas, tio videblas je
via kravato, okcidenteca putrulo!
447
00:32:26,730 --> 00:32:27,564
- Milde, knabo!
448
00:32:27,773 --> 00:32:30,692
De dudek jaroj mi laboras por la lando.
Per kia tono vi parolas al mi?
449
00:32:30,693 --> 00:32:31,734
- Indulgu!
450
00:32:31,735 --> 00:32:32,882
- Silentu!
451
00:32:33,091 --> 00:32:34,237
- Aŭskultu.
452
00:32:34,446 --> 00:32:36,531
Mi povus esti via patrino.
453
00:32:36,600 --> 00:32:39,138
Kiom aĝa vi estas? 15? 16-jara?
Mia filino aĝas 13 jarojn.
454
00:32:41,536 --> 00:32:44,143
- Sen la perado de via edzino
vi jam estus en infero.
455
00:32:44,456 --> 00:32:45,707
- Dankon, grandegan dankon.
456
00:32:45,916 --> 00:32:47,688
- Enaŭtiĝu! Al via hejmo.
Ni kontrolos...
457
00:32:47,897 --> 00:32:49,774
pri boteloj.
458
00:32:50,295 --> 00:32:53,319
Avinjo, Marĝinjo,
vi supreniros unue...
459
00:32:53,400 --> 00:32:55,900
mi dume provos deteni ilin.
Ĉiujn alkoholbotelojn malplenigu.
460
00:32:55,926 --> 00:32:58,220
- Kiel?
- Ne nervoziĝu, filinjo.
461
00:32:58,428 --> 00:33:00,305
Mi kutimas – el la tempo
de via patro.
462
00:33:00,513 --> 00:33:02,912
Ni ĉiam sekretigis
liajn flugfoliojn.
463
00:33:04,163 --> 00:33:07,291
Nu, la najbaro ĉe la
apuda pordo iom maljunas...
464
00:33:07,500 --> 00:33:09,898
kormalsanas,
se ni tro bruos...
465
00:33:10,106 --> 00:33:13,234
li mortos. Ĉu eblas,
ke ni aranĝos alimaniere?
466
00:33:15,007 --> 00:33:16,571
Hej, kien vi ambaŭ iras?
467
00:33:16,780 --> 00:33:21,472
Mi malsanas pro diabeto, filo,
sen iom da siropo mi svenos.
468
00:33:21,785 --> 00:33:24,078
Ĉu diabeto?
kiel mia patrino.
469
00:33:24,287 --> 00:33:25,225
Bone, iru.
470
00:33:45,975 --> 00:33:47,852
Kie estas la uloj?
- Pa!
471
00:33:48,061 --> 00:33:52,336
Pri reguloj ili fajfas.
Kelkaj monbiletoj kaj ili foriris...
472
00:33:53,691 --> 00:33:55,881
Diru, vi tamen ne
forĵetis ĉion, ĉu?
473
00:33:56,611 --> 00:33:57,758
Forĵetis!
474
00:33:57,966 --> 00:33:59,426
Oj ve!
475
00:34:09,436 --> 00:34:11,834
Pro la koro.
476
00:34:12,043 --> 00:34:14,754
Okazis arestado de kaŝitaj
komunistoj en la kvartalo.
477
00:34:14,962 --> 00:34:18,612
Ili ĵetis grenadon,
Taher kolapsis.
478
00:34:18,820 --> 00:34:21,635
Kiam mi eniris la salonon,
li kuŝis sur la grundo.
479
00:34:21,844 --> 00:34:23,304
Ne zorgu.
480
00:34:23,512 --> 00:34:25,285
Mi ja zorgas.
481
00:34:25,493 --> 00:34:28,413
Oni operacios lin
kun malfermo de la koro...
482
00:34:28,622 --> 00:34:31,228
por kio ĉi tie
mankas la bezonaĵoj.
483
00:34:31,437 --> 00:34:34,044
Laŭ la malsanulejo necesas,
ke li vojaĝu al Granda Britio.
484
00:34:34,252 --> 00:34:37,797
Mi vizitis la malsanulejestron.
485
00:34:38,006 --> 00:34:40,821
Vi ne kredos,
kiu la ulo estas.
486
00:34:41,030 --> 00:34:43,636
Li estas mia iama
fenestropurigisto.
487
00:34:43,845 --> 00:34:48,016
Por ne ofendi lin – tiun napokapon –
mi ŝajnigis, ke mi ne rekonas lin.
488
00:34:48,224 --> 00:34:52,291
Pro fermo de la landlimo
nur pro grava malsano oni rajtas forvojaĝi.
489
00:34:52,499 --> 00:34:54,793
Mian edzon antaŭ nelonge
trafis tria koratako.
490
00:34:55,002 --> 00:34:57,713
Se li ne operaciiĝos en eksterlando,
li mortos.
491
00:34:57,921 --> 00:34:59,694
Ni faros nian eblon.
492
00:35:00,007 --> 00:35:03,865
Se Dio volos, li resaniĝos.
Ĉio je Dio dependas.
493
00:35:04,386 --> 00:35:08,140
Mi bezonas vian permeson
por lia pasporto.
494
00:35:08,348 --> 00:35:10,329
Se Dio bonvolas.
495
00:35:10,538 --> 00:35:12,206
Tiu aĉulo surhavas...
496
00:35:12,415 --> 00:35:15,647
barbon kaj kompleton,
kaj jen rolas kiel estro.
497
00:35:15,856 --> 00:35:17,733
La vivo de mia edzo dependas...
498
00:35:17,941 --> 00:35:19,505
je fenestropurigisto!
499
00:35:19,714 --> 00:35:22,529
Li jam tiom pias, ke ne
rigardas virinon rekte en la okulojn.
500
00:35:22,738 --> 00:35:23,780
Kretenaĉo!
501
00:35:25,866 --> 00:35:28,472
Mi konas pasporto-fariston,
mi vizitos lin kaj sciiĝos.
502
00:35:28,785 --> 00:35:30,454
Trankviliĝu,
ĉio reboniĝos.
503
00:35:30,871 --> 00:35:32,643
Paĉjo, mi venos kun vi.
504
00:35:37,127 --> 00:35:38,899
Kien mi ŝovis ĝin?
505
00:35:39,212 --> 00:35:40,463
Ha, jen ĝi estas.
506
00:35:40,672 --> 00:35:41,610
Rigardu, Ebi...
507
00:35:41,819 --> 00:35:42,966
ĝi ŝajnas aŭtenta, ĉu ne?
508
00:35:43,904 --> 00:35:46,928
La elfaro de ĉi oficiala stampilo
necesigis unu monaton.
509
00:35:47,137 --> 00:35:48,701
Tiom bela!
Kiel vi nomiĝas?
510
00:35:48,909 --> 00:35:50,890
Kiom da tempo vi bezonos
por pasporto?
511
00:35:52,767 --> 00:35:55,270
Pasporton...
Pasportojn ĉiuj volas.
512
00:35:55,478 --> 00:35:58,294
De kiam oni fermis mian eldonejon,
precipe tio vivtenas min.
513
00:35:58,502 --> 00:36:01,943
Normale necesas du semajnoj,
sed mi faros ene de sep tagoj.
514
00:36:02,152 --> 00:36:03,924
Bonege, tion faru senprokraste.
515
00:36:07,000 --> 00:36:09,450
Ha ha ha, ne timu,
ŝi estas Nilufar.
516
00:36:09,659 --> 00:36:10,806
Kaj ĉi tiu estas...
517
00:36:11,015 --> 00:36:13,934
Ebi, frato de Anuŝo,
pri kiu mi rakontis.
518
00:36:14,247 --> 00:36:15,081
Bonan tagon.
519
00:36:15,290 --> 00:36:16,854
Ankaŭ ŝi komunistas.
520
00:36:17,166 --> 00:36:20,712
Ŝi estas persekutata,
ŝia frato estis mia komisiulo,
ŝi loĝas kaŝe en mia kelo.
521
00:36:20,920 --> 00:36:23,735
Nur ĉi tie al ŝi
sekure estas.
522
00:36:40,106 --> 00:36:42,191
Kia kreteno!
523
00:36:42,400 --> 00:36:44,381
Li estos dispremita!
524
00:36:44,694 --> 00:36:47,300
Ha, jen, ĝuste kiel mi diris!
525
00:36:53,452 --> 00:36:54,495
Ne rigardu...
526
00:36:55,642 --> 00:36:57,102
estas tro malbele.
- Avinjo, ĉesu!
527
00:36:57,500 --> 00:36:58,140
Godzilo
528
00:36:58,562 --> 00:37:03,254
Kia rubaĵo! tiuj japanoj
krom ensabri al si la ventron
529
00:37:03,462 --> 00:37:07,112
aŭ elpensi naŭzajn monstrojn,
scias nenion.
530
00:37:13,264 --> 00:37:16,287
Avinjo, ĉu vi antaŭvidas,
ke oĉjo Taher baldaŭ mortos?
531
00:37:16,496 --> 00:37:18,581
- Kompreneble.
- Ĉu vi vere kredas?
532
00:37:18,790 --> 00:37:22,544
Se li ne ricevos pasporton
kaj foriros, li rezignos je la vivo.
533
00:37:23,378 --> 00:37:25,463
Ha, se li malpli fumus...
534
00:37:25,672 --> 00:37:28,383
Ta ta ta! lia koro
malsanas ne pro cigaredoj...
535
00:37:28,591 --> 00:37:32,449
sed pro tio, ke liaj infanoj
malproksimas.
536
00:37:32,658 --> 00:37:36,516
Porcion da varmegaj faboj,
mi petas.
537
00:37:36,829 --> 00:37:39,748
Infanoj kompreneble iun
tagon nepre foriras...
538
00:37:39,957 --> 00:37:44,232
sed disiĝi de 13- aŭ 14-jarulo
pro sensenca milito...
539
00:37:44,440 --> 00:37:46,526
nepre rompas la koron.
540
00:37:49,237 --> 00:37:51,739
Se al mi okazus same,
mi jam mortus kaj enteriĝus.
541
00:37:52,678 --> 00:37:54,867
Dio ekstermu tiujn barbarojn.
542
00:37:55,076 --> 00:37:56,848
Dio elaŭdu vin.
543
00:38:08,318 --> 00:38:10,925
Halo... ha, Ĥosro...
544
00:38:11,238 --> 00:38:12,697
Do pri la afero ĉu
vi jam finis?
545
00:38:12,906 --> 00:38:16,034
Ili kaptis Nilufaron, ili
frakasis ĉion ĉe mi, mi fuĝas!
546
00:38:16,243 --> 00:38:17,494
Halo?
547
00:38:17,702 --> 00:38:18,641
Ĥosro?
548
00:38:19,058 --> 00:38:20,101
Halo?
549
00:38:30,006 --> 00:38:31,987
„Oni ekzekutis Nilufaron.“
550
00:38:34,281 --> 00:38:38,661
„Ĥosro fuĝis tra la montoj
al Turkio kaj rifuĝis en Svedion.“
551
00:38:43,144 --> 00:38:47,419
„Tri semajnojn poste
oni entombigis onklon Taher.“
552
00:38:49,818 --> 00:38:51,799
„La milito intensiĝis.“
553
00:38:57,221 --> 00:38:58,785
Tralasu min, bonvole...
554
00:38:58,993 --> 00:39:00,349
pardonu...
555
00:39:00,557 --> 00:39:01,809
bonvole!
556
00:39:02,121 --> 00:39:03,060
Halt!
557
00:39:03,477 --> 00:39:04,937
Mi loĝas tie.
558
00:39:05,667 --> 00:39:06,709
Iru.
559
00:39:27,980 --> 00:39:30,170
- Marĝinjo!
- Panjo!
560
00:39:31,734 --> 00:39:32,881
Ĉu vi estas sana?
561
00:39:33,089 --> 00:39:34,966
Jes, kara,
al mi estas bone.
562
00:39:35,175 --> 00:39:37,052
Kie falis la misilo?
563
00:39:38,303 --> 00:39:40,388
Ĉe... familio Babalevi.
564
00:39:40,597 --> 00:39:42,787
Ĉu familio Babalevi?
565
00:40:03,328 --> 00:40:07,916
Danke al la nova registaro
politikaj malliberuloj ne plu estas.
566
00:40:08,228 --> 00:40:09,271
- Mi petas...
567
00:40:09,480 --> 00:40:12,086
Ni malfacile liberiĝis,
sed ja fine liberiĝis.
568
00:40:12,295 --> 00:40:14,172
- Mi petas...
- Kion denove, fraŭlino Satrapi?
569
00:40:14,380 --> 00:40:18,655
Sub la reĝo mia onklo malliberis,
sub la nova registaro li ekzekutiĝis.
570
00:40:18,864 --> 00:40:23,973
Politikaj malliberuloj laŭ vi ne estas,
ili estis 3000 sub la reĝo,
ili estas 300000 nun.
571
00:40:24,286 --> 00:40:26,476
Kiel vi aŭdacas mensogi?
572
00:40:26,788 --> 00:40:28,000
- Ĉesu, ĉesu!
573
00:40:38,258 --> 00:40:39,092
- Kiu telefonis?
574
00:40:39,301 --> 00:40:42,846
- La lernejestro. Ŝi diris, ke Marĝinjo
ankoraŭfoje rebatis al la religi-instruisto.
575
00:40:43,055 --> 00:40:44,514
- Ankoraŭfoje?
- Jes ja.
576
00:40:44,723 --> 00:40:46,287
Ŝi agas ĝuste kiel ŝia onklo.
577
00:40:46,495 --> 00:40:50,041
- Tiel trankvile vi komentas!
ĉu ŝi ankaŭ mortu kiel ŝia onklo?
578
00:40:50,249 --> 00:40:54,107
Ĉu vi scias, kiel oni traktas
arestitajn knabinojn? kiel Nilufaron?
Kio al ŝi okazis?
579
00:40:54,316 --> 00:40:56,505
La leĝo malpermesas
ekzekuton de virgulino...
580
00:40:56,818 --> 00:40:58,799
do oni edzinigas ŝin
al gardisto de la revolucio...
581
00:40:59,008 --> 00:41:00,780
kaj li defloras ŝin
antaŭ la mortigo.
582
00:41:00,989 --> 00:41:02,762
Ĉu vi komprenas, kion tio signifas?
Ĉu vi komprenas?
583
00:41:04,221 --> 00:41:07,558
Se iu tuŝos haron de via kapo,
mi mortigos lin!
584
00:41:07,767 --> 00:41:11,937
„Post nelonge la familio decidis,
ke mi studos eksterlande.“
585
00:41:12,146 --> 00:41:15,483
„Ĉar mi vizitis dum pluraj jaroj
la francan lernejon en Teherano...“
586
00:41:15,691 --> 00:41:20,487
„mi destiniĝis al la franca lernejo en Vieno.
Mia patro havigis al mi vizon.“
587
00:41:20,696 --> 00:41:24,345
„Bona amiko de mia patrino
tie loĝanta kun sia familio akceptos min.“
588
00:41:24,554 --> 00:41:28,308
„En la tago antaŭ mia foriro
mia avino venis kaj dormis hejme.“
589
00:41:29,559 --> 00:41:34,251
„Ĉiumatene ŝi kolektis jasmenflorojn kaj
ilin ŝovis en sian mamzonon kiel parfumon.“
590
00:41:34,460 --> 00:41:38,109
„Kiam ŝi malligis la korsaĵon,
de ŝia mamoj falis floroj.“
591
00:41:38,318 --> 00:41:39,569
„Tio estis fea vidaĵo.“
592
00:41:40,299 --> 00:41:44,261
Avinjo, kiel vi havas tiel
rondajn mamojn en via aĝo?
593
00:41:44,470 --> 00:41:49,266
Mi ĉiutage po lasas ilin 10 minutojn
en bovlo da glacie malvarma akvo.
594
00:41:51,560 --> 00:41:53,020
Mi sopiros vin.
595
00:41:54,271 --> 00:41:56,252
Mi vizitos vin.
596
00:41:58,233 --> 00:41:59,484
Malvolonte mi admonas...
597
00:41:59,693 --> 00:42:04,281
sed mi donos al vi konsilon,
kiu al vi ĉiam utilos.
598
00:42:05,115 --> 00:42:07,930
En la vivo vi renkontos
multajn idiotojn.
599
00:42:08,139 --> 00:42:12,414
Se ili vin ofendas, pensu,
ke tion kaŭzas ilia idioteco.
600
00:42:12,727 --> 00:42:15,542
Tiel pensante, vi ne volos rebati
pro iliaj malbonagoj...
601
00:42:15,750 --> 00:42:19,713
ĉar amareco kaj venĝemo estas
la plej malbonaj sentoj.
602
00:42:19,921 --> 00:42:23,884
Restu ĉiam nobla
kaj rektanima.
603
00:42:29,827 --> 00:42:32,121
Ne zorgu,
ĉio glatos.
604
00:42:32,746 --> 00:42:35,145
Neniaj ploroj,
rigardu al estonteco.
605
00:42:35,353 --> 00:42:37,022
Eŭropo bone akceptos vin.
606
00:42:37,230 --> 00:42:40,358
Kiam vi alvenos en Vieno
manĝu saĥertorton...
607
00:42:40,567 --> 00:42:44,216
ĝi estas bongustega ĉokolada kuko.
- Ni vizitos vin.
608
00:42:44,425 --> 00:42:46,510
Vi estas kapabla knabino.
Neniaj ploroj!
609
00:42:47,344 --> 00:42:48,804
- Paĉjo...
- Sufiĉe.
610
00:42:49,013 --> 00:42:50,264
Nun vi iru.
611
00:42:51,202 --> 00:42:54,330
Neniam forgesu, kiu vi estas,
kaj de kie vi venas.
612
00:42:54,539 --> 00:42:55,999
Filinjo!
613
00:42:57,458 --> 00:42:59,335
- Panjo!
- Marĝinjo!
614
00:44:01,689 --> 00:44:05,651
„Eŭropo akceptis min
ne tute laŭ mia imago.“
615
00:44:05,859 --> 00:44:08,570
„Post kelkaj tagoj da loĝo
ĉe la amikino de mia patrino...“
616
00:44:08,779 --> 00:44:13,054
„ŝi decidis, ke la apartamento
etas kaj ne taŭgas por gastigo.“
617
00:44:13,263 --> 00:44:17,121
„Ŝi trovis pensionon
tre bonan por mi...“
618
00:44:18,059 --> 00:44:19,310
„laŭ ŝia opinio.“
619
00:44:34,846 --> 00:44:36,306
‹Willst etwas essen?›
(ĉu vi manĝos ion?)
620
00:44:36,515 --> 00:44:37,245
Kio?
621
00:44:37,453 --> 00:44:38,079
‹Was?›
(Kio?)
622
00:44:38,287 --> 00:44:38,913
Hm?
623
00:45:15,512 --> 00:45:17,180
„Mi plezure trovis sur butikaj bretoj...“
624
00:45:17,389 --> 00:45:21,351
„aĉetaĵojn, kiuj delonge
mankis mialande.“
625
00:45:23,645 --> 00:45:25,313
„Dum kelka tempo...“
626
00:45:25,522 --> 00:45:28,650
„vizito de la superbazaro
iĝis mia ŝatata okupo...“
627
00:45:28,858 --> 00:45:30,527
„ŝatata okupo...“
628
00:45:30,735 --> 00:45:32,925
„ŝatata okupo...“
629
00:45:33,133 --> 00:45:36,366
„Nu, mi vere bezonis
homajn rilatojn.“
630
00:45:38,000 --> 00:45:40,000
franca liceo en Vieno
631
00:45:41,788 --> 00:45:45,124
„Feliĉe en la franca lernejo,
mi komprenis homojn...“
632
00:45:45,333 --> 00:45:47,001
„kaj en kelkaj okazoj
komprenigis min.“
633
00:45:47,523 --> 00:45:48,461
ĉu vi havas rulaĵon?
634
00:45:51,276 --> 00:45:54,509
„Pri mi baldaŭ scivoliĝis
la marĝenuloj de la lernejo...“
635
00:45:54,717 --> 00:45:58,054
„laŭnome Momo, Tjeri,
Olivero kaj Eva.“
636
00:45:58,262 --> 00:46:00,973
„Mia nacieco kaj mia vivrakonto
interesegis ilin.“
637
00:46:01,286 --> 00:46:03,580
Unu revolucion kaj unu militon
vi travivis, ĉu?
638
00:46:03,600 --> 00:46:06,490
- Eee... jes.
- Ĉu vi vidis multajn mortintojn?
639
00:46:06,500 --> 00:46:07,959
- Nu... kelkajn.
640
00:46:08,168 --> 00:46:09,524
- Voŭ...
641
00:46:09,732 --> 00:46:11,088
imprese.
642
00:46:16,510 --> 00:46:18,595
„Mi baldaŭ estis ano de la grupo.“
643
00:46:18,804 --> 00:46:21,202
„Momo enkondukis min
al senzorgeco...“
644
00:46:21,515 --> 00:46:25,685
„laŭdeva nihilismo
kaj viena subgrunda vivo.“
645
00:46:40,075 --> 00:46:43,203
„Konfesinde mi en la komenco
ne facile akomodiĝis.“
646
00:46:44,037 --> 00:46:46,122
„sed post ioma pripenso
ne plu deteniĝis.“
647
00:46:49,563 --> 00:46:52,483
„Mi imagis, ke mi trovis
lokon inter kunhomoj...“
648
00:46:53,421 --> 00:46:55,611
„sed mi plu fremdis.“
649
00:46:55,819 --> 00:46:58,843
„Tion la lernojaraj ferioj
klare montris al mi.“
650
00:46:59,469 --> 00:47:03,640
Fek, refoja Kristnasko!
refoja sidado kun la tuta familio...
651
00:47:03,848 --> 00:47:06,976
pro tiu stultega
usona festo.
652
00:47:07,185 --> 00:47:09,583
Ruĝe kaj blanke
Avo Frosto vestiĝas...
653
00:47:09,791 --> 00:47:12,294
ĉar li estas
emblemo de Kokakolao.
654
00:47:12,502 --> 00:47:15,109
Aj, kia tedo – kun la gepatroj
en Montekarlo!
655
00:47:15,318 --> 00:47:17,195
Montekarlo estas eltenebla.
656
00:47:17,403 --> 00:47:20,636
Mi mian patron vizitos
en Brazilo, terure!
657
00:47:20,844 --> 00:47:22,512
Mi flugos pli ol 13 horojn.
658
00:47:22,825 --> 00:47:25,640
Ferioj estas panpecetoj
por la proletoj.
659
00:47:25,953 --> 00:47:29,707
Se anarkiistoj komence de la jarcento
venkus, ni simple ne laborus entute.
660
00:47:29,916 --> 00:47:32,105
Ĉu ĉio estas en ordo, karulino?
661
00:47:32,627 --> 00:47:35,338
Bone, kaj kion vi faros
dum Kristnasko?
662
00:47:37,632 --> 00:47:38,570
Kion, kion?
663
00:47:38,779 --> 00:47:42,011
Ŝi estos kun amikoj de la lernejo.
Estu singarda pri ĉio.
664
00:47:42,219 --> 00:47:43,992
Ĉu vi bezonas ion?
665
00:47:44,930 --> 00:47:47,537
En ordo, ĝuu.
Mi kisas vin.
666
00:47:47,850 --> 00:47:50,040
Manĝu fruktojn kaj legomojn, nepre.
667
00:48:26,743 --> 00:48:28,098
- Kia sinteno, ĉu ne maldece?
668
00:48:28,307 --> 00:48:29,349
- Kio ne ĝustas?
669
00:48:29,558 --> 00:48:32,373
- Ĉu tiel vi manĝas?
- Ĉiu manĝas televidante ĉi tie.
670
00:48:32,582 --> 00:48:35,501
- Tamen ne rekte el kuirpoto,
tio estas naŭza.
671
00:48:36,335 --> 00:48:39,881
Estas do vere, ke irananoj
ne havas bonajn morojn.
672
00:48:40,000 --> 00:48:43,739
- Kaj ĉu vere, ke vi ĉiuj
estis publikulinoj antaŭ ol monaĥinoj?
673
00:48:43,947 --> 00:48:44,886
- Ho!
674
00:48:45,824 --> 00:48:48,744
„Tiu malglataĵo signis la komencon
de multaj sinsekvaj transloĝiĝoj.“
675
00:48:48,952 --> 00:48:51,038
„mi iradis
de loĝejo al loĝejo.“
676
00:48:51,246 --> 00:48:53,853
„Unue akceptis min ĉe si
Eva kaj ŝia patrino...“
677
00:48:54,061 --> 00:48:56,460
„jen mi kunloĝis kun ok gejoj...“
678
00:48:56,668 --> 00:49:00,318
„jen mi loĝis en malgrandega
ĉambro en strato Floriani...“
679
00:49:00,526 --> 00:49:02,611
„poste kun amikoj,
poste kun amikoj de amikoj...“
680
00:49:02,820 --> 00:49:05,000
„kaj trafis en la domon
de sinjorino doktoro Ŝlos...“
681
00:49:05,001 --> 00:49:06,365
„en strato de Gas, 13.“
682
00:49:06,678 --> 00:49:09,493
„Sinjorino Ŝlos estis emerita
profesoro pri filozofio...“
683
00:49:09,500 --> 00:49:11,996
„kaj envere al ŝi
mankis klapeto en la kapeto.“
684
00:49:15,645 --> 00:49:18,043
La luo de la ĉambro kostos
2000 ŝilingojn monate.
685
00:49:18,356 --> 00:49:22,527
Hundojn vi ŝatas, ĉu ne?
- Jes, jes, mi amas ilin.
686
00:49:23,987 --> 00:49:25,759
Mi vidas, ke Juki
jam ŝatas vin.
687
00:49:26,072 --> 00:49:28,366
Hundoj estas sentemaj,
688
00:49:28,575 --> 00:49:30,973
ili komprenas,
kiuj estas bonaj homoj.
689
00:49:34,622 --> 00:49:38,272
„Dum la sekva jaro
mi penis akomodiĝi al la socio...“
690
00:49:38,480 --> 00:49:42,547
„sed iarilate la okcidenta kulturo
restis al mi granda mistero.“
691
00:49:42,755 --> 00:49:44,007
‹Jes-ja, jes-ja›
692
00:49:45,215 --> 00:49:45,988
„Mi lernadis.“
693
00:49:46,196 --> 00:49:49,012
„Sartro, Bakunino,
Cvejgo, Freŭdo...“
694
00:49:49,220 --> 00:49:51,201
„de tiuj mi legis ĉion,
kion povis.“
695
00:49:51,514 --> 00:49:55,685
„Sed mi rimarkis, ke iujn aferojn
mi neniam komprenos.“
696
00:49:59,000 --> 00:50:02,000
Vieno, jaro 1986a
697
00:50:03,401 --> 00:50:06,842
Ĉu vi aŭdis? Tiu porkega
Valdhejm gajnis en baloto.
698
00:50:07,050 --> 00:50:09,553
- Fie.
- Tio naŭzas min.
699
00:50:09,761 --> 00:50:12,264
- Tio ne akcepteblas.
- Ni ĉiuj iru al la morgaŭa manifestacio.
700
00:50:12,472 --> 00:50:14,453
Ĉio ĉi estas vantaĵoj.
701
00:50:14,662 --> 00:50:15,705
La vivo malplenas.
702
00:50:15,913 --> 00:50:17,999
Kiam homo eksentas
tiun malplenon...
703
00:50:18,207 --> 00:50:21,022
li angoras kaj imagas iajn
ludojn pri regantoj, regatoj...
704
00:50:21,231 --> 00:50:24,150
Vi mem babilaĉas.
La vivo ne sensencas.
705
00:50:24,359 --> 00:50:27,174
Ĉu vi scias, ke homoj fordonas
siajn vivojn por libereco?
706
00:50:28,321 --> 00:50:30,511
Mia onklo ne mortis
por la amuzo.
707
00:50:30,928 --> 00:50:31,971
Napokapo!
708
00:50:35,933 --> 00:50:38,123
„Mia konfuzo estis grandega.“
709
00:50:39,000 --> 00:50:44,483
„Mi estis ĉi tie sekura kaj facilanima,
dum miaj karuloj travivis teruran militon.“
710
00:50:45,630 --> 00:50:49,280
„Malgraŭ ĉia peno la kulposenton
mi ne povis forpeli.“
711
00:50:52,095 --> 00:50:55,119
„Mi nur volis vivi,
kiel knabinoj samaĝaj vivas.“
712
00:50:56,057 --> 00:50:58,247
„Venis tempo de ŝanĝoj.“
713
00:50:58,455 --> 00:51:01,375
„Ene de kelkaj monatoj
mi transformiĝis de knabino al junulino.“
714
00:51:01,583 --> 00:51:04,711
„Mi spertis variajn
sinsekvajn malbeliĝojn.“
715
00:51:04,920 --> 00:51:08,778
„Mi unue altiĝis je 18 centimetroj.
Mia vizaĝo ŝanĝiĝis:...“
716
00:51:09,091 --> 00:51:13,262
„la kapo longiĝis, la dekstra okulo
vastiĝis kaj same faris la mentono...“
717
00:51:13,470 --> 00:51:17,015
„la dekstra mano grandiĝis
kaj same la maldekstra piedo...“
718
00:51:18,162 --> 00:51:21,290
„la nazo triobligis,
la brusto ŝvelis...“
719
00:51:22,020 --> 00:51:25,774
„la pugo rondiĝis,
redonante sampezecon.“
720
00:51:25,983 --> 00:51:29,528
„Fine, granda belgrajno
stampis mian nazon.“
721
00:51:35,000 --> 00:51:37,305
‹Aĥ, aĥ, trezoreto, karuleto,
trezoreteto...›
722
00:51:40,163 --> 00:51:44,334
Ĉu vi vidas, Juki? mi jam diris
al vi, ke ŝi estas ĉiesulino.
723
00:51:44,751 --> 00:51:46,000
‹Aĥ, aĥ, mia trezoreto...›
724
00:51:48,296 --> 00:51:50,069
Fek, kia muzikaĉo!
725
00:51:50,277 --> 00:51:53,093
- Ĉi tie estas nur napokapoj.
- Ja...
726
00:51:53,301 --> 00:51:57,681
... Bakunino volis aprobigi la socialismajn
rezoluciojn en la ĝeneva burĝa demokratkongreso.
727
00:51:57,889 --> 00:51:59,662
- Ha, ĉu?
- Se li sukcesus, la mondo estus alia.
728
00:51:59,870 --> 00:52:00,704
Ĉu vere?
729
00:52:01,017 --> 00:52:03,832
Kapitalismo putrigas la kernon
de nia socio, ĉu vi komprenas?
730
00:52:04,145 --> 00:52:08,525
Jes, certe, kaj...
de kie vi estas... Maria-Ĵana ĉu?
731
00:52:08,733 --> 00:52:12,070
Jes. Mi venas de...
mi estas franca.
732
00:52:12,278 --> 00:52:16,449
- Ĉu? Mi ne divenis.
Pasintjare mi estis en Parizo, ĉu v...
733
00:52:16,658 --> 00:52:18,743
Pardonu, mi devas
saluti amikojn.
734
00:52:18,952 --> 00:52:20,933
Bone, konsentite...
saluton.
735
00:52:39,500 --> 00:52:41,370
Vi do subite franciĝis, ĉu?
736
00:52:41,682 --> 00:52:43,455
Avinjo, ne riproĉu.
737
00:52:43,664 --> 00:52:45,645
Mi nur demandis.
738
00:52:45,853 --> 00:52:48,460
Mi ne eksciis antaŭe,
ke vi franciĝis.
739
00:52:48,669 --> 00:52:51,275
Vidu, iranecon oni ĉi tie
ne facile portas.
740
00:52:51,484 --> 00:52:54,195
Kiam mi konfesas ĝin,
oni rigardas min sovaĝulo.
741
00:52:54,403 --> 00:52:58,470
Oni imagas nin kiel fanatikulojn,
kiuj ĉiam krias kaj sin batas.
742
00:52:58,678 --> 00:53:01,389
Ĉu tio sufiĉas, por ke
vi forneu vian devenon?
743
00:53:05,665 --> 00:53:07,750
Memoru tion,
kion mi diris al vi:...
744
00:53:08,584 --> 00:53:11,191
restu rektanima.
745
00:53:18,177 --> 00:53:21,305
Ĉu vi scias,
kion ŝi diris al mia frato?
746
00:53:21,514 --> 00:53:22,869
- Ŝi diris, ke ŝi estas franca.
- Ĉu?
747
00:53:24,016 --> 00:53:25,893
- Mi certigas vin.
- Ĉu li kredis?
748
00:53:26,101 --> 00:53:28,500
- Hej, ĉu vi vidis ŝian vizaĝon?
Neniu prenus ŝin por francino.
749
00:53:31,211 --> 00:53:33,922
- Ĉu li volis flirti kun ŝi?
- Ne diru stultaĵon...
750
00:53:34,130 --> 00:53:37,050
se mia frato pariĝus
kun tia bovinaĉo, mi mortigus min.
751
00:53:37,258 --> 00:53:38,718
Ĉu vi baldaŭ fermos la faŭkojn,
napokapoj?
752
00:53:39,031 --> 00:53:42,055
Mi ja estas iranano,
kaj mi ja fieras pro tio!
753
00:53:44,766 --> 00:53:48,102
„Post tri jaroj en Aŭstrio,
mi sentis pli komforte.“
754
00:53:48,415 --> 00:53:52,065
„Momo, Tjeri, Eva kaj Olivero
forlasis la lernejon.“
755
00:53:52,482 --> 00:53:54,359
„Mi renkontiĝis kun novaj amikoj.“
756
00:53:55,401 --> 00:54:00,198
„Birgita estis 30-jara hipio
kun vizaĝo de maljuna infano.“
757
00:54:01,032 --> 00:54:05,411
„Ŝi aranĝadis tielnomatajn anarkiajn
festojn en sia arbara domo.“
758
00:54:05,620 --> 00:54:09,582
„Pro tiuj anarkiaj okazaĵoj
la ŝtato ne devis zorgi...“
759
00:54:09,790 --> 00:54:13,857
„ĉar en ili oni precipe diligente
bierumis kaj kolbasumis.“
760
00:54:14,900 --> 00:54:17,924
„Okaze de tia aranĝo
mi ekkonis Fernandon.“
761
00:54:18,132 --> 00:54:21,260
„Je unua rigardo mi eksciis,
ke li estas la viro de mia vivo.“
762
00:54:50,873 --> 00:54:52,958
Marĝane, ĉu vi aŭdas?
763
00:54:53,688 --> 00:54:54,627
Ha!
764
00:54:54,835 --> 00:54:57,338
En la nokto mi
komprenis dank' al vi.
765
00:54:57,859 --> 00:55:00,466
Vi klarigis min
al mi mem.
766
00:55:01,196 --> 00:55:04,636
Se la afero ne glatas kun vi,
ĝi glatos kun neniu knabino.
767
00:55:04,949 --> 00:55:07,973
Nun mi konscias:
mi estas samseksama.
768
00:55:09,120 --> 00:55:11,205
Ha! estas bone eldiri tion.
769
00:55:13,082 --> 00:55:14,855
Dankon, Marĝane, dankon.
770
00:55:15,898 --> 00:55:16,836
Nedankinde.
771
00:55:19,651 --> 00:55:22,779
„Pripensante tiun misokazon mi decidis,
ke tia afero ne okazos duafoje.“
772
00:55:22,988 --> 00:55:24,969
Tio ne okazos duafoje!
773
00:55:25,490 --> 00:55:28,201
Amo estas antaŭ ĉio filistraĵo!
774
00:55:29,140 --> 00:55:32,789
„... sed ‚lajf iz lajf‛ (vivo 'stas vivo)
kantadis tiutempaj ventkapuloj.“
775
00:55:32,998 --> 00:55:37,586
„Kaj en iu novembra mateno
Marko aperis en mia vivo.“
776
00:55:50,411 --> 00:55:51,975
Ĉu mi veturigu vin hejmen?
777
00:56:10,848 --> 00:56:12,829
„Mi fine trovis veran amon.“
778
00:56:13,037 --> 00:56:16,374
„Mi jam seniĝis je ĉia timo,
mi revis pri daŭra feliĉo.“
779
00:56:17,000 --> 00:56:19,711
„Marko baldaŭ iĝos fama verkisto.“
780
00:56:21,692 --> 00:56:25,446
„Mi vizitadis lian ĉambron,
kaj li legis al mi el sia teatraĵo.“
781
00:56:37,541 --> 00:56:39,209
„Ni kunfandiĝis.“
782
00:57:01,627 --> 00:57:03,296
Karulo, mi venas
kun lunarkaj kukoj!
783
00:57:05,277 --> 00:57:06,632
Ho!
784
00:57:06,841 --> 00:57:09,447
Mi kla... mi klarigos,
ne juĝu laŭ ŝajno.
785
00:57:11,533 --> 00:57:13,410
Marĝane, mi amas vin!
786
00:57:14,557 --> 00:57:16,851
Mi amas vin!
787
00:57:21,543 --> 00:57:23,420
Mi ne trovas mian broĉon.
788
00:57:23,628 --> 00:57:26,131
Vi ŝtelis ĝin!
789
00:57:26,339 --> 00:57:28,112
Ne diru nun, lasu min sola.
790
00:57:28,425 --> 00:57:30,614
Ho ne, ne tiel facile!
791
00:57:30,927 --> 00:57:32,283
Ŝtelisto!
792
00:57:32,491 --> 00:57:34,264
Iru inferen!
Mi malamas vin...
793
00:57:34,472 --> 00:57:36,662
vin kaj vian hundaĉon!
794
00:57:39,269 --> 00:57:42,605
Pri Juki ne parolu tiele.
Kien vi iras?
795
00:57:43,439 --> 00:57:47,193
Tiamaniere vi ne elturniĝos.
- Forfikiĝu!
796
00:57:47,402 --> 00:57:49,904
Ŝtelisto!
mian broĉon redonu...
797
00:57:50,113 --> 00:57:53,345
aŭ mi alvokos la policon,
revenu... revenu...
798
00:57:56,994 --> 00:58:01,895
„Mi rolis kiel naivulino,
kaj tiu fiulo bele trompis min.“
799
00:58:02,104 --> 00:58:04,606
„Mi stultis, stultis kaj stultis.“
800
00:58:04,815 --> 00:58:08,986
„Kiel do mi enamiĝis al
tiu putrulo, tiu avarulo?“
801
00:58:09,298 --> 00:58:10,862
- Ĉu mi veturigu vin hejmen?
- Volonte.
802
00:58:11,175 --> 00:58:14,408
- Mi devas halti ĉe benzinejo.
Ĉu ĉiu el ni pagos duonon?
803
00:58:16,180 --> 00:58:20,768
„Al tiu pugotruo la buŝo haladzis
kaj li havis aĉan karakteron.“
804
00:58:22,124 --> 00:58:24,313
Diable! ĉu vi frenezas?
805
00:58:24,522 --> 00:58:26,086
Vi dolorigis al mi la okulon!
806
00:58:26,294 --> 00:58:28,484
- Mi rigardu, dolĉulo.
- Ne, lasu!
807
00:58:28,693 --> 00:58:30,778
„Fanfarona kreteno
kaj ŝajnigata verkisto...“
808
00:58:30,986 --> 00:58:33,489
„de senvalora teatraĵo
neniaĉa.“
809
00:58:36,409 --> 00:58:41,413
„Tiu bastardo ne havis eron da kuraĝo,
ne defendis min antaŭ sia patrinaĉo.“
810
00:58:42,039 --> 00:58:45,689
‹Ĉi hejmo ne estas putinejo,
kial ŝi estas ĉi tie? ŝi foriru.›
811
00:58:46,001 --> 00:58:46,940
‹Jes, panjo.›
812
00:58:47,148 --> 00:58:49,025
„Lackaculo.“
813
00:58:49,338 --> 00:58:51,736
„... kaj, mi memoras, ĉiam
iris mi por aĉeti herbon...“
814
00:58:51,945 --> 00:58:54,864
„dum la nazmukulo atendis
komforte en la aŭto.“
815
00:58:55,073 --> 00:58:58,097
„Se oni min kaptus,
li ne maltrankviliĝus, ĉu?“
816
00:58:59,869 --> 00:59:02,580
Kiom stulte, kiom stulte!
817
00:59:12,277 --> 00:59:16,552
„Mi unuafoje tranoktis en la strato.
Multaj aliaj fojoj sekvis.“
818
00:59:55,400 --> 00:59:57,000
saĥertorto
819
01:01:32,207 --> 01:01:35,544
„Revolucio min senigis
je parencoj...“
820
01:01:36,378 --> 01:01:38,359
„milito indulgis
mian vivon...“
821
01:01:38,985 --> 01:01:42,426
„sed min preskaŭ mortigis
ordinara enamiĝo.“
822
01:01:44,199 --> 01:01:45,241
Ĉu bone?
823
01:01:48,161 --> 01:01:49,829
Vi vekiĝas.
824
01:01:51,185 --> 01:01:53,791
Nu, vi saviĝas el vivdanĝero.
825
01:01:54,000 --> 01:01:56,480
El tiu malvarmo bonŝance
oni forportis vin.
826
01:01:56,500 --> 01:01:58,000
Vi suferis plurajn
bronk-inflamojn.
827
01:01:58,500 --> 01:02:02,967
Mi malpermesas al vi
fumadon de eĉ unu cigaredo.
828
01:02:03,176 --> 01:02:04,948
- Kiu estas via familia nomo?
- Satrapi.
829
01:02:05,157 --> 01:02:07,138
- Persona nomo?
- Marĝane.
830
01:02:08,285 --> 01:02:10,475
- Kie vi loĝas?
- En Irano.
831
01:02:10,787 --> 01:02:11,726
Ĉu Irano?
832
01:02:13,081 --> 01:02:14,750
Ĉu mi povas telefoni?
833
01:02:16,209 --> 01:02:16,835
☎ Halo? ☏
834
01:02:16,939 --> 01:02:19,650
- Paĉjo?
☎ Marĝane, ĉu vere vi? ☏
835
01:02:19,859 --> 01:02:23,195
☎ Ni ege zorgis,
de du monatoj vi ne telefonis! ☏
836
01:02:23,508 --> 01:02:25,906
- Paĉjo... ĉu mi povas rehejmiĝi?
837
01:02:26,115 --> 01:02:29,556
☎ Kompreneble. ☏
- Promesu, ke vi ne demandos pri io ajn.
838
01:02:29,764 --> 01:02:31,746
☎ Mi promesas. ☏
839
01:02:32,580 --> 01:02:34,352
☎ Mi donas la telefonon al via patrino. ☏
840
01:02:34,561 --> 01:02:38,210
☎ Marĝane? ☏
- Panjo, ne ploru, mi petas.
841
01:02:38,419 --> 01:02:41,234
☎ Rehejmiĝu, ni atendas vin. ☏
842
01:02:41,443 --> 01:02:44,049
- Panjo...
☎ Ni ne demandos pri io ajn... ☏
843
01:02:44,362 --> 01:02:45,509
☎ mi promesas. ☏
844
01:02:54,998 --> 01:02:57,187
Ĉu vi kunportas nenion
malpermesitan, fratino?
845
01:02:57,396 --> 01:03:02,401
... porkaĵon, alkoholon, ludkartojn,
muzikojn, filmojn, modaĵojn, pornaĵojn?
846
01:03:02,609 --> 01:03:04,069
Ne, sinjoro.
847
01:03:04,591 --> 01:03:06,155
Ĝustigu vian vualon, fratino.
848
01:03:07,093 --> 01:03:08,136
Jes, sinjoro.
849
01:03:08,866 --> 01:03:10,117
Iru.
850
01:03:19,188 --> 01:03:20,961
Vidu, ĉi tiu estas Marĝinjo!
851
01:03:21,169 --> 01:03:23,985
- Filinjo...
- Mi ne rekonis vin.
852
01:03:24,193 --> 01:03:25,862
- Vi revenis.
- Vi tiom kreskis.
853
01:03:26,070 --> 01:03:27,217
- Vi revenis.
854
01:03:37,227 --> 01:03:40,981
„Matene mi revidis la alborzan
montaron. Estis neĝo.“
855
01:03:41,398 --> 01:03:45,464
„Mia patro hezitis, ĉu enĉenigos la radojn
de l' aŭto por veturi al la laborejo.“
856
01:03:45,673 --> 01:03:49,948
„Ni matenmanĝis
kune, kiel antaŭe.“
857
01:03:50,261 --> 01:03:53,597
„Mia patrino pretigis por mi
mian ŝatatan ovaĵon kun tomatoj.“
858
01:03:53,806 --> 01:03:56,934
„Nenio ŝanĝiĝis,
kaj tamen mi enkore sentis...“
859
01:03:57,143 --> 01:04:01,522
„ke nenio estos kiel antaŭe.
Ni priparolis tion kaj alion.“
860
01:04:01,730 --> 01:04:05,797
„Miaj gepatroj tenis sian parolon,
ili silentis pri Vieno.“
861
01:04:06,006 --> 01:04:11,010
„Mi estis malkomforta, sed mi pensis
ke la premsonĝon mi jam forsonĝis.“
862
01:04:11,323 --> 01:04:15,286
„La estonteco eble heliĝos,
ĉar la milito finiĝis.“
863
01:04:15,494 --> 01:04:18,726
La milito finiĝis, jes, certe...
864
01:04:18,935 --> 01:04:21,855
sed nun homoj ne plu komprenas,
kial dum 8 jaroj milito estis.
865
01:04:22,063 --> 01:04:24,670
Ebi, ne premu ŝin,
ŝi ĵus alvenis.
866
01:04:26,234 --> 01:04:28,215
Ne zorgu, panjo, estas bone.
867
01:04:31,343 --> 01:04:33,846
Okcidento al ambaŭ flankoj
vendadis armojn.
868
01:04:34,054 --> 01:04:38,225
Ni akceptis rolon de stultuloj
en tiu cinika ludo.
869
01:04:38,433 --> 01:04:40,727
Ok jaroj da milito... vane.
870
01:04:41,144 --> 01:04:43,647
Unu miliono da mortintoj... vane.
871
01:04:44,794 --> 01:04:47,296
La lastaj tagoj de l' milito
estis teruraj.
872
01:04:48,235 --> 01:04:53,135
Dum la lasta monato ĉiutage
Irako bombadis Teheranon...
873
01:04:53,344 --> 01:04:56,889
kvazaŭ volante ĝin neniigi.
874
01:04:57,098 --> 01:04:59,079
Tuj antaŭ la batalĉeso...
875
01:04:59,287 --> 01:05:03,980
la registaro ektimis, ĉar kontraŭŝtata
soldataro eniris tra la iraka landlimo.
876
01:05:04,605 --> 01:05:08,985
La dekmilopaj politikaj malliberuloj
konsistigis enlandan danĝeron.
877
01:05:09,297 --> 01:05:13,364
La registaro finis
la aferon draste.
878
01:05:13,572 --> 01:05:15,866
Al malliberuloj ĝi proponis...
879
01:05:16,075 --> 01:05:20,976
ke ili rezignu la revolucian idealon,
lojaliĝu al la ŝtatsistemo...
880
01:05:21,184 --> 01:05:23,582
kaj finu sian puntempon...
881
01:05:23,895 --> 01:05:25,876
aŭ ke ili ricevu
mortokondamnon.
882
01:05:29,734 --> 01:05:33,071
Plimulto da ili elektis morton.
883
01:05:42,768 --> 01:05:43,915
Tiel.
884
01:05:44,123 --> 01:05:46,939
Nun la stratoj ricevas
nomojn de milit-martiroj.
885
01:05:47,147 --> 01:05:50,797
Nur tiun memoraĵon havas familioj
de militmortintoj – stratnomojn.
886
01:05:52,882 --> 01:05:54,968
Kiam oni trairas Teheranon...
887
01:05:55,176 --> 01:05:57,991
oni kvazaŭ trairas tombejon.
888
01:05:59,999 --> 01:06:08,000
martiro estas la koro de historio
889
01:06:15,196 --> 01:06:16,968
Diable, kiel vi kreskis!
890
01:06:17,177 --> 01:06:19,679
Vi baldaŭ kaptos
la buletojn de la Eternulo.
891
01:06:19,888 --> 01:06:21,244
Avinjo!
892
01:06:22,599 --> 01:06:24,476
Nu, rakontu...
893
01:06:24,684 --> 01:06:26,040
pri Vieno, ĉu?
894
01:06:26,248 --> 01:06:29,272
Jes, nu...
estis tre malsimile.
895
01:06:29,794 --> 01:06:31,566
Ĉu vi memoras pri Mina?
896
01:06:31,775 --> 01:06:33,756
Kompreneble, mia kuzino.
897
01:06:33,964 --> 01:06:36,675
Ŝi edziniĝis,
ŝi edukas du infanojn.
898
01:06:37,718 --> 01:06:38,969
Ŝi stultas kiel antaŭe.
899
01:06:39,178 --> 01:06:41,159
Kaj Ŝila, ĉu vi memoras?
900
01:06:41,368 --> 01:06:42,932
- Kompreneble.
- Ŝi iĝis malbelaĵo.
901
01:06:43,140 --> 01:06:47,207
Ŝi havas haregojn
sur la vizaĝo, kiel simio.
902
01:06:47,415 --> 01:06:48,979
Kaj Moĵdeh, ĉu vi memoras?
903
01:06:49,188 --> 01:06:51,065
Mi memoras ĉiujn.
904
01:06:51,273 --> 01:06:53,880
Ŝi eksedziniĝis. Li havis etan kacon,
aŭ tiel diras Ŝari...
905
01:06:54,193 --> 01:06:58,468
Almenaŭ ŝi diris al Mehri,
kiu diris al mi...
906
01:06:59,823 --> 01:07:01,700
Vi baldaŭ vidos ilin ĉiujn.
907
01:07:02,534 --> 01:07:03,577
Ho ne!
908
01:07:03,786 --> 01:07:04,933
Jes ja...
909
01:07:10,667 --> 01:07:13,483
Ho, vi certe parolas
flue germane nun.
910
01:07:13,796 --> 01:07:14,630
Jes, iom.
911
01:07:14,838 --> 01:07:17,445
Mi scias, kiel oni diras
‹ich lieb dich› (mi amas vin) hi hi hi!
912
01:07:18,488 --> 01:07:21,616
Vieno nepre pensigas min
pri imperiestrino Sisi.
913
01:07:21,929 --> 01:07:23,076
Ĉu vi vidis Romi Ŝnejder?
914
01:07:24,431 --> 01:07:27,142
Marĝane...
la steloj brilas en la ĉielo...
915
01:07:27,351 --> 01:07:28,915
kaj vi brilas en mia koro.
916
01:07:30,583 --> 01:07:34,128
Vi aspektas kiel monaĥino!
Ĉu vi vere revenas de Eŭropo?
917
01:07:34,441 --> 01:07:35,379
Ĉu tiel al vi ŝajnas?
918
01:07:35,588 --> 01:07:37,882
Nu babilu! vi certe havas
sukajn rakontojn...
919
01:07:38,195 --> 01:07:39,446
Mi ne scias...
920
01:07:39,654 --> 01:07:42,470
Be, ekzemple diru, kiaj estas la
dancejoj en Vieno?
921
01:07:42,678 --> 01:07:45,598
Nu ili... mi ne
tiom vizitis ilin...
922
01:07:45,911 --> 01:07:47,892
tion mi ne tre ŝatas.
- Ĉu?
923
01:07:48,100 --> 01:07:49,664
Ĉu vi jam amoris kun knabo?
924
01:07:49,873 --> 01:07:50,707
Jes.
925
01:07:50,916 --> 01:07:51,958
Ĉu agrable?
926
01:07:52,167 --> 01:07:53,001
Ne kun ĉiu.
927
01:07:53,210 --> 01:07:56,025
Kiel do? Ĉu vi amoris
kun pluraj knaboj?
928
01:07:56,233 --> 01:07:59,987
- Enskribiĝu en prepara kurso...
- Lernu skiadon...
- Remodligu al vi la nazon...
929
01:08:00,196 --> 01:08:04,575
- Studu kosmoŝiparton...
- Vestiĝu pli elegante...
...
930
01:08:19,694 --> 01:08:22,092
Terure, ekstere estas
40 gradoj aŭ pli.
931
01:08:22,301 --> 01:08:23,656
Tiu vestaĉo tedas min.
932
01:08:23,865 --> 01:08:25,742
«Malnobla frizistino!»
933
01:08:25,950 --> 01:08:28,974
«mian filon vi ne havos.»
Ha, Anahita...
934
01:08:29,183 --> 01:08:30,225
bonan tagon!
935
01:08:32,311 --> 01:08:34,083
Marĝane antaŭ nelonge eliris.
936
01:08:34,292 --> 01:08:35,960
Konsentite, mi diros al ŝi.
937
01:08:36,169 --> 01:08:37,837
Adiaŭ.
938
01:08:38,046 --> 01:08:42,112
Ne sidaĉu tiel antaŭ la televidilo!
Ĉu vi ne volis prepariĝi por konkurso?
939
01:08:45,240 --> 01:08:48,577
Vi malŝparas la bonajn jarojn
de via vivo; vigliĝu!
940
01:08:48,785 --> 01:08:50,558
Renkontu homojn!
Trovu okupojn!
941
01:08:50,767 --> 01:08:52,643
Ĉiuj tedas min.
942
01:08:52,852 --> 01:08:54,833
Tamen certe iun
vi deziras revidi.
943
01:08:55,146 --> 01:08:57,961
El sep milionoj da homoj
unu eble ne tedos vin.
944
01:08:59,629 --> 01:09:03,383
Jes-ja, kun unu mi volis renkontiĝi:
kun Kja, mia infanaĝa amiko.
945
01:09:03,592 --> 01:09:06,928
Kiam li malfermis la pordon,
mi komprenis la diron de mia avino, ke...
946
01:09:07,241 --> 01:09:08,805
li kvazaŭ mortis.
947
01:09:09,014 --> 01:09:10,474
Kja militis.
948
01:09:10,786 --> 01:09:15,896
Li perdis brakon kaj kruron.
Mi plezure kunestis kun li.
949
01:09:16,208 --> 01:09:20,379
Ni eĉ ridis. Poste mi pli ĝuste
taksis miajn proprajn malfeliĉojn.
950
01:09:21,630 --> 01:09:24,446
Jes, al li la tuta vivo ruiniĝis.
951
01:09:24,654 --> 01:09:26,114
Tamen li priridas tion.
952
01:09:26,427 --> 01:09:27,469
Hmm.
953
01:09:27,678 --> 01:09:30,806
Nur tiel oni eltenas
senesperan sorton.
954
01:09:32,057 --> 01:09:35,290
Tion milfoje en ĉiu tago
mi rediras al mi...
955
01:09:35,300 --> 01:09:37,580
kaj tamen, mi ne revigliĝas,
mi ne sukcesas.
956
01:09:37,584 --> 01:09:40,816
Miaj travivaĵoj tro pezas,
sed al kiu mi konfidu ilin?
957
01:09:41,025 --> 01:09:43,006
Ĉu vi komprenas?
- Hm-m.
958
01:09:43,944 --> 01:09:46,030
Miaj proksimuloj
tiom suferis.
959
01:09:46,238 --> 01:09:50,722
Mi fremdis en Aŭstrio,
mi fremdiĝis en ĉi tiu lando.
960
01:09:51,034 --> 01:09:53,120
Mi komprenas.
Tiaspecan malsanon oni nomas...
961
01:09:53,328 --> 01:09:55,831
depresio.
962
01:09:56,039 --> 01:09:58,959
Iuj novaj metodoj
tre efikas.
963
01:09:59,168 --> 01:10:01,879
Mi preskribos kuracilojn.
964
01:10:16,581 --> 01:10:21,064
Ĉu vi ne venos kun ni?
La mara aero vin sanigos.
965
01:10:21,273 --> 01:10:23,671
Ne, mi pli ŝatas solecon.
966
01:10:23,879 --> 01:10:25,756
Ne zorgu.
967
01:11:54,281 --> 01:11:56,784
Oj, etulino, kiel vi venis ĉi tien?
968
01:11:56,992 --> 01:11:58,765
Be... mi mortis.
969
01:11:58,974 --> 01:12:02,102
Infano, ĉu vi ne scias,
ke por vi tempo ankoraŭ ne estas.
970
01:12:02,310 --> 01:12:03,249
Ĉu vere?
971
01:12:03,457 --> 01:12:06,064
Filinjo, nun vi vigliĝu.
972
01:12:06,377 --> 01:12:08,149
Jes, ĉi-okaze li prave parolis.
973
01:12:08,462 --> 01:12:11,277
Vi havas multajn taskojn.
Ek, leviĝu kaj iru.
974
01:12:15,553 --> 01:12:18,159
Iru kaj faru la farendon.
975
01:12:21,183 --> 01:12:23,998
Ne forgesu: daŭrigu
la batalon! ĉu ne?
976
01:12:24,207 --> 01:12:26,188
Ha jes,
daŭrigu la batalon.
977
01:12:58,303 --> 01:13:01,744
‹ Mi stariĝas ♫
♪ revenas sur la straton ♫
978
01:13:02,578 --> 01:13:05,394
♪ atendis la tempon ♫
♪ uzis la ŝancojn ♫
979
01:13:07,062 --> 01:13:10,086
♪ iris la vojon ♫
♪ denove staras sur la piedoj ♫
980
01:13:10,294 --> 01:13:14,256
♪ unu viro kaj lia vivovolo ♫
981
01:13:14,465 --> 01:13:18,636
♪ Ĝi estas la okulo de la tigro ♫
♪ ĝi estas la antaŭbatala tremo ♫
982
01:13:18,949 --> 01:13:23,328
♪ mi stariĝas pro la defio de l' rivalo ♫
983
01:13:23,536 --> 01:13:27,707
♪ kaj la lasta postvivanto ♫
♪ persekutas sian predon en la nokto ♫
984
01:13:27,916 --> 01:13:31,774
♪ kaj li rigardas al ĉiuj ♫
♪ per la okulo ♫
985
01:13:32,608 --> 01:13:34,172
♪ de la tigro ♫
♪ Han han han ›
986
01:13:35,381 --> 01:13:37,153
Teherano, jaro 1992a
987
01:13:41,784 --> 01:13:43,348
- Damne, kiom mi malsatas!
988
01:13:43,556 --> 01:13:45,954
- Ĉu vi ne manĝis?
- Ŝi absurde dietas.
989
01:13:46,163 --> 01:13:49,500
- Vi frenezas, vi tute ne bezonas.
- Ŝia kuzo alportis Vog-magazinon el eksterlando.
990
01:13:49,708 --> 01:13:53,045
- Ŝi legas ĝin senĉese, la tutan tempon.
991
01:13:55,547 --> 01:13:57,841
- Aha, al iu vi ŝajne plaĉas.
992
01:13:58,050 --> 01:13:59,405
- Silentu, ne hontigu min.
993
01:14:00,448 --> 01:14:03,055
Mi parolos pri Botiĉelo...
994
01:14:03,263 --> 01:14:06,183
precipe pri
‚La Naskiĝo de Venuso‘.
995
01:14:06,704 --> 01:14:08,060
Ĝin oni povas ankaŭ...
996
01:14:08,268 --> 01:14:11,501
titoli ‚Printempo‘
kiel la alia granda mita sceno...
997
01:14:11,709 --> 01:14:15,567
de Botiĉelo videbla en la muzeo
de Ufici. En ĉi pentraĵo...
998
01:14:15,776 --> 01:14:17,235
Hej, vi! ĉu vi bonvolos diri...
999
01:14:17,548 --> 01:14:19,321
kio vin ridigas?
1000
01:14:23,387 --> 01:14:25,473
- Ĉu ni vetu, ke mi demetos mian vualon
inter Vanak kaj Mirdamad?
1001
01:14:25,681 --> 01:14:27,975
- Mi ne kredas.
- Kiom vi vetos?
1002
01:14:28,184 --> 01:14:29,435
Mi vetos 400 tomanojn.
1003
01:14:30,269 --> 01:14:31,208
- Ek!
1004
01:14:41,843 --> 01:14:46,327
„En la fruaj 1990aj jaroj, la tempo
de idealoj jam forpasis.“
1005
01:14:46,535 --> 01:14:51,500
„Post la revolucio la registaro
malliberigis tiom da lernantoj kaj studentoj...“
1006
01:14:51,540 --> 01:14:54,000
„ke pri politiko neniu
kuraĝis paroli.“
1007
01:14:54,877 --> 01:14:57,171
„La milito finfine forpasis...“
1008
01:14:57,379 --> 01:15:00,403
„kaj ni tiom strebis al feliĉo,
ke la mankon de libereco...“
1009
01:15:00,612 --> 01:15:02,801
„ni ne rimarkis.“
1010
01:15:43,612 --> 01:15:44,801
Universo
1011
01:16:14,226 --> 01:16:15,686
Avinjo, mi ne atendis vin.
1012
01:16:15,895 --> 01:16:17,354
Jes, mi venis vizite.
1013
01:16:19,544 --> 01:16:22,568
Nu, vi vestiĝis
elegante.
1014
01:16:22,776 --> 01:16:24,445
Ĉu vi enamiĝis?
1015
01:16:24,757 --> 01:16:27,156
Jes, mi havis rendevuon
kun li en avenuo ĝordan.
1016
01:16:27,364 --> 01:16:30,909
Mi bonŝance saviĝis. Aperis subite
gardistoj de la revolucio...
1017
01:16:31,222 --> 01:16:33,516
kaj ili certe arestus min
pro la tuta ŝminko.
1018
01:16:33,725 --> 01:16:37,791
Mi ne povis elgliti. Mi memoris,
ke ulo ĵus rigardis al mia pugo...
1019
01:16:38,000 --> 01:16:39,251
unu el tiu speco, vi scias...
1020
01:16:39,460 --> 01:16:42,483
Mi povis nur ŝajnigi
sendefendan knabinon.
1021
01:16:43,109 --> 01:16:44,256
Frato, frato!
1022
01:16:44,464 --> 01:16:45,507
Jes, fratino.
1023
01:16:45,716 --> 01:16:47,593
Unu viro maldece
parolis al mi.
1024
01:16:47,801 --> 01:16:50,825
Kie estas tiu fiulo?
Ni finfermos al li la buŝaĉon.
1025
01:16:51,033 --> 01:16:52,076
Tie, li sidas sur la ŝtupoj.
1026
01:16:52,285 --> 01:16:53,432
Li!
1027
01:16:54,162 --> 01:16:57,185
Ĉu vi ne hontas?
Ĉu vi ne havas patrinon, fratinon?
1028
01:16:57,186 --> 01:16:59,687
Ĉu al vi plezure, se
iu fiparolus al ili?
1029
01:16:59,688 --> 01:17:00,626
Aj!
1030
01:17:01,565 --> 01:17:04,276
Mi kulpas nenion,
mi ĵuras je mia patrino!
1031
01:17:04,589 --> 01:17:06,987
Kion ili faris al la ulo?
1032
01:17:07,195 --> 01:17:08,864
Forveturigis.
1033
01:17:09,176 --> 01:17:10,219
Ĉu vi juĝas tion amuza?
1034
01:17:10,428 --> 01:17:11,887
Jes, ĉu vi ne samopinias?
1035
01:17:12,096 --> 01:17:16,058
Mi pensas, ke vi agis
fie! tion mi opinias.
1036
01:17:20,229 --> 01:17:21,897
Avinjo, komprenu, alie
mi ne povis agi.
1037
01:17:22,106 --> 01:17:23,253
Jes povis.
1038
01:17:23,461 --> 01:17:25,651
Ĉiu elektas.
1039
01:17:25,860 --> 01:17:28,466
Ĉiu ĉiam elektas.
1040
01:17:29,822 --> 01:17:34,410
Vi forgesis, ke via avo malliberiĝis,
dum triono de la vivo pro defendo de homoj.
1041
01:17:34,618 --> 01:17:37,016
Kaj onklo Anuŝo,
ĉu vi forgesis...
1042
01:17:37,225 --> 01:17:38,893
por kio li mortis?
1043
01:17:40,562 --> 01:17:42,543
Ĉu mi ne instruis al vi...
1044
01:17:42,751 --> 01:17:44,837
honeston?
1045
01:17:45,879 --> 01:17:48,799
Ĉu tiun vorton vi jam aŭdis,
fraŭlino?
1046
01:17:51,510 --> 01:17:52,761
Hontu!
1047
01:18:00,790 --> 01:18:02,146
Sinjorino kun rimena sako!
1048
01:18:02,354 --> 01:18:05,795
Ne kuru!
Sinjorino kun sako!
1049
01:18:06,108 --> 01:18:09,027
Ne kuru!
He! ne kuru plu!
1050
01:18:12,885 --> 01:18:14,971
Sinjorino, kial vi kuris?
1051
01:18:15,179 --> 01:18:16,952
Malfruiĝis... la leciono
post kelkaj minutoj komenciĝos.
1052
01:18:17,160 --> 01:18:18,724
Tamen ne kuru tiamaniere.
1053
01:18:19,871 --> 01:18:24,146
Kiam vi kuras, via malantaŭo
moviĝas... kiel diri?... maldece.
1054
01:18:24,772 --> 01:18:26,857
Do al mia pugo simple ne rigardu!
1055
01:18:41,977 --> 01:18:45,313
Damne, estas tede,
de ĉiu flanko aspektas same.
1056
01:18:45,522 --> 01:18:48,754
Kia leciono pri korpodesegnado!
La sola elstaraĵo estas ŝia granda nazo.
1057
01:18:49,067 --> 01:18:50,944
Ĉiuj estas vokataj...
1058
01:18:51,152 --> 01:18:55,219
al la centra universitata domo.
Kiuj ne venos...
1059
01:18:55,427 --> 01:18:57,721
havos dum du semajnoj
enirmalpermeson.
1060
01:19:00,745 --> 01:19:02,935
Ni ne sintenu malkonsekvence.
1061
01:19:03,143 --> 01:19:06,376
El la sango de niaj martiroj kreskis
la floroj de nia revolucio.
1062
01:19:06,584 --> 01:19:11,068
Ĉiu maldeca konduto estas piedpaŝo
en la sango de mortintoj por la libereco.
1063
01:19:11,276 --> 01:19:14,092
Tial mi petas al ĉitieaj,
sinjorinoj, ke ili surmetu...
1064
01:19:14,300 --> 01:19:17,324
malpli larĝajn pantalonojn,
kaj pli longajn kaptukojn...
1065
01:19:17,637 --> 01:19:21,391
ke ili zorge kovru siajn harojn,
kaj ne uzu ŝminkon.
1066
01:19:21,599 --> 01:19:23,163
Ĉu demandoj?
1067
01:19:23,476 --> 01:19:26,917
Se demandoj ne estas,
la kunveno finiĝas... Tamen, jes?
1068
01:19:27,125 --> 01:19:30,045
Laŭ vi niaj kaptukoj mallongas,
niaj pantalonoj maldecas...
1069
01:19:30,254 --> 01:19:31,922
ni ŝminkas nin kaj tiel plu.
1070
01:19:32,130 --> 01:19:34,946
Kiel studento pri belarto
mi longe restas en la desegnejo.
1071
01:19:35,154 --> 01:19:37,970
Mi bezonas liberan
moviĝon por desegnado.
1072
01:19:38,282 --> 01:19:41,515
Pli longa kaptuko
embarasas.
1073
01:19:41,723 --> 01:19:42,974
Pri niaj pantalonoj vi riproĉas,
ke ili tro larĝas...
1074
01:19:43,183 --> 01:19:46,311
kvankam ili bone
kaŝas niajn korpojn.
1075
01:19:46,624 --> 01:19:49,022
Kiam ĝuste tiaj pantalonoj
estas laŭmodaj, mi scivolas...
1076
01:19:49,231 --> 01:19:52,150
ĉu religio defendas
niajn korpojn de ofendoj...
1077
01:19:52,359 --> 01:19:55,487
aŭ simple kontraŭas modon?
1078
01:19:55,695 --> 01:19:58,511
Nin vi facile riproĉas,
sed ĉitieaj fratoj...
1079
01:19:58,719 --> 01:20:00,700
ĝuas ĉiajn frizaĵojn
kaj vestmanierojn.
1080
01:20:01,013 --> 01:20:04,454
Kelkfoje ili sin vestas tiel
haŭtproksime, ke subvestoj travideblas.
1081
01:20:04,663 --> 01:20:06,957
Kiel okazas, ke mi, kiel ino,
ne sentos ion vidante...
1082
01:20:07,165 --> 01:20:10,800
tiajn elmontremajn virojn...
1083
01:20:10,810 --> 01:20:15,090
dum ili, kiel viroj, malkvietos
pro mankaj centimetroj da kaptuko?
1084
01:20:16,549 --> 01:20:21,033
Ha, mi gratulas, estas kvazaŭ
vi fortranĉus iliajn kacetojn.
1085
01:20:21,763 --> 01:20:25,934
Mi petas, forigu tiun aĉan kaptukon,
ĝi kaŭzas al mi enferm-angoron.
1086
01:20:26,142 --> 01:20:28,332
Pro kutimiĝo mi forgesas,
ke mi surhavas ĝin.
1087
01:20:30,209 --> 01:20:32,086
Neniam forgesu tion:...
1088
01:20:32,294 --> 01:20:35,526
timo senigas nin je konscienco...
1089
01:20:35,735 --> 01:20:38,967
kaj igas nin malkuraĝuloj.
1090
01:20:39,176 --> 01:20:40,636
Vi estis sentima...
1091
01:20:40,844 --> 01:20:42,304
mi gratulas al vi.
1092
01:20:46,058 --> 01:20:47,622
- Mi volas foriri.
- Kien foriri?
1093
01:20:47,935 --> 01:20:49,499
- Ne gravas kien,
al Usono, al Eŭropo...
1094
01:20:50,437 --> 01:20:51,584
- Al kiu eŭropa lando?
1095
01:20:51,793 --> 01:20:53,774
- Egale, la vivon en Irano
mi ne eltenos.
1096
01:20:53,982 --> 01:20:55,129
- Kio pri ni?
1097
01:20:55,338 --> 01:20:56,589
- Vi venu kun mi.
1098
01:20:56,798 --> 01:21:01,490
- Forvojaĝi mi ne deziras.
- Pro via plua sopiro al ĉi tiu lando.
1099
01:21:01,698 --> 01:21:04,096
Vi vidos, ke vin baldaŭ
tedos la enmiksiĝuloj.
1100
01:21:04,100 --> 01:21:07,900
- Inverse en Okcidento neniu atentas,
ĉu vi sur la strato estas mortanta.
1101
01:21:07,997 --> 01:21:08,665
- Ne zorgu...
1102
01:21:11,812 --> 01:21:13,376
ni elturniĝos.
1103
01:21:19,424 --> 01:21:21,822
Kia estas via rilato
kun tiu sinjoro?
1104
01:21:22,135 --> 01:21:23,178
Bone, vi sciu, kiel okazos...
1105
01:21:23,386 --> 01:21:25,576
ni tuj telefonos al viaj gepatroj.
1106
01:21:25,889 --> 01:21:28,600
Aŭ ili pagos,
aŭ vi ricevos vipadon.
1107
01:21:38,401 --> 01:21:42,989
Kiam via patrino kaj mi estis 15-jaraj
ni iradis man-en-mane.
1108
01:21:44,136 --> 01:21:45,387
Oj ve!
1109
01:21:45,700 --> 01:21:48,098
Tio okazis tamen en ĉi tiu lando.
1110
01:21:51,018 --> 01:21:52,269
Vidu, filinjo...
1111
01:21:52,478 --> 01:21:55,814
nuntempe tiel estas,
ni povas nur akcepti.
1112
01:21:56,023 --> 01:21:58,421
De nun estu singardaj.
1113
01:21:58,630 --> 01:22:02,279
Mi konsilas, ke vi ne
renkontiĝu en publikaj lokoj.
1114
01:22:13,019 --> 01:22:16,564
Aĥ, estas aĉe.
Nenien ni povas iri.
1115
01:22:16,773 --> 01:22:20,213
Ni estas kvazaŭ malliberuloj.
Tion mi ne nomas vivo!
1116
01:22:20,526 --> 01:22:23,759
Jes... pli bone ni geedziĝu.
1117
01:22:25,218 --> 01:22:26,261
Ĉu ne?
1118
01:22:50,973 --> 01:22:53,476
- Panjo, ĉu vi ploris?
- Ne.
1119
01:22:56,812 --> 01:23:00,774
Mi ĉiam strebis, ke vi iĝu
sendependa, instruita, klera.
1120
01:23:00,983 --> 01:23:03,381
Kaj nun vi edziniĝas
21-jara!
1121
01:23:03,694 --> 01:23:07,760
Mi volas, ke vi foriru de Irano,
ke vi estu libera kaj memrega!
1122
01:23:07,969 --> 01:23:09,012
Ne malĝoju, panjo.
1123
01:23:09,325 --> 01:23:11,000
Fidu min.
Mi agas post pripenso.
1124
01:23:11,925 --> 01:23:13,827
Post unu jaro.
1125
01:23:22,984 --> 01:23:25,799
- Ĉu vi ne vidis la ŝlosilon de mia aŭto?
- Kio?
1126
01:23:26,008 --> 01:23:28,302
- Ŝlosilo de aŭto – mi lasis
ĝin sur la tablo, ĉi tie.
1127
01:23:28,510 --> 01:23:29,449
- Mi ne vidis.
1128
01:23:33,098 --> 01:23:34,766
- Ĝi tamen kuŝis ĉi tie.
1129
01:23:48,000 --> 01:23:49,519
Kafejo Nobel
1130
01:23:56,663 --> 01:23:58,019
Ni jam havas
nenion komunan.
1131
01:23:58,331 --> 01:24:00,938
Al ĉiuj vi ŝajnas tiom harmoniaj,
kiel ia perfekta paro.
1132
01:24:01,251 --> 01:24:02,502
Perfekta paro – kia feka ŝerco!
1133
01:24:03,336 --> 01:24:05,109
Kaj... ĉu vi volas
mian fotoportreton?
1134
01:24:06,986 --> 01:24:07,820
Napokapo!
1135
01:24:08,028 --> 01:24:11,365
Tamen antaŭ ne tiom longe
vi diris al mi, ke vi amas lin.
1136
01:24:11,574 --> 01:24:15,327
Estas facile ami tiun, kun kiu
oni kunestas 3 horojn en semajno,
1137
01:24:15,536 --> 01:24:16,683
Se oni ne kunvivas,
oni ne scias.
1138
01:24:16,891 --> 01:24:20,019
Kion vi faros?
Ne eksedziniĝos, ĉu?
1139
01:24:20,958 --> 01:24:22,522
Mi ankoraŭ ne decidis.
1140
01:24:22,731 --> 01:24:25,650
Ekzemple mia fratino disiĝis
de sia edzo pasintjare.
1141
01:24:26,901 --> 01:24:28,882
Kiam ŝi iĝis eksedzino...
1142
01:24:29,195 --> 01:24:32,428
ĉiuj viroj de la kvartalo
amindumis ŝin.
1143
01:24:32,740 --> 01:24:34,617
Provadis la buĉisto...
1144
01:24:34,826 --> 01:24:37,954
... la bakisto kaj la
fruktovendisto...
1145
01:24:38,162 --> 01:24:39,518
kaj eĉ almozuloj.
1146
01:24:40,769 --> 01:24:44,210
Tiaj estas viroj – kredas,
ke ilia umo estas avidinda...
1147
01:24:44,419 --> 01:24:48,589
ke eksedzino ĉion akceptos,
ĉar ŝi ne plu virgas.
1148
01:24:50,466 --> 01:24:53,490
Do se la vivo ne iĝas infera,
restu kun via edzo.
1149
01:25:00,685 --> 01:25:01,832
Frenezulo!
1150
01:25:05,377 --> 01:25:07,358
Ne malesperu.
Kio okazis?
1151
01:25:07,567 --> 01:25:08,505
Pardonu, avinjo.
1152
01:25:08,714 --> 01:25:11,112
Mi pardonas, sed kial
vi tiom malĝojas?
1153
01:25:11,320 --> 01:25:13,510
Avinjo!
1154
01:25:13,718 --> 01:25:14,970
Estas terure!
1155
01:25:15,178 --> 01:25:17,264
Kio estas tiel terura?
1156
01:25:17,472 --> 01:25:20,705
Mi sentas... mi sentas,
ke mi ne plu amas Rezan...
1157
01:25:20,913 --> 01:25:23,207
kaj ke ni disiĝos.
1158
01:25:23,416 --> 01:25:26,231
Ha, ĉu tio estas la
laŭdire terura afero?
1159
01:25:26,544 --> 01:25:28,525
Mi momente supozis,
ke iu mortis!
1160
01:25:29,359 --> 01:25:32,174
Vi ne pripensis,
ke mi estas kormalsana...
1161
01:25:32,383 --> 01:25:34,990
kiam vi ekploris.
1162
01:25:35,302 --> 01:25:39,056
Tiom da larmoj
pro nura eksedziĝo!
1163
01:25:44,165 --> 01:25:45,834
Aŭskultu.
1164
01:25:46,042 --> 01:25:48,857
Mi eksedziniĝis antaŭ 55 jaroj...
1165
01:25:49,066 --> 01:25:52,194
kaj, sciu, tiutempe
neniu faris tion.
1166
01:25:52,403 --> 01:25:56,261
Mi sciis, ke mi pli feliĉos
sole, ol kun tedulo.
1167
01:25:56,469 --> 01:25:57,199
Sed...
1168
01:25:57,408 --> 01:25:58,555
Ne sedu!
1169
01:25:58,867 --> 01:26:01,891
Unua geedzeco
estas antaŭprovo por la dua.
1170
01:26:02,100 --> 01:26:04,811
Vi estos pli feliĉa
venontan fojon.
1171
01:26:10,963 --> 01:26:13,465
Vi ploras,
ĉar vi eraris.
1172
01:26:13,674 --> 01:26:17,219
Malfacile oni konfesas,
ke oni eraris, ĉu ne?
1173
01:29:02,591 --> 01:29:04,572
Kie vi estis?
1174
01:29:04,885 --> 01:29:06,449
Mi terure maltrankvilis,
kial vi ne telefonis?
1175
01:29:08,013 --> 01:29:09,577
Nima mortis.
1176
01:29:09,785 --> 01:29:11,871
Pardonu?
1177
01:29:12,184 --> 01:29:14,582
Nima mortis.
1178
01:29:17,606 --> 01:29:18,648
Mi disiĝos de vi.
1179
01:29:22,819 --> 01:29:25,426
„Jam estis tempo por foriro.“
1180
01:29:25,634 --> 01:29:27,720
„Mi decidis, ke mi iros al Francio.“
1181
01:29:28,033 --> 01:29:31,474
„Mi atendis dum tri monatoj
la vizon.“
1182
01:29:33,038 --> 01:29:36,270
„Mi vojaĝis al Kaspio
kune kun mia avino.“
1183
01:29:36,583 --> 01:29:39,815
„Tie mi plenbruste spiris
tiun apartan aeron...“
1184
01:29:41,275 --> 01:29:43,986
„kiu ekzistas nur en tiu loko.“
1185
01:29:53,474 --> 01:29:57,750
„Mi vizitis la tombon de mia avo.
Mi ĵuris al li, ke li fieros pri mi.“
1186
01:30:01,888 --> 01:30:03,000
Abdolali Ĥan
filo de Monaĝem Aldole
1285-1351 (1907-1973)
lia animo havu pacon
1187
01:30:04,380 --> 01:30:05,999
„Fine mi haltis
apud la malliberejo...“
1188
01:30:06,000 --> 01:30:08,698
„kie la korpo de onklo Anuŝo
subtere kuŝis ie...“
1189
01:30:08,906 --> 01:30:10,888
„inter miloj da aliaj
mortigitaj senkulpuloj.“
1190
01:30:11,096 --> 01:30:15,058
„Mi promesis al li, ke mi
per tuta forto restos rektanima.“
1191
01:30:29,865 --> 01:30:32,263
„La tago de mia foriro alvenis.“
1192
01:30:32,889 --> 01:30:35,391
„Mia patro ekploris,
kiel en antaŭaj fojoj.“
1193
01:30:39,770 --> 01:30:42,273
Ĉi-foje vi foriru kaj ne revenu.
Vi iĝas libera virino.
1194
01:30:42,481 --> 01:30:44,567
Hodiaŭa Irano
ne konvenas por vi.
1195
01:30:44,775 --> 01:30:46,548
Mi malpermesas, ke vi revenu.
1196
01:30:46,756 --> 01:30:49,259
Jes, panjo.
Avinjo!
1197
01:30:49,467 --> 01:30:51,344
Mia nepino!
1198
01:31:11,990 --> 01:31:14,179
„Mi neniam revidis mian avinon...“
1199
01:31:16,160 --> 01:31:18,454
„ŝi baldaŭ poste mortis.“
1200
01:31:19,601 --> 01:31:22,104
„Por libereco oni nepre elpagas.“
1201
01:32:08,504 --> 01:32:10,589
Malbona vetero!
1202
01:32:12,988 --> 01:32:14,447
De kie vi alvenis?
1203
01:32:16,533 --> 01:32:17,888
De Irano.
1204
01:32:20,704 --> 01:32:24,040
- Avinjo, vi ĉiam bonodoras.
Kiel?
1205
01:32:24,249 --> 01:32:27,273
- Ĉiumatene mi kolektas jasmenflorojn...
1206
01:32:27,481 --> 01:32:30,296
kaj dum la vestiĝo
mi ŝutas ilin en la mamzonon.
1207
01:32:30,505 --> 01:32:33,424
Pro tio mi ĉiam bonodoras.
1208
01:32:33,633 --> 01:32:36,240
- Voŭ, bonege!
1209
01:32:47,500 --> 01:32:53,000
subtekstoj de: ĵeromo vaŝe, 2013.